Kategorio-Diskuto:Flagoj de ŝtatoj

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

Mi opinias, ke multe pli bone kaj pli rapide oni serĉus, se ekzistus kategorioj:Flagoj de eŭropaj ŝtatoj, aziaj ŝtatoj, amerikaj ŝtatoj, afrikaj ŝtatoj... Ĉu ne indus relabori la kategorion? --Petr Tomasovsky 15:01, 29. Dec 2006 (UTC)

Oni konsciu ke tiu ĉi kategorio ne estas enhava kategorio (en angla vikipedia ĵargono: content category), sed teknika kategorio (angle: maintenance category). La sola alilingva ekzemplo estas en la angla vikipedio la teknika kategorio Wikipedia images of insignia, kiu tute ne diferencigas inter flagoj, blazonoj aŭ aliaj emblemobildoj. Koresponde al ĝi, mi nun kreas superan kategorion vikipediaj bildoj de emblemoj, en kiu almenaŭ aparte ordiĝas bildoj de internaciaj kaj naciaj flagoj, de blazonoj kaj aliaj emblemobildoj. Ankaŭ ĝi kompreneble estas teknika kategorio. Plua ordigo de la kategorio "flagoj de ŝtatoj" laŭ kontinentoj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Mi tial tendencas lasi ĉion kiel estas, kaj havi ĉiujn blazonbildojn de naciaj ŝtatoj en superrigardo. ThomasPusch (diskuto) 16:10, 12 maj. 2016 (UTC)Reply

Resume pri vikipediaj dosieroj pri flagoj kun esperantlingva nomo redakti

En Vikipedio, kaj la anglalingva branĉo kaj la esperantlingva branĉo permesas al si la lukson havi apartajn kopiojn de la komuneje alŝutitaj dosieroj de naciaj flagoj. En la angla vikipedio (vidu ekzemple en:file:Flag of France.svg) temas pri ekzakta kopio de la komuneje alŝutita dosiero, sen ajna rekta avantaĝo, sed tamen ekzistas tiuj kopioj kun klarigo This is a local copy of an image on Commons, uploaded to ensure protection because it is one of the 100 most-used files on the English Wikipedia. . En la esperantlingva vikipedio, inter 2006 kaj 2007 kreiĝis flagoj kun esperantlingvaj dosieronomoj, kiuj uzeblas pli simple kaj iom malplimultigas la nececon de redakta tradukado al la angla - tia lukso ne imageblas por ĉiuj dosieroj, sed permeseblas por tiom malgranda nombro de nur la flagoj de naciaj ŝtatoj, iuj pridiskutataj kaj historiaj ŝtatoj kaj iuj aparte uzataj flagoj de interŝtataj unuiĝoj (UN, EU...).

En 2008 vaste diskutiĝis ĉu bonas teni tiujn esperantlingvajn flagodosierojn, aŭ ĉu ĉie enkonduki anglalingvajn flagodosierojn, sed decidiĝis plu uzi la esperantlingvajn dosierojn. Kvankam la dosieroj estas perfekte liberlicencaj, ili ne ŝoveblas al la komunejo: Kvankam estas la eldiro ke en la vikipedia komunejo la dosieroj povas esti en ĉiu lingvo, pri dosieroj de flagoj ne estas tiel: la dosieronomo de la flago de Francio nepre devas esti en la angla, kiel pri ĉiuj aliaj flagoj, nepre ne rajtas esti "drapeau de la France.svg" laŭ la oficiala lingvo de Francio, multe malpli "flago de Francio.svg" laŭ malgranda lingvo parolata nur de 3 milionoj da homoj. Sed en la stokejo de unuopa vikipedia branĉo tiaj dosieroj povas facile esti: por kontrolo eblas vidi la liston Vikipedio:Naciaj flagoj en Vikipedio, kie paralele bildiĝas ĉiuj komunejaj kaj lokaj flagodosieroj - facile videblas ke ambaŭ serioj aktualas.

Ne temas pri "esperantlingva ŝovinismo" havi flagodosierojn en la propra lingvo, sed pri "anglalingva ŝovinismo" malŝalti la rajton je plurlingveco rilate al la komunejaj dosieroj de flagoj, sed postuli ke ĉiuj kreintoj kaj uzantoj de tiuj dosieroj akceptu ekskluzive anglajn dosieronomojn kiel "oficiale internaciaj". Tio en la komunejo ne ŝanĝeblas, sed en unuopa vikipedia projekto facile eviteblas. La dosierokopioj en la angla vikipedio ne donas avantaĝon, krom tion ke se iu vandalisme ŝanĝas flagodosieron en la komunejo, la anglaj artikoloj ne ŝanĝiĝas, nur tiuj de ĉiuj aliaj lingvoj. La esperantlingvaj dosieroj krom tiu efiko ebligas veran elekton, ĉu oni en paĝoj kaj ŝablonoj volas uzi la "internaciajn" anglajn dosierojn aŭ la propralingvajn. Se forigi lokajn kopiojn, tiam oni prefere unue diskuti ĉu forigi la kompare malpli utilajn lokajn kopiojn en la angla vikipedio...

ThomasPusch (diskuto) 14:06, 12 maj. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Flagoj de ŝtatoj".