Katedralo de Sieno

La katedralo de Sieno estas la ĉefa, mezepoka katedralo de la itala urbo Sieno. Ĝi estas dediĉita al Santa Maria Assunta (Sankta Ĉieliro de Maria). La katedralo estas la sidejo de la episkopujo de Siena-Colle di Val d'Elsa-Montalcino.

Katedralo de Sieno
Duomo di Siena-9635.jpg
Koordinatoj43° 19′ 3″ N, 11° 19′ 43″ O (mapo)43.3175833311.32869444Koordinatoj: 43° 19′ 3″ N, 11° 19′ 43″ O (mapo)

Estiĝo1196


Map
Katedralo de Sieno

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Cathedral (Siena) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La katedralo de Sieno.

La katedralo estis origine desegnita kaj konstruita inter la jaroj 1215 kaj 1263, sur la loko de antaŭa konstruaĵo. Ĝi havas la formon de latina kruco, kun kupolo kaj sonorilturo. La kupolo elstaras el okangula bazo, kun subtenantaj kolonoj. La lanterno supre de la kupolo estis aldonita de Gian Lorenzo Bernini. La ekstera kaj interna dekoracio estis farita el blanka kaj nigra marmoro (la du simbolaj koloroj de Sieno), kun aldona ruĝa marmoro sur la ĉefa fasado.