Katedralo de Astorgo

La Katedralo de Astorgo (hispane Catedral de Astorga), dediĉata al Sankta Maria, troviĝas en la urbo Astorgo, provinco de Leono, Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas la episkopa sidejo de la episkopujo de Astorgo kaj dokumenteble tenas ekde la 3-a jarcento la titolon Apostola. Ĝi ekkonstruiĝis en 1471 ene de la sama murigita enklavo de la antaŭaj romanikaj preĝejoj de la 11-a kaj 13-a jarcentoj kaj ĉi tiu, la lasta estis la bazo por la ampleksiĝo kie regas la malfrua gotika stilo. Kvankam la konstruado ne finiĝis ĝis la 18-a jarcento, en ĝi miksiĝis kaj kombiniĝis diversaj arkitekturaj stiloj.

Katedralo de Astorgo
katolika katedralo • monumento [+]
Koordinatoj42° 27′ 28″ N, 6° 3′ 25″ U (mapo)42.45777778-6.05694444Koordinatoj: 42° 27′ 28″ N, 6° 3′ 25″ U (mapo)

ArkitektoJuan de Colonia

Estiĝo1471

Katedralo de Astorgo (Kastilio kaj Leono)
Katedralo de Astorgo (Kastilio kaj Leono)
DEC
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio

Map
Katedralo de Astorgo

Vikimedia Komunejo:  Astorga Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Astorgo

Historio redakti

Antaŭ la nuna konstruaĵo ekzistis preĝejo antaŭromanika kaj alia laŭ romanika stilo, konsekrata en la jaro 1069, kiu eble estus finkonstruata meze de la 13-a jarcento, sen ke ekzistas multaj notoj pri ĝia konstruiĝo. La nunan katedralon oni komencis konstrui komence de la 15-a jarcento (1471) laŭ gotika arĥitekturo (navoj kaj kapeloj) kaj daŭrigis la konstruadon en la postsekvaj jarcentoj per la suda portalo kaj du rektangulaj kapeloj laŭ renesanca stilo kaj la ĉefa fasado laŭ baroka arĥitekturo de la 18-a jarcento. La gotika verko havas eblajn ligojn kun la arĥitektoj Juan de Colonia kaj lia filo Simón de Colonia, rilate la originalan konstruaĵon, dum kiam la laborojn el la 16-a jarcento oni atribuas al Rodrigo Gil de Hontañón.[1]

Arĥitekturo redakti

 
Ĉefa retablo de la katedralo

La katedralo havas la planon de baziliko kun tri navoj, kiuj plilongiĝas trans la romanikaj plano kaj kapeloj inter kontraŭfortoj kaj tri plurlateraj absidoj; la volboj estas krucoripaj. La pilastroj, kiuj ilin subtenas, ne havas kapitelojn, sed plilongiĝas unuiĝante kun ties ripoj. Ĝi havas du kvadratajn kun turpintoj el ardezo. La klostro estas novklasikisma el la jaro 1755; ĝin kreis Gaspar López.[2]

La orientiĝo de la konstruaĵo estas nekutima, ĉar ĝia kapo direktiĝas nordorienten, dum kiam la normala direkto estus la oriento. La ĥorejo entenas la retablon plej artisman el la alta renesanco en Hispanujo, kiun verkis skulptisto Gaspar Becerra. La ĥorejo de la ĉefa navo estas de flandra stilo kaj entenas interesan juglandolignan ĥorseĝaron kun diligenta ĉizarto, aparte la renesancan seĝon de Sankta Toribio.

La konstruaĵo formas katedralan ensemblon, kiu entenas tri diferencajn areojn:

  • La preĝejon.
  • La episkopan arĥivon, kapitulan arĥivon kaj muzeon.
  • La malsanulejon Sankta Johano Baptisto, fundita en la mezepoko.

Preskaŭ apud la katedralo troviĝas la Episkopa Palaco de Astorgo, secesia verko de arĥitekto Antoni Gaudí; la du konstruaĵoj formas harmonian ensemblon malgraŭ siaj diferencaj konstruepokoj.

La konstruaĵo suferis gravajn difektojn per la lisbona tertremo en 1755 kaj dum la sekva jarcento konsiderindajn difektojn aparte en la klostro, kiujn kaŭzis la trupoj de Napoleono.

Referencoj redakti

  1. Gómez Moreno, Manuel (1925). Catálogo Monumental de España. Provincia de León. Texto «ubicaciónMadrid » ignorado (ayuda)
  2. Rivera Blanco 1995: p.335

Eksteraj ligiloj redakti