Kategorio-Diskuto:Listo de parlamentanoj

Mi volus alinomi tiun kategorion al "Listoj de parlamentanoj" sed ne scias kiel ĉar ne estas menuero por tio en mia uzant-interfaco? Kompreneble mi povus krei novan kategorion kaj peti nuligon de la unua sed mi ne estas certa ke tio estas la bona maniero. Kiu povas helpi?--Xian-eo (diskuto) 20:10, 31 Mar. 2014 (UTC)

  • Mi pensas ke krei novan kategorion kaj peti nuligon de la unua estas bona maniero. Kaj mi pensas ke Listoj de parlamentanoj estaj pli bona nomo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:21, 31 Mar. 2014 (UTC)
Saluton. Ĉe kategorioj neniu povas ion alinomigi pro teknikaj kialoj, do eĉ mi ne, kvankam mi estas administranto. Oni devas do ŝanĝi la kategorion en ĉiuj unuopaj artikoloj kaj krei novan kategorian paĝon. Poste la malnova kaj malplenigita(!) kategorio povos esti markata per {{forigu tuj|nun estas la kategorio [[:Kategorio:Nova kategorio]]}}. Bonvolu atenti, ke vi ne forgesu tiam la : je la komenco de la kategoria ligilo. Alikaze la koncerna paĝo aperus en la nomita kategorio, sed neniu ligilo en la teksto. --Tlustulimu (diskuto) 20:43, 31 Mar. 2014 (UTC)
(+) Ĉe amasa ŝanĝo de kategorioj ne estu uzata {{forigu tuj}}, sed {{forigu}}, ĉar tiam prefere ankaŭ okazu diskuto pri tio sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 20:46, 31 Mar. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Listo de parlamentanoj".