Kathryn ROBERTS estas brita folk-kantistino, kiu devenas de Barnsley en South Yorkshire. Ŝiaj unuaj verkoj estis inkluditaj en la albumo Intuition, kiu estis kolekto fare de variaj folkaj artistoj de South Yorkshire, inkluzive de ŝia amikino Kate Rusby.

Kathryn Roberts
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1974 (1974-11-26) (49-jaraĝa)
en Barnsley
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Frat(in)o Jamie Roberts
Edz(in)o Sean Lakeman
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://kathrynrobertsandseanlakeman.com
vdr

Roberts kaj Rusby sekve publikigis la sukcesan albumon Kate Rusby & Kathryn Roberts en 1995[1]. La duopo decidis fondi la muzikan grupon Equation[2] kune la fratoj Lakeman (Sean, Sam kaj Seth), kaj ili kunkreis kompaktan diskon dum la jaro 1995.

Equation spertis grandan sukceson en Usono sed havas ankaŭ lojalan grupon da admirantoj en Anglio. La muzikgrupo nuntempe estas disiĝinta.

Kathryn Roberts kaj Sean Lakeman estas la parencoj de du ĝemelinoj, Poppy kaj Lily, kiu naskiĝis la 1-an de julio 2007.

Verkaro redakti

  • Intuition (1993)
  • Kate Rusby & Kathryn Roberts (1995)
  • Equation - In Session (1995)
  • Equation - Return To Me (1996, released 2003)
  • Equation - Hazy Daze (1998)
  • Equation - The Lucky Few (1999)
  • Equation - Dark Ages (EP) (2001)
  • Equation - First Name Terms (2002)
  • Kathryn Roberts & Sean Lakeman - 1 (2003)
  • Kathryn Roberts & Sean Lakeman - 2 (2004)

Notoj redakti

  1. Phares, Heather. Biography: Kate Rusby. Allmusic. Alirita 2010-05-22.
  2. Harris, Craig. Biography: Equation. Allmusic. Arkivita el la originalo je 2013-07-30. Alirita 2010-05-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-30. Alirita 2022-08-18.