Katedralo de Sigvenco

La Katedralo Sankta Maria de Sigvenco estas katedralo dediĉita al la Virgulino Sankta Maria. Ĝi estas unu el la episkopaj sidejoj de la Diocezo de Sigüenza-Guadalajara kun la Kunkatedralo de Santa Maria, de Gvadalaĥaro.

Katedralo de Sigvenco
kunkatedralomonumento • katolika katedralo • malgranda baziliko [+]
Koordinatoj41° 4′ 6″ N, 2° 38′ 29″ U (mapo)41.068411-2.641267Koordinatoj: 41° 4′ 6″ N, 2° 38′ 29″ U (mapo)

Estiĝo1144

Katedralo de Sigvenco (Kastilio-Manĉo)
Katedralo de Sigvenco (Kastilio-Manĉo)
DEC
Katedralo de Sigvenco
Katedralo de Sigvenco
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio

Map
Katedralo de Sigvenco

Vikimedia Komunejo:  Sigüenza Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Sigvenco

Ĝi havas siajn originojn en januaro 1124, kiam la episkopo Don Bernardo de Agén (1121-1152), rekonkeras Sigvencon kun la celo kontraŭstari la influon de la episkopado de Osma, en la epoko de la regado de Urraca de Leono kaj Kastilio (filino de Alfonso la 6-a). Li estis nomumita episkopo en 1121 (antaŭ la konkero), de la Ĉefepiskopo de Toledo, Bernard de Sedirac, de la ordeno de Cluny, daŭrigante la influon de tiu monaĥa ordeno enkondukita en la Regnon de Kastilio de Alfonso la 6-a kaj Alfonso la 1-a, edzo de la kastilia reĝino.

La konstruado komenciĝis en la 12-a jarcento 1124, kun la episkopo Bernardo de Agén, kvankam estis la postaj episkopoj kiuj plej akcelis ĝian konstruadon. La laborado daŭris ĝis la 16-a jc., kvankam la ornamado daŭris du jarcentojn pli ĝis la 18-a jc.

Tombo de la Pucelo.
  • Ĉefretablo de Giraldo de Merlo.
  • Kapelo de la Pucelo: estas la kapelo en la suda flanko de la transepto kaj ĝi estas vera muzeo de la verkaĵoj de la kastilia statuarto, de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. En ĝia interno troviĝas pluraj tomboj, elstarante en la centro de la maŭzoleo, el renesanca stilo, la gepatrojn de la Pucelo, Fernando de Arce kaj Catalina de Sosa, tenata de leonoj kaj kun statuoj de ili ambaŭ, ŝia kapo sur kuseno kaj lia sur laŭroj, indikante ke li forpasis militante. Ankaŭ elstaras en la muro, la tombo el platereska stilo de Fernando de Arce, episkopo de Kanarioj frato de la Pucelo. Sed la ĉefverkaĵo de tiu ĉi kapelo kaj de la katedralo, estas la tombo de Martín Vázquez de Arce, la Pucelo de Sigvenco, sur la tombo troviĝas klinata statuo de la Pucelo, en alabastro, kiu famas ĉefe ĉar montras la harmonion kaj trankvilecon de la renesanca stilmaniero.

Eksteraj ligiloj redakti