Kavaliroj de Baha'u'llah

titolo, donita de Shoghi Effendi al 254 bahaanoj kiuj varbis novajn landojn al Bahaismo dum la Dekjara Kampanjo (1953–1963)

La titolon Kavaliro de Bahá'u'lláh lanĉis Shoghi Effendi, kiu estis la Gardanto de la Bahaa Kredo, kiel distingon por tiuj bahaanoj kiuj forlasis sian hejmon por diskonigi la Kredon en novaj teritorioj depost la komenco de la Dekjara Kampanjo (1953-1963).

Shoghi Effendi komencis "Rulon de Honoro", sur kiu estas skribitaj la nomoj de ĉiuj "Kavaliroj de Bahá'u'lláh". La 28an de majo 1992, dum la celebrado de la centjariĝo de la forpaso de Bahá'u'lláh, tiun "Rulon de Honoro" deponis Amatu'l-Bahá Rúḥíyyih Khánum sub la sojlo de la enireja pordo de la Maŭzoleo de Bahá'u'lláh.

Eksteraj Ligiloj redakti

  • Fotaĵoj de la "Rulo de Honoro" enhavanta ĉiujn nomojn de la Kavaliroj de Bahá'u'lláh, kiuj partoprenis la "Dekjaran Kampanjon". Publikigita en "The Baha'i World 1986-1992 XX" (Ĥajfo : Bahaa Mondcentro, 1998).
  • Mapo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine de la novaj teritorioj malfermitaj al la Kredo de la Kavaliroj de Bahá'u'lláh (1953-1990). Publikigita en "The Baha'i World 1986-1992 XX" (Ĥajfo : Bahaa Mondcentro, 1998-08-31).
  • Mapo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine de la celoj por la "Dekjara Kompanjo" de Shoghi Effendi, kompilita de John W. Conkling kaj publikigita en "Baha'i World 12" (April 1950-1954) de "Baha'i Publishing Trust" (Wilmette, Ilinoso, Usono, 1956)

Vidu ankaŭ la jenon ĉe Vikipedio redakti

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».