Kategorio-Diskuto:Politikuloj laŭ landoj

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by RG72

Tiu ĉi kategorio kun siaj subkategorioj estas alinomenda, ĉar homo, kiu okupiĝas per politiko, estas politikisto, neniam politikulo. Homo, kiu estas bona, estas bonulo, neniam bonisto. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:46, 30 nov. 2019 (UTC)Reply

Temas pri pli larĝa gamo de profesioj, kiuj rilatas al politiko, sed ne limiĝas al politikistoj. Politika filozofo rilatas la politiko, sed li ne estas politikisto. Aktivulo rilatas al politiko, sed ne estas politikisto. Politologo esploras politikon, sed li tutcerte ne estas politikisto. En la angla tio nomiĝas Political people, kio plej trafe esperantigeblas kiel Politikuloj. RG72 (diskuto) 05:55, 5 dec. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Politikuloj laŭ landoj".