Kataluna sendependiĝa procezo

La katalunan sendependisman procezon konsistigas la tuto de politikaj okazaĵoj kaj transformoj rilataj al sovereneco, memdecido kaj sendependeco de Katalunio. Ili karakterizis la katalunajn sociajn kaj politikajn debatojn almenaŭ de junio 2010 ĝis hodiaŭ.

Manifestacianoj deklarantaj «Som una nació. Nosaltres decidim»“Ni estas nacio. Ni decidas"

Tia procezo devenas de la kataluna sendependisma movado, ĉefe pro la suverenisma manifestacio en la jaro 2010, organizita responde al la decido de la hispana Konstitucia Kortumo. Ĝi, ne jura instanco, decidis parte nuligi la Statuton aprobitan per referendumo de la kataluna civitanaro en 2006. La procezon plifortigis ses grandaj manifestacioj okazintaj dum la landa tago de Katalunio (11a de septembro) de la jaro 2012 ĝis 2017. Ili situigis la sendependecon de Katalunio en la centro de la soci-politika debato kaj krome ŝanĝis la elektantaran dispartigon.

Antaŭ la referendumo redakti

Post la amasa manifestacio en 2012 oni kunvokis katalunan baloton. La parlamentan plimulton atingis tiuj kiuj volis efektivigi sendependigan referendumon. Sekve la Kataluna Parlamento aprobis la Deklaracion pri la suvereneco kaj memdecida rajto de la katalunoj, poste proklamis registaron favoran al referendumo. La nova registaro kunvokis referendumon por la 9a de novembro 2014, sed ĉar la hispana Kongreso de Deputitoj malakceptis ĝin, anstataŭigis ĝin per popola konsultado. Ankaŭ tion refutis la hispana registaro kaj malaprobis la Kostitucia Kortumo, pro kio la kataluna registaro anstataŭigis ĝin refoje per partoprena procezo kun la sama demando kaj dum tiu tago. Pli ol 2.000.000 da katalunoj voĉdonis malgraŭ la minacoj. Favoraj voĉdonoj al la sendependigo estis la plimulto.

La hispanaj politikistoj kaj institucioj neis kaj malakceptis la rezulton de la popola konsulto. Tio kondukis al nova balotado por elekti Katalunan Parlamenton. La sendependismo proponis ĝin kiel referenduman surogaton. Ĝia venko ne estis sufiĉe klara sed permesis formiĝon de parlamenta plimulto kiu aprobis la Deklaracion pri la Sendependisma Procezo, kaj elektis la novan katalunan registaron. Poste la Kataluna Parlamento aprobis la Leĝon pri la kataluna sendependiga referendumo kaj la leĝon pri la jura transiro kaj fondo de la Respubliko dum la septembro de 2017. Tio intencis garantii la justican sekurecon, la sinsekvan bonordan administradon, kaj la kontinuecon de publikaj servoj se la sendependeco okazus.

La dekunuan de septembro de 2017 granda manifestacio subtenis la realigon de la referendumo por la sendependigo de Katalunio. La 20-an de septembro, la Guardia Civil komencis agi por ne permesi la referendumon la 1-an de oktobro, konfiskante balotilojn kaj serĉante balotujojn.

Kvankam la hispana registaro ordonis la fermon de la balotejoj, la tagon antaŭ la referendumo la civitaneco tenis ilin malfermitaj farante eksterlernejajn agadojn dum la tuta nokto. La sekvan tagon, oktobro la 1a, la balotejojn oni konstituigis. Ankaŭ alvenis la balotiloj kaj balotujoj preter la kontrolo de la polico. Je la 8-a de la mateno, la balotejoj malfermiĝis kaj poste baldaŭ komenciĝis policaj sturmoj por malhelpi balotadon, kiuj kaŭzis 893 vunditojn. Malgraŭ tio, voĉdonis 43'03% el la elektantaro (2.286.217 elektantoj), el kiuj favoris sendependecon 90.13%, malfavoris 7.83%, kaj 1.98% voĉdonoj estis nevalidaj.

Post la referendumo redakti

Kiel protesto kontraŭ la perforto, la 3-an de oktobro ĝenerala striko haltigis la katalunan landon. La 10-an de oktobro, la Prezidanto de Katalunio, Carles Puigdemont (prononcu Karles Puĉdemon), komunikis al la Kataluna Parlamento la rezulton de la referendumo, kaj deklaris momente haltigita la Deklaracion de Sendependeco por malfermi intertraktadojn kun la hispana registaro.

La 16-an de oktobro, hispana juĝistoj enprizonigis la prezidantojn de civitanaj asocioj, Jordi Sanchez kaj Jordi Cuixart (prononcu Ĵordi Sanĉes kaj Ĵordi Kuŝart), akuzante ilin pri la kunvokado de grandaj manifestacioj. Ekde tiam kunporti flavan rubandon por peti la liberigon de politikaj malliberuloj estas konstanto.

La 27-an de oktobro oni kunvokis la Plenan Asembleon de la Kataluna Parlamento, kiu aprobis la Deklaracion de Sendependeco, la unua paŝo al starigo de la respubliko. Minutojn poste la Prezidanto de la Reĝlando de Hispanio, Mariano Rajoy (prononcu Mariano Raĥoj), anoncis la aplikon de la artikolo 155 de la Hispana Konstitucio, per kiu la hispana registaro ekregis la Generalitaton de Katalunio, eksigis la Katalunan Parlamenton kaj alvokis elektojn por rekonsistigi ĝin la 21an de decembro de 2017.

La 30-an de oktobro, Carles Puigdemont sciigis, ke li estas en Bruselo kun kvar ministroj. Hispanio petis lian ekstradicion, sed antaŭvidante ke la belga juĝisto malkonsentos, decidis nuligi ĝin.

La 2-an de novembro, hispana juĝisto enprizonigis la Vicprezidanton de la Generalitato, Oriol Junqueras (prononcu Oriol Ĵunkeras), kaj sep ministrojn akuzante ilin je ribelo kaj misuzo de publika mono. La 8-an de novembro okazis denove ĝenerala striko.

La 11-an de novembro, plia granda manifestacio plenigis 3 kilometrojn da stratoj en Barcelono, petante la liberigon de la politikaj malliberuloj kaj postulante la Respublikon. La 4-an de decembro, kvar el la enprizonigitaj geministroj estis liberigitaj, sub garantiaĵo.

La 21-an de decembro, estis voĉdono por elekti la aŭtonoman parlamenton en Katalunio. La partopreno estis 79%, kaj refoje la sendependismaj partioj atingis parlamentan plimulton.

La 17-an de januaro okazis la unua plenkunsido de la Parlamento de Katalunio post la interveno de la Generalitato de Katalunio fare de la hispana registaro. Tiam estis enoficigitaj Roger Torrent kiel Prezidanto de la Parlamento, kaj la nova sendependisma plimulto en la Parlamentestraro.

Provoj enoficigi katalunan registaron redakti

Roger Torrent proponis Carles Puigdemont kiel kandidaton prezidi la Generalitaton de Katalunio. La Registaro de Hispanio petis ke la Konstitucia Kortumo interrompu la enoficigon de Carles Puigdemont, memekzilitan al Bruselo. La Konstitucia Kortumo verdiktis, ke Carles Puigdemont nur povus esti enoficigata se li persone ĉeestus en la Parlamento, kaj se la juĝisto de la Supera Kortumo, Pablo Llarena, rajtigus lin. La Kortumo ankaŭ malpermesis vidkonferencan enoficigon. Tiun rezolucion forte kritikis fakuloj pri Konstitucia Juro.

Carles Puigdemont anoncis, la 1-an de marto, ke li decidas provizore formeti sian kandidatecon por prezidi la Generalitaton de Katalunio, proponante Jordi'n Sánchez anstataŭe. Sánchez, tamen, estis malliberigita en la malliberejo Soto del Real (Madrido) ekde la antaŭa oktobro, akuzita je ribelo pro la pacaj protestoj de la 20-a de septembro, kiam li ankoraŭ estis prezidanto de la ANC (Kataluna Nacia Asembleo).

Tiam oni anoncis la formadon de nova strukturo, la Konsilio de la Respubliko, kiun prezidis Puigdemont mem. Ĉi tiu Konsilio estus privata organizo sen rilato kun la aŭtonoma registaro de la Generalitato de Katalunio, - por eviti ke la hispana ŝtato bloku ĝin -, laboronta por la internaciigo de la kataluna procezo kaj la preparado de respublikaj strukturoj. Simile, ankaŭ oni formos Asembleon de elektitaj komisiitoj, konsistanta el deputitoj kaj ministroj.

La sekvantan tagon, la ministrino pri edukado en la ekzilo, Clara Ponsatí (pronocu Klara Ponsati), prezentis sian demision kiel ministrino al Puigdemont kaj anoncis ke ŝi translokiĝos Skotlandon, por repreni sian laboron ĉe la Universitato de Sankta Andreo. Dume, Carles Puigdemont vojaĝis Ĝenevon kaj en ceremonio de Unuiĝintaj Nacioj (kiun ankaŭ ĉeestis la eks-deputitino de la CUP Anna Gabriel, ekzilita en Svislando) prelegis pri la malobservo de rajtoj en Hispanio. Poste, Puigdemont vojaĝis Finnlandon por partopreni en debato ĉe la Universitato de Helsinko.

Por faciligi la formadon de la registaro, Carles Puigdemont proponis elekti Jordi'n Sànchez kiel prezidanton de la Generalitato, sed la juĝisto de la Supera Kortumo ne permesis lian enoficigon. Tiam la defenda advokato de Jordi Sànchez decidis alporti la kazon al la Unuiĝintaj Nacioj.

Sánchez rezignis sian kandidatecon, kaj la partio proponis trian kandidaton, la deputiton kaj ministron Jordi Turull. Ĉar la maldekstra partio CUP argumentis, ke la registara programo ne konfirmas la proklamon de la Respubliko, ĝi ne subtenis lin. La 22-an de marto de 2018 Jordi Turull ne ricevis la subtenon de la Parlamento.

La sekvan tagon, la Juĝisto Pablo Llarena vokis por deklaro al la Supera Kortumo Jordi'n Turull, ministron kaj kandidaton por prezidanto de la Generalitato, la ministrojn Josep Rull (Ĵosep Rull), Dolors Bassa kaj Raül Romeva, la deputitinon Marta Rovira kaj la prezidantinon de la Parlamento de Katalunio kaj deputitinon, Carme Forcadell (Karme Forkadell). La antaŭan nokton Marta Rovira, Carme Forcadell kaj Dolors Bassa rezignis sian seĝon en la Parlamento.

Rovira ne aperis antaŭ la juĝisto kaj ekzilis sin al Svislando. Posttagmeze, la juĝisto dekretis provizoran malliberejon sen rajtigo: Turull, Rull kaj Romeva eniris la malliberejon de Estremera (Madrido), dum Bassa kaj Forcadell eniris la malliberejon de Alcalá-Meco (Madrido). Tiun saman vesperon miloj da homoj manifestaciis postulante la liberigon de politikaj malliberuloj.

La 25-an de marto de 2018, la Prezidanto de la Generalitato de Katalunio, Carles Puigdemont, estis arestita fare de la germanaj aŭtoritatoj sur la limo kun Danio. La juĝisto de la Supera Kortumo, Pablo Llarena, revivigis la eŭrop-arestordonon kontraŭ Puigdemont kaj la aliaj ekzilitaj politikistoj.

Puigdemont, kiu estis en Finnlando, klopodis reiri en kamioneto Bruselon, kie li loĝis, sed estis arestita de la germana polico antaŭ ol alveni Belgion. La Prezidanto de la kataluna registaro en la ekzilo estis alportita al la malliberejo plej proksima, Neumünster, sub polica gardo. La sekvan tagon, lin identigis la germana justico, kiu tenis lin en Neumünster, atendante decidi lian ekstradicion al Hispanio, kiel demandis la juĝisto Llarena per eŭropa arestordono. La lastan fojon kiam la germanaj aŭtoritatoj transdonis Prezidanton de la Generalitato al Hispanio estis en 1940, kiam la Gestapo arestis Lluís Companys (Lluis Kompanjs), kiun la reĝimo de la diktatoro Franko poste ekzekutis.

La mardon 27-an de marto, la ekzilitaj ministroj Toni Comín (Toni Komin), Lluís Puig (Lluis Puĉ) kaj Meritxell Serret (Meriĉell Serret) disponigis sin al la belgaj aŭtoritatoj. Belga juro, tamen, ne deklaris ajnan preventan proceduron, kaj liberigis ilin. La sekvan tagon, la ministrino Clara Ponsatí, kiu loĝis en Skotlando, ankaŭ sin transdonis al la britaj aŭtoritatoj kaj estis liberigita en la sama tago.

Unuiĝintaj Nacioj elsendis rezolucion, kiu instigis Hispanion respekti la politikajn rajtojn de Jordi Sànchez en hipoteza enoficiga debato. Pluraj maldekstraj partioj de Eŭropa Unio organizis protestojn kaj esprimis sian subtenon por la liberigon de politikaj malliberuloj kaj denuncis la subpremajn agojn de la hispana ŝtato. En tiu sama tago, la Parlamento de Katalunio plenumis plenan kunsidon, kiu aprobis du rezoluciojn:

  • la unua postulis la liberigon de la politikaj malliberuloj kaj la defendon de iliaj politikaj rajtoj,
  • la dua petis respekton por la antaŭgardaj mezuroj publikigitaj de la UN rilate al preventa malliberigo de Jordi Sànchez.

La 5-an de aprilo, la Kortumo de Schleswig-Holstein, sub garantiaĵo, liberigis la Prezidanton de la Generalitato de Katalunio, Carles Puigdemont, kaj malakceptis ekstradicii lin al Hispanio pro la krimo de ribelo, ankoraŭ studonte la akuzon je ŝtelelspezo. Dum la petitan ekstradicion la germana justeco estis decidanta, Puigdemont translokigis sian loĝejon en Berlinon kaj revenis al sia aktiveco kiel Prezidanto de la Generalitato en ekzilo.

En la sama monato de aprilo, hispana justico kontraŭdiris la rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj kiu postulis respekton pri la rajtoj de la deputito Jordi Sànchez, ne permesante lin ĉeesti la debaton kie li povus esti enoficigata prezidanto.

La 10-an de majo oni malstagnigis la enoficigon kaj proponis kvaran kandidaton, post la frustritaj provoj de Carles Puigdemont, Jordi Sànchez kaj Jordi Turull, kandidatoj kiuj estis blokitaj de la Hispana ŝtato.

La elektita kandidato, rekte fare de la leĝa Prezidanto de la Generalitato Carles Puigdemont, estis Joaquim Torra (Ĵoakim Torra), deputito de la partio “JxCat” (Kune por Katalunio).

Quim Torra (Kim estas mallongigo el Ĵoakim) estas enoficigita kiel la 131-a Prezidanto de la Generalitato de Katalunio la 14-an de majo 2018 en dua baloto, kun 66 voĉdonoj favore, 4 sindetene, kaj 65 kontraŭe.

La tagon post sia enoficigo Quim Torra vojaĝis Berlinon por renkontiĝi kun Carles Puigdemont. Li reasertis sian prezidantecon kiel provizoran kaj la legitimecon de Carles Puigdemont kiel Prezidanto, kaj markis kiel farendaĵojn de sia registara agado, labori por la restarigo de la prezidanto Puigdemont kaj liaj ministroj.