Literoj de la Vivanto
La Literoj de la Vivanto (حروف الحي) estis titolo kreita de Báb por la unuaj dekok disĉiploj de la Baba Kredo. Báb ankaŭ konsideris sin kiel la unuan Literon.
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |
Mistika signifo de "Literoj de la Vivanto"
redaktiUnu el la titoloj de Báb estis la "Primunua Punkto" (nuqṭiy-i-úlá). El tiu Punkto la Literoj manifestiĝis. Báb nomis la dekok unuajn babanojn Literoj de la Vivanto (Ḥurúfu'l-Ḥayy en la araba). En la abĝada numera sistemo, la literoj de la araba alfabeto havas numeralajn signifojn. La arabaj literoj ḥá' ح and yá' ي , kiujn enhavas la araba adjektivo "vivanta" en la frazo, kalkuliĝas al 18.
Báb ankaŭ nomas la 18 "Literojn de la Vivanto", kune kun Si Mem, kiel la unua Váḥid de la Baba Diepoko. La abĝada numerala signifo de la vorto Váḥid (واحد) estas 19. La vorto Váḥid signifas "Unu" kaj estas kelkfoje tradukita de Shoghi Effendi kiel "unu kaj la sama".
La Literoj
redaktiLa Literoj ĉi-tie listataj estas en laŭ la listo donita de Nabíl-i-A'ẓam en sia kroniko titolita "Herooj de la Nova Tago".
Mullá Hụsayn
redaktiVidu: Mullá Husayn
Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í
redaktiMuḥammad-Ḥasan Bushrú'í estis la dua Litero de la Vivanto, kaj la frato de Mullá Ḥusayn. Li, kaj liaj filoj, Muḥammad-Báqir Bushrú'í, kaj Mullá Ḥusayn vojaĝis al Ŝirazo (Shíráz) serĉante la Qá'im; kie Báb rivelis Sian Mision.
Li estis mortigita dum la batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideraj lin kiel martiro.
Muḥammad-Báqir Bushrú'í
redaktiMuḥammad-Báqir Bushrú'í estis la tria Litero de la Vivanto, kaj la nevo de Mullá Ḥusayn. Li kaj sia patro Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í vojaĝis kune kun sia onklo Mullá Ḥusayn al Ŝirazo, serĉante la Qá'im, kie Báb rivelis Sian Mision.
Li estis mortigita dum la batalo de la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideraj lin kiel martiro.
Mullá `Alí Basṭámí
redaktiVidu tiun ĉi Arkivigite je 2007-07-09 per la retarkivo Wayback Machine biografion de Moojan Momen.
Mullá Khudá-Bakhsh Qúchání
redaktiPoste nomita Mullá `Alí
Mullá Ḥasan Bajistání
redaktiMullá Ḥasan Bajistání estis la sesa Litero de la Vivanto. Li ne faris ion ajn signifoplenan kiel babano kaj verŝajne esprimis dubojn pri la mesaĝo de Báb dum renkontiĝo kun Bahá'u'lláh.
Siyyid Ḥusayn Yazdí
redaktiSiyyid Ḥusayn Yazdí estis la sepa Litero de la Vivanto. Li estis la sekretario de Báb en Máh-Kú kaj Chihríq. En la historio pri la martirigo de Báb, li estis la sekretario, al kiu Báb parolis antaŭ la martirigo.
Siyyid Ḥusayn Yazdí estis ekzekutita en Teherano (Ṭihrán) en 1852.
Mullá Muḥammad Rawḍih-Khán Yazdí
redaktiSa`íd Hindí
redaktiMullá Maḥmúd Khú'í
redaktiLi estis mortigita dum la Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.
Mullá (`Abdu'l-)Jalíl Urúmí (Urdúbádí)
redaktiLi estis mortigita dum la Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.
Mullá Aḥmad-i-Ibdál Marághi'í
redaktiLi estis mortigita dum la Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.
Mullá Báqir Tabrízí
redaktiMullá Báqir Tabrízí estis la dektria Litero de la Vivanto. Li vivis preter la fino de la Baba Diepoko kaj fariĝis bahaano, la unua Litero kiu tion faris.
Li postvivis la aliajn Literojn kaj mortis en Konstantinoplo ĉirkaŭ 1881.
- Epistolo skribita al Mullá Baqir-i-Tabrizi Arkivigite je 2006-10-12 per la retarkivo Wayback Machine - Tradukisto inkludis mallongan biografion.
Mullá Yúsúf Ardibílí
redaktiMullá Yúsuf Ardibílí estis la dekkvara Litero de la Vivanto.
Li mortis dum la Batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideras lin kiel martiro.
Mullá Ḥádí Qazvíní
redaktiQatíl anstataŭas lin per Mullá Muḥammad-i-Mayáma'í. Mullá Ḥádí Qazvíní fariĝis azalano (disĉiplo de Subh-i-Azal).
Mullá Muḥammad-`Alí Qazvíní
redaktiBofrato de Ṭáhirih. Mortigita dum la Batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.
Ṭáhirih
redaktiVidu: Ṭáhirih
Quddús
redaktiVidu: Quddús
Eksteraj ligiloj
redakti- E. G. Browne, A Traveller's Narrative - Written to Illustrate the Episode of the Báb (angla)
- "The Bahá'í Faith: Its History and Teachings", William McElwee Miller; William Carey Library. (1974)[rompita ligilo] (angla)
- Illustrations of The Bab's Tablets to the Letters of the Living (angla) ankaŭ esperante legebla en traduko de Roan Orloff-Stone [1] Arkivigite je 2012-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Epistolo de la Báb al la "Literoj de la Vivanto" (france)