Katedralo Kristala

La Katedralo Kristala (angle, Crystal Cathedral) estas kristana preĝejo en Garden Grove (Kalifornio), Kantono Oranĝo, en Usono. La spegul-vitra konstruaĵo, arkitektita de usonano Philip Johnson, estis finkonstruita en 1981 kun siddisponebleco de 2,736 homoj. La preĝejo estas konata pro ĝia organo, la Hazel Wright organo, unu el la plej grandaj muzikiloj en la mondo.

Katedralo Kristala
katedralo • katolika katedralo [+]
Koordinatoj33° 47′ 15″ N, 117° 53′ 56″ U (mapo)33.787396-117.898933Koordinatoj: 33° 47′ 15″ N, 117° 53′ 56″ U (mapo)

ArkitektoPhilip Johnson

Estiĝo1977

Katedralo Kristala (Kalifornio)
Katedralo Kristala (Kalifornio)
DEC
Katedralo Kristala
Katedralo Kristala
Lokigo de Kalifornio en Usono

Map
Katedralo Kristala

Vikimedia Komunejo:  Christ Cathedral (Garden Grove, California) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ekde ĝia konstruiĝo, la konstruaĵo estas la ĉefa preĝejo de Crystal Cathedral Ministries, filorganizaĵo de la Reformita Eklezio en Ameriko, fondita en 1955 de Robert H. Schuller. Crystal Cathedral Ministries bankrotiĝis oktobron de 2010, kaj sekve vendis la preĝejon kaj ĉirkaŭan terenon al la Romkatolika Diocezo de Oranĝo por eventuala uzo kiel vera katedralo, tio estas, episkopa sidejo. Sub la vendkontrakto, Crystal Cathedral Ministries daŭre uzos la katedralon ĝis tri jaroj, kaj poste ĝi estos renovigita kiel katolika preĝejo. Junion de 2012, la diocezo anoncis sian intencon renomi la preĝejon Katedralo de Kristo.

Historio redakti

Deveno kaj konstruado redakti

 
Interno de la preĝejo en 2005
 
Preĝspajro

La Garden Grove Komunuma Preĝejo fondiĝis en 1955 kiel aliĝanto de Reformed Church in America de Robert H. Schuller kaj lia edzino Arvella. La unuaj diservoj okazis en la aŭtomobil-kinejo. En 1961, la kongregacio translokiĝis al nova sanktejo kaj dum sekvanta periodo de kresko, la komunumo konstruis Turon de Espero, kun oficejoj kaj klasejoj. Schuller viziis unikan kongregaciejon kun vitraj muroj kaj tial komisiis arkitekton Phillip Johnson.

Konstruado de la katedralo okazis inter 1977 kaj 1980, kostante US$18 milionojn. La vitro de la fenestroj estas fiksitaj al la kadro per gluo silikona, por ke la konstruaĵo povus toleri tertremon kun graveco de 8.0. Dek mil vitraĵoj konsistas la tuton. En 1990, estis konstruita la apuda preĝspajro.

Translokiĝante al la nova konstruaĵo, la kongregacio prenis al si novan nomon: Katedralo Kristala, pure poezia nomo, ĉar la konstruaĵo ne konsistas el kristalo kaj ne estas katedralo ĉar ĝi ne estas tenas oficialan seĝon de episkopo.

Bankroto en 2010 redakti

Komence de 2012, kreditoroj de Crystal Cathedral Ministries ekprocesis por kolekti monon ŝuldata pro provizori varojn kaj servojn por elsendi la ĉiusemajnan televidprogramon The Hour of Power (La Horo de Povo). Laŭ estrarano, la tuta ŝuldo estis US$55 milionoj. La preĝejo deklaris sin bankrota en oktobro 2012. Kelkajn aĉetofertojn por la konstruaĵo ricevis la preĝejo de investantoj kaj de Chapman Universitato.

Vendo al Diocezo de Oranĝo redakti

La Romkatolika Diocezo de Oranĝo, kiu dum longa tempo deziris konstrui pli novan kaj grandan katedralon ĉirkaŭ Santa Ana, publike anoncis en julio 2011 intereson aĉeti la preĝejon kaj terenon por uzo kiel dioceza katedralo. Du semajnojn poste, la diocezo ofertis US$53.6 milionojn kun kondiĉo relui la preĝejon al la kongregacio kontraŭ tre favora prezo dum fiksita tempo. En novembro de 2011, la vendo estis aprobita de juĝisto federala.

Malmultajn tagojn poste, Itala ĵurnalo La Stampa uzis foton de la Katedralo Kristala por ilustri artikolon proponantan establon de vatikana komisio por "meti finon al preĝejoj en la stilo de aŭtejo, strukturoj kun aŭdacaj formoj kiuj riskas sennaturigi modernajn lokojn por katolika adorado."[1][2] Nelonge poste, Vatikano aprobis la uzon de la strukturo. [3]

La vendo al la diocezo kompletigis februaron de 2012. La unuajn tri jarojn, Katedralo Kristala luos la terenon de la diocezo, kaj poste luos de la diocezo alian konstruaĵon (Paroĥo de Sankta Kalisto). Episkopo Tod Brown de Oranĝo, diris ke la diocezo intencas komisii arkitekton por renovigi la internon de la konstruaĵo por ke ĝi taŭgu roli kiel katolika adorejo, sed ne intencas ŝanĝi la eksteraĵon.[4] La eventuala nova nomo, Katedralo de Kristo, estis anoncita en junio de 2012. [5]

Referencoj redakti

Notes
  1. Tornielli, Andrea, "New Vatican commission cracks down on church architecture", 21 November 2011. Kontrolita 12 January 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-02. Alirita 2012-10-11.
  2. "Cement cubes, glass boxes, crazy shapes", 22a Novembro 2011. Kontrolita 15a Septembro 2012. Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2012-10-11.
  3. Gibson, David, "Some see Crystal Cathedral's purchase by Catholic diocese as calculated risk", 6a Januaro 2012. Kontrolita 11a Januaro 2012.
  4. Medlin, Marianne, "A true miracle!", November 30, 2011. Kontrolita 15 September 2012. Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2012-10-11.
  5. Landmark Crystal Cathedral gets a new name -- Christ Cathedral. MSNBC.com (9). Arkivita el la originalo je 2012-06-15. Alirita 10 June 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-15. Alirita 2012-10-11.

Eksteraj ligiloj redakti