Malfermi la ĉefan menuon
Fronta vido de la katedralo de Cefalù.

La katedralo de Cefalù estas unu el la plej gravaj normandaj monumentoj de la insulo Sicilio, suda Italio, nome en la urbo Cefalù. Dediĉita al la Savinto kaj al la Transfigurado de Jesuo, la katedralo estis konsekrita dum la festo Pentekosto en 1131 per ordono de reĝo Ruĝero la 2-a de Sicilio. Origine elpensita kiel la panteono de la reĝoj de Sicilio, la posteuloj de Ruĝero la 2-a, kiu kompletigis ĝin en 1240, sed rifuzis ĝian uzon kiel maŭzoleon, donante ĉi tiun funkcion al la Katedralo de Palermo.

Post la morto de la reĝo Ruĝero la 2-a, la komenca arkitektura projekto suferis modifojn tiel ke diversaj arkitekturaj stiloj estas aprezitaj.

En julio 2015, la ensemblo "Palermaj arab-normandaj konstruaĵoj kaj la katedraloj de Cefalù kaj Monrealo" estis inkluditaj en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko. La katedralo de Cefalù estas unu el la naŭ unuopaj strukturoj, kiuj konsistas el la deklaro (kun ID 1487-008)