SIMONFFY Katalin [pro. ŝimonfi]) estas rumania hungara redaktorino. Ŝi naskiĝis en Turda la 26-an de novembro 1949. Ŝi estas la edzino de Gyula H. Szabó.

Katalin Simonffy
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1949 (1949-11-26) (74-jaraĝa)
en Turda
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Gyula H. Szabó
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Kariero redakti

Katalin Simonffy akiris diplomon pri muzikologio en konservatorio de Kluĵo en 1973. Ŝi laboris en Bukareŝto en la hungara redakcio de rumana televido kiel primuzika redaktorino kaj reĝisorino (1974–85). Post ĉesigo de la hungarlingvaj elsendoj en la televido ŝi estis redaktorino de la muzika ĉefsekcio de la hungara redakcio de la rumana radio (1985–89). Post la falo de komunista diktaturo de 1990 ĝis sia pensiuliĝo (2008) ŝi estis vicĉefredaktorino. De 2004 ŝi estis ankaŭ universitata instruistino en la aktoruniversitato de Târgu Mureș.

Fonto redakti