Malfermi la ĉefan menuon

La katedralo Sankta Maria Ĉielirinta, en la centro de la Placo de la Mirakloj estas la mezepoka katedralo de Pizo. Ĝi estas la plej reprezenta verko de la romanika arkitekturo, speciale la piza romaniko, montraĵo de la prestiĝo kaj riĉeco de la mara respubliko Pizo en ĝia glora pasinto.

Katedralo de Pizo
Monda heredaĵo

Duomo di Pisa.jpg
Lando Flago-de-Italio.svg Italio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv, v1
Fonto 395
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 43° 43′ 24″ N, 10° 23′ 45″ O43.7232810.39573Koordinatoj: 43° 43′ 24″ N, 10° 23′ 45″ O
Registra historio
Registrado 1987  (11-a sesio)
Plie 2007

Geografia lokigo sur la mapo : Italio

* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Information icon.svg
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Ĝi komenciĝis en 1063-1064 de la arkitekto Buscheto. En ĝi kuniĝis diversaj stiloj, klasikaj, lombardaj-emiliaj, bizancaj kaj ĉefe islamaj. Entiu sama jaro ekiĝis la konstruado de la Baziliko Sankta Marko en Venecio, pro kio oni supozeblas pri ia rivaleco inter ambaŭ maraj respublikoj por kreado de la kirko plej majesta.

La katedralo estis konsekrita en 1118 de la papo Gelasio la 2-a. La nuna aspekto de la komplekso estas la rezulto de restaŭradoj en diversaj epokoj. La unuaj radikalaj intervenoj okazis post la incendio de 1595.