Kategorio-Diskuto:Religiaj konstruaĵoj laŭ landoj

La diskuto pri finaĵoj de landnomoj en artikoloj (ĉu la pli malnova formo -ujo, kiu jam frue de la 20-a jarcento al multaj ŝajnis arkaiĝinta, sed estas fundamenta, ĉu la ekde pluraj jardekoj tre multiĝinta uzo de pli da landnomaj radikoj, kiuj "hazarde" finiĝas per -io) havis la rezulton, ke redaktanto kiu kreas literaturan tekston de artikolo, rajtas mem decidi kiun formon uzi, kaj nur kiam alia redaktanto komplete rekreas kaj nove verkas tekston samteman, signife pli grandan kaj bonkvalitan, tiel ke pravigeblas la kompleta reverko, permesatas uzi alian landnoman formon. Tio tamen ne same aplikeblas al alinomigoj de origine nacilingva titolo al esperantlingva (pure teknika ago, ne literatura tekstokreo, en tiu kazo uziĝu la landnoma formo uzata en la teksto mem), kaj ankaŭ ne la kreon de novaj kategorioj (same teknika ago, tute ŝablona, ne literatura tekstokreo): en tiu kazo prefere estu unueca sistemo, kio favorigas la ĝis nun plimulte, kaj ankaŭ en preskaŭ ĉiuj kategorioj, uzatan sistemon de landnomaj radikoj finiĝantaj per -io, kaj en kvin kazoj (Svislando, Finnlando kaj Pollando, kaj ĉiukaze Nederlando kaj Islando - neniu serioze diskutus pri fantaziaj nomoj "Nederio/Nederujo" aŭ "Isio/Isujo") favoratas tiu-ĉi formo tute sendependa de la -ujo/-io-diskuto. Sendepende de iu finaĵo, klaras ke evitindas duoblaj kategorioj: ankaŭ "Historio de Britio", "Historio de la Unuiĝinta Reĝlando", "Historio de la Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando" kaj "Historio de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando" ne rajtas esti paralele ekzistantaj kategorioj - en tiu kazo preferatas la plej mallonga formo, do la unua.

Nun ekzistas ekzemple kategorio "Religiaj konstruaĵoj en Svisujo", en kiu nur estas du subkategorioj de formo "...en Svislando", kaj plia paralela kategorio "Religiaj konstruaĵoj en Svislando", en kiu estas ankaŭ subkategorio de formo "...en Svislando". Same ekestis duoblaj kategorioj ekzemple pri Sklovakujo/Slovakio, Hispanujo/Hispanio ktp. En ĉiuj kazoj ene de la kategorio uzatas la formo "..-oj en ..-io", kaj pro tio, sed ankaŭ pro unueco ene de la superkategorio "Religiaj konstruaĵoj laŭ landoj", en kiu la landaj kategorioj de -io-formo estas la kutima kazo, preferatas unueca uzo de la formo "..-oj en ..-io".

Jam pluraj alilingvaj vikipedianoj atentigis ke ni ĉi-tie ekhavis parojn de duoblaj, samtemaj kategorioj, sed alilingvanoj ne povas bone decidi kiel solvi la duoblecon, nur petas pri forigo de tiaj duoblaj formoj. La peto sencas, kaj rezulte mi unuecigas la landajn kategoriojn en tiu-ĉi superkategorio al la ĉi-tie pli kutima formo "..-oj en ..-io".

--ThomasPusch (diskuto) 12:30, 20 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite TP


Plia temo:

"Katedralo" kutime kaj ankaŭ en la kategorio "katedraloj" kaj ties landaj subkategorioj kompreniĝas specifa speco de granda kristana preĝejo. Tial ne logikas, ke la kategorio kaj ĉiuj landaj subkategorioj estas rekta parto de kategorio "religiaj konstruaĵoj", kaj kategorio "preĝejoj laŭ landoj" kun ĉiuj landaj subkategorioj (laŭ enhavo de tiuj kategorioj la titoloj devus esti "kristanaj preĝejoj" aŭ "kirkoj", ĉar kompreneble moskeoj, sinagogoj kaj aliaj temploj ankaŭ estas preĝejoj) paralele estas alia rekta parto de kategorio "religiaj konstruaĵoj".

Mi proponas unue renomigi la nunajn kategoriojn "preĝejoj..." al "kirkoj..." (ĉar "kristanaj preĝejoj..." tro longas, kaj la kompareblaj kategorioj pri preĝejoj de la aliaj grandaj unudiaj religiloj ankaŭ nomiĝas "moskeoj..." kaj "sinagogoj...", ne "islamaj preĝejoj..." kaj "judaj preĝejoj..."). En sekva dua paŝo mi proponus meti ĉiujn kategoriojn "katedraloj..." en la pli grandajn kategoriojn "kirkoj...", kaj nur la kategorioj "kirkoj..." rekte membru en la ankoraŭ pli grandaj kategorioj "religiaj konstruaĵoj...".

ThomasPusch (diskuto) 23:13, 20 Jan. 2014 (UTC)

Parenteze: Rekomendindus ankaŭ disigi la paĝojn de kategorio "bazilikoj" al "bazilikoj en [landnomo]", kaj ankaŭ ilin subigi al la koncernaj kategorioj "kirkoj en [landnomo]". Ankaŭ bazilikoj nur estas specifa speco de granda kristana preĝejo. ThomasPusch (diskuto) 23:13, 20 Jan. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Religiaj konstruaĵoj laŭ landoj".