Malfermi la ĉefan menuon

Proklamoj de Bab

La unua Proklamo de Báb pri sia profeta misio okazis private en lia domo en Ŝirazo (Persio) je la 23-a de majo 1844 (5-a de Jamádíyu’l-Awwal 1260 p.H.). Pli poste Báb dum sia pilgimado al Mekko (Arabio), okaze de sia proceso en Tabrizo kaj en siaj Skriboj publike deklaris esti la "Promesito" (MahdíQá'im) atendita de la islamanoj.

Enhavo

La "Promesito" de IslamoRedakti

La Korano ne parolas pri li sed multaj rakontoj (hadisoj) de la islama tradicio priskribas lin. La sunaistoj nomas lin Mahdí kaj la ŝijaistoj nomas lin Qá'im.

Al MahdíRedakti

Etimologie, la vorto Mahdí (arabe : مَهْديّ ) devenas de la trilitera verbo HADA kaj signifas "Tiu, kiu estas bone gvidata". En la religia terminaro islama tiu vorto indikas viron el la familio de la Profeto Mohamedo (titolitan Siyyid), kiu aperos dum la "Fino de la Tempoj" por restarigi sur la Tero pacon kaj justecon, post kiam ĝin estos reginta malpaco kaj maljusteco, antaŭ la "reveno" de Jesuo ( 'Ísá). La uzo de la difinita artikolo araba "AL" klare indikas, ke temas pri homo kaj ne pri simbolo aŭ ideo.

Legeblas la jena hadiso en la kolekto titolita Musnad Aḥmad ibn Hanbal : "Dio malkaŝos la Mahdí-on el mia familio tuj antaŭ la "Tago de Juĝo"; eĉ se la mondo havus nur unusolan tagon por daŭre ekzisti, li restarigos sur la Tero justecon kaj malaperigos tiranecon kaj subpremadon" [1]

Al Qá'imRedakti

Al-Qá'im (arabe : القائم = la Relevanta) estas figuro kvazaŭ mesia en la ŝijaisma islamo. Ĝi similas al Al Mahdí sed ankaŭ rilatas al la Kaŝita Imamo. Por la ismaelistoj tiu Kaŝita Imamo estas Ismá'íl filo de la sesa Imamo Ja'far aṣ-Ṣádiq (702-765), sed por la dekduimamistoj li estas la dekdua Imamo Muḥammad al-Mahdí (868 - ?) :

Kiam mortis la 11-a Imamo Ḥasan al-Askarí (846874), lia 5-jara filo Muḥammad malaperis je la 24-a de julio 874 (4-a de Shawwál 260 p.H.) : tiam komenciĝis la "Mallonga Kaŝado" (Ghaybatu'ṣ-Ṣugh), dum kiu la Imamo daŭre gvidis la komunumon per mesaĝistoj titolitaj Abwáb (arabe: ابواب pordoj; s. باب báb).

Estis kvar tiaj homoj (arabe: الارْبع نُوّاب : la kvar reprezentantoj) :

  • Abú-'Umar-'Uthmán ibn Sa'íd de 874 ĝis 917
  • Abú-Ja'far Muḥammad ibn 'Uthmán de 917 ĝis 918
  • Ḥusayn ibn Rúḥ Naw-bakh de 918 ĝis 938
  • Abu'l-Ḥasan 'Alí ibn Muḥammad Símarí de 938 ĝis 939

Kiam mortis la lasta ĉirkaŭ 940 (329 p.H.), komenciĝis la "Longa Kaŝado" (Ghaybatu'l-Kubrá) de la Imamo, kiu ne plu havis fizikajn kontaktojn kun la kredantoj.

Ŝijaistoj asertas, ke la Imamo ne mortis sed vivas kun siaj elektitaj disĉiploj en misteraj urboj Jábulqá kaj Jábulsá. Kiam finiĝos la tempoj ke regos surtere maljusteco kaj malpaco kaj la miskredantoj estos konfuzitaj kaj malesperigitaj, li reaperos kun Jesuo-Kristo por venki la miskredantojn kaj restarigi universalajn pacon kaj justecon dum mil jaroj. Li estos signo anoncanta tiun "Tagon de Dio" (Yawmu'lláh) aŭ "Tagojn de Dio" (Ayyámu'lláh), kiu havas diversajn nomojn en la Korano :

  • La "Tago de Juĝo" (Yawmu’d-Dín)" en Qur'an 1/4.
  • la "Tago de la Releviĝo" (Yawmu'l-Qíyámat) en Qur'án 2/85.
  • La "Horo" (As-Sá'at) en Qur'án 6/31.
  • La "Tago de la Bedaŭro" (Yawmu'l-Hasrat) en Qur'án 19/39.
  • La "Tago de la Promeso" (Yawmu'l-Mí'ád) en Qur'án 28/85
  • La "Tago de la Reviviĝo" (Yawmu'l-Ba'thi) en Qur'án 30/56.
  • La "Tago de la Apartigo" (Yawmu'l-Fasl) en Qur'án 37/21.
  • La "Tago de la Renkonto" (Yawmu't-Taláq) en Qur'án 40/15.
  • La "Tago de la Unuiĝo" (Yawmu'l-Jam' ) en Qur'án 42/7.
  • La "Tago de la Minaco" (Yawmu'l-Wa'íd) en Qur'án 50/20.
  • La "Tago de la Neeviteblaj Okazontaĵoj" (Al-Wáqi'at) en Qur'án 56/1.
  • La "Tago de la Granda Perdo" (Yawmu't-Taghábun) en Qur'án 64/9.
  • La "Neeviteblaĵo" (Al-Háqqa) en Qur'án 69/1.
  • La "Granda Katastrofo" (At-Támmatu'l-Kubrá) en Qur'án 79/34.
  • La "Surdiganta Bruego" (As-Sákhkhat) en Qur'án 80/33.
  • La "Tago de la Renversa Okazontaĵo" ( Al-Gháshíyat) en Qur'án 88/1.
  • La "Tago de Terura Frapego" (Al-Qári'at) en Qur'án 101/1-4

Kelkaj aludoj de la Imamoj kaj religiaj eminentuloj atentigis pri la jaro 1260 p.H., kiel ebla dato por la alveno de tiu Promesito :

"Kiam oni demandis Imamon Ja'far, praido de Mohamedo, pri la jaro, en kiu la Qá’im estos malkaŝita, li respondis jene : << Vere, en la jaro sesdeka estos Lia Afero revelaciita kaj Lia nomo disvastigita. >> En la verkoj de la klera kaj ĉiekonata Muḥyi’d-Dín-i-'Arabí troviĝas multaj aludoj kaj pri la jaro de la alveno kaj pri la nomo de la promesita Malkaŝanto. Inter ili estas la jenaj : << La servantoj kaj la subtenantoj de Lia Kredo estos el la homoj de Persujo >> … << En Lia nomo, la nomo de la Gardanto ( 'Alí) antaŭas tiun de la Profeto (Muḥammad). >> … << La jaro de Lia Revelacio estas egala al duono de tiu numero, kiu estas dividebla per naŭ (2520 > 1260). >> En siaj poemoj pri la jaro de la Malkaŝanto, Mírzá Muḥammad-i-Akhbárí skribas la jenan antaŭdiron : << En la jaro Ghars (de kies literoj la nombra valoro estas 1260 laŭ la Abjad-numeraloj) la Tero iluminiĝos per Lia lumo, kaj en Gharasih (1265) la mondo pleniĝos per ĝia gloro. Se vi ĝisvivos la jaron Gharasí (1270), vi vidos, kiel la nacioj, la regantoj, la popoloj, kaj la Kredo de Dio ĉiuj estos renovigitaj. >> En tradicio atribuita al la Imamo 'Alí, la Komandanto de la Kredantoj, estas ankaŭ enskribite : << En Ghars estos plantita la Arbo de Dia gvidado.>>" [2]

ŜejĥismoRedakti

Shaykh Aḥmad-i-Aḥsá'í (1753-1826) estis barejna teologo ŝijaista, kiu fondis fine de la 18-a jarcento en Persio kaj Irako religian skolon, kies membroj estis nomitaj "ŝejĥistoj" (Shaykhí) kaj atendantaj la baldaŭan reaperon de la Qá'im. Post lia morto Siyyid Káẓim-i-Rash (1793-1843) fariĝis skolestro. Siyyid Káẓim promesis al siaj sekvantoj, ke la Qá'im (aŭ Mahdí) baldaŭ alvenos. Li ne nomumis posteulon sed anstataŭe ordonis al la ŝejĥistoj ĵus antaŭ sia morto, ke ili serĉadu la Promesiton tra Persio. Tial, post la morto de sia gvidanto, Mullá Ḥusayn-i-Bushru'í (1813-1849) preĝis kaj fastis dum 40 tagoj kaj poste vojaĝis al Ŝirazo (Shíráz), kie li finfine renkontiĝis kun la Báb. [3]

Privata Deklaro en ŜirazoRedakti

 
Domo de Bab en Ŝirazo kie li deklaris sian Mision
 
Ĉambro kie Bab deklaris sian Mision

Dum sia esplora vojaĝo Mullá Ḥusayn fine atingis la urbon Ŝirazo kune kun lin akompanantaj parencoj. Li tie renkontiĝis kun Siyyid 'Alí Muḥammad-i-Shírází, kiu invitis lin al sia domo. Mullá Ḥusayn akceptis la inviton kaj komencis interparoli kun li. Mullá Ḥusayn mem rakontis jene kio okazis en la privateco de la ĉambro :

"Tiu nokto, tiu memorinda nokto, estis la antaŭvespero de la kvina tago de Jamádíyu’l-Avval, en la jaro 1260 p.H. (la 22-a de majo 1844). Estis ĉirkaŭ unu horo post sunsubiro, kiam mia junula gastiganto komencis interparoli kun mi : "Kiun, post Siyyid Káẓim," Li demandis min, "vi konsideras kiel lian posteulon kaj vian gvidanton?" - "Ĉe la horo de sia morto," mi respondis, "nia mortinta instruanto insiste admonis, ke ni forlasu niajn hejmojn, disiru ĉiudirekten, ade serĉante la promesitan Amaton. Tial mi vojaĝis al Persujo, leviĝis por plenumi lian ordonon, kaj ankoraŭ estas sercanta." – "Ĉu via instruanto," Li plie demandis, "donis al vi iajn detalajn signojn pri kiel distingeblas la Promesito?" - "Jes," mi respondis, "Li estas de pura deveno, de famega gento, de la idaro de Fáṭimih. Rilate al Lia aĝo, Li estas pli ol dudekjara kaj malpli ol tridekjara. Li estas dotita de ennaskita kompreno, Li estas mezalta, detenas sin de fumado kaj estas libera de iaj korpaj senperfektaĵoj." - Li paŭzis dum iom da tempo, kaj tiam kun vibranta voĉo Li deklaris : "Jen, ĉiuj ĉi tiuj signoj estas videblaj en Mi !" Tiam Li konsideris aparte ĉiun el la suprecititaj signoj kaj konvinkige pruvis, ke ĉiuj rilatas al Li." [4]

Unue, Mullá Ḥusayn dubis, sed Siyyid 'Alí Muḥammad donis pliajn pruvojn kaj komencis nepetite kaj rapide revelacii la unuan ĉapitron de komentario pri la korana surao de Jozefo (Qayyúmu’l-Asmá’). Je du horoj kaj dekunu minutoj post la sunsubiro Mullá Ḥusayn agnoskis, ke lia kunparolanto estas ja tiu Promesito, kiun li serĉis kun tia fervoro. Tiam Siyyid 'Alí-Muhammad Shírází donis al si la titolon Báb (Pordo de Dio) kaj al lia unua disĉiplo la titolon de Bábu’l-Báb (la pordo de tiu Pordo). Li ankaŭ admonis lin, ke li ne rivelu lian Aferon ĝis kiam 18 Literoj de la Vivanto estos sendepende agnoskintaj lin kiel la "Promesiton", la "Primaran Punkton" el kiu devenas ĉiuj literoj :

"Ho vi, kiu estas la unua kredanto je Mi! Vere Mi diras, Mi estas Báb, la Pordo de Dio, kaj vi estas Bábu’l-Báb, la pordo de tiu Pordo. Dekok homoj devos komence, spontane kaj memvole, akcepti Min kaj ekkoni la veron de Mia Revelacio. Neantaŭsciigitaj kaj neinvititaj, ĉiu el ĉi tiuj devos serĉi aparte por trovi Min. Kaj kiam ilia nombro plenumiĝos, unu el ili devos esti elektita por akompani Min dum Mia pilgrimado al Mekko kaj Medino. Tie Mi transdonos la Revelacion de Dio al la Ŝarifo de Mekko. Poste Mi reiros al Kúfih, kie denove, en la moskeo de tiu sankta urbo, Mi malkaŝos Lian Aferon. Estas devige, ke vi ne malsekretigu al viaj kunuloj nek al iu alia persono tion, kion vi vidis kaj aŭdis." [4]

Pilgrimado al MekkoRedakti

En 1844 la Báb pilgrimis al Mekko kaj Medino kun Quddús kaj sia etiopa servisto. Malagrablaj estis la vojaĝo kaj la akcepto de lia mesaĝo… Li tamen oficiale skribis leteron al la Ŝarifo de Mekko kaj dum la lasta tago de sia pilgrimo proklamis sian mision ĉe la Kaabo [5]

Proceso en TabrizoRedakti

La influo de la Báb daŭre kreskis malgraŭ ke li estis enkarcerigita en la azerbajĝanaj kasteloj de Máh-Kú (1847-1848) kaj poste de Chihríq (1848-1850). Li estis juĝita esti apostato en proceso prezidita de la kronprinco Náṣiri'd-Dín Mírzá somere de 1848 en Tabrizo.

La raportoj malsimilas laŭ la fontoj - iuj asertas, ke la Báb rezignis siajn pretendojn, aliaj ke li firme konfirmis ili - sed laŭ la Kroniko de Nabil dum sia proceso en Tabrizo li publike deklaris al la mollahoj juĝantaj lin, ke li ja estas la "Promesito", kiun ili atendas jam de mil jaroj :

"La prezido apartenis al Niẓámu’l-'Ulamá kiu, tuj kiam la proceso komenciĝis, en la nomo de la kunsido komisiis al armea oficiro enkonduki Báb-on en ilian ĉeeston. Popolamaso dume sieĝis la enirejon de la kunvenejo kaj malpacience atendis la tempon, kiam ili povus ekvidi Lian vizaĝon. Ili alamasiĝis tiel grandnombre, ke oni devis perforte fari vojon por Li tra la homamaso, kiu kolektiĝis antaŭ la pordo. Ĉe sia alveno, Báb rimarkis, ke ĉiu sidloko en tiu kunvenejo estas okupita krom unu, kiun oni rezervis por la Valí-'Ahd (la Heredonto de la Trono). Li salutis la kunsidon kaj, sen ajna hezito, ekokupis tiun vakan sidlokon. La majesto de Lia paŝmaniero, la esprimo de subiga memfido, kiu montriĝis sur Lia frunto – super ĉio, la spirito de potenco, kiu brilis el Lia tuta esto, momente ŝajnis elpremigi la animon el la korpoj de tiuj, kiujn Li salutis. Profunda, mistera silento subite kaptis ilin. Neniu el tiu eminenta kunsido kuraĝis flustri eĉ unuopan vorton. Fine la silento, kiu kaptis ilin, estis rompita de la Niẓámu’l-'Ulamá. "Kiu vi pretendas esti", li demandis al Báb, "kaj kio estas la komuniko, kiun vi alportas?" "Mi estas," trifoje ekvokis Báb, "Mi estas, Mi estas la Promesito! Mi estas Tiu, kies nomon vi dum mil jaroj alpreĝis, je kies mencio vi leviĝis, kies alvenon vi sopiris vidi, kaj la horon de kies Revelacio vi preĝis al Dio rapidigi. Vere Mi diras, estas devige, ke la popoloj de la Oriento kaj la Okcidento obeu Mian vorton kaj ĵuru lojalecon al Mi." [6]

Sed la sangaj ribeloj de la babanoj en Mazenderano kaj Nayríz instigis la Amír-Niẓám Taqí-Khán (1807-1852) de la reĝo de Persio Náṣiri'd-Dín Sháh Qájár (1831-1896) al ekzekuto de la Báb dum la somero 1850, esperante tiel definitive estingi la fajron de Babismo.

Diversaj Titoloj de BábRedakti

La unua titolo, kiun alprenis Siyyid 'Alí-Muḥammad-i-Shírází, estis al-Báb,[4] kies signifo en la araba lingvo estas "la Pordo". Sed tiu titolo estigis miskomprenon de la ŝijaistoj pri liaj pretendoj : pro tio ke la kvar mesaĝistoj de la "Kaŝita Imamo" dum la "Mallonga Kaŝado" tiel titoliĝis, kaj ĉar laŭ hadiso [7] la Profeto Mohamedo diris "Mi estas la urbo de scio kaj 'Alí estas ĝia pordo" ili opiniis, ke la Báb estis peranto inter ili kaj la "Kaŝita Imamo". Tial, kiel rezignon pri liaj pretendoj, la ŝijaistaj religiestroj de Ŝirazo favore akceptis la konfeson de Báb dum Lia pridemandado en 1845 :

"La kondamno de Dio estu sur tiu, kiu konsideras min aŭ kiel reprezentanton de la Imamo aŭ kiel ties pordon. La kondamno de Dio estu ankaŭ sur tiu, kiu akuzas min pri tio, ke mi neis la unuecon de Dio, ke mi malkonfesis la profetecon de Mohamedo, la Sigelo de la Profetoj, ke mi malakceptis la verecon de iuj el la antikvaj senditoj, aŭ ke mi rifuzis ekkoni la gardantecon de 'Alí, la Komandanto de la kredantoj, aŭ de iuj el la imamoj, kiuj postvenis lin." [8]

Fakte li asertis esti NE la "pordo" de la Qá'im, sed tiu "Promesito" mem, la "pordo de Dio" (باب الله Báb'u'lláh) [4] !

Sekve li pretendis rangon egalan al tiu de la Profeto Mohamedo, per titoloj kiel "Primara Punkto" (Nuqṭiy-i-Ulà) [9], ĉar el tiu punkto devenas ĉio kreita kaj ĉiuj Literoj de la Libro. Jesuo-Kristo estas por la kristanoj la "enkorpiĝinta Vorto" kaj la Profeto Mohamedo estas por la islamanoj la "marŝanta Korano"… por siaj disĉiploj la Bab estas ankaŭ la manifestiĝo de la dia Vorto, la "Punkto de Bayán" (Nuqṭiy-i-Bayán) de la sankta Libro por nova epoko, kaj li titolis siajn 18 unuajn disĉiplojn "Literoj de la Vivanto". Li konsideris sin kiel "Manifestiĝon de Dio" (en la persa lingvo Mazhar-i-iláhí = manifestiĝo de la diaj kvalitoj en homa templo) kaj liaj disĉiploj ankaŭ nomis lin per la titoloj Ḥazrat-i-A'lá (Plejalta Ĉeesto), Jamál-I-Mubárak (Benita Belo), Ḥaqq Ta'álá (Plejpotenca Vero), Ṣáḥibu'z-Zamán (la Sinjoro de la Erao), Dhikr'u'lláh (Rememoro de Dio) kaj Qurrat'ul 'Ayn (Konsolo de la Okuloj)

NotojRedakti

  1. Musnad Ahmad ibn Hanbal, Vol 1. p 99
  2. Kroniko de Nabil, ĉapitroj 3-a
  3. Kroniko de Nabil, ĉapitroj 1-a kaj 2-a
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Kroniko de Nabil ĉapitro 3-a
  5. Kroniko de Nabil ĉapitro 7-a
  6. Kroniko de Nabil ĉapitro 18-a
  7. al-islam.org
  8. Kroniko de Nabil ĉapitro 8-a
  9. el Epistolo al Muḥammad Sháh en "Sélection des Écrits du Báb" eldonita de M.E.B. (205 Rue du Trône, 1050 Brukselo, Belgio), 1984 D/1547/1984/1 p.11)

Eksteraj ligilojRedakti

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

ReferencojRedakti

1) en la franca lingvo pri la "Promesito" :

  • Le Mahdi et ses Conseillers, une sagesse pour la fin des temps (La Mahdi kaj Lia Konsilantaro, saĝeco por le fino de la tempoj) verkita de Ibn' Arabí, tradukita kun notoj de Tayeb Chouiref kaj eldonita de Mille et une lumières (Parizo, Francio, 2006)
  • Les Illuminations de La Mecque (la Ilumioj de Mekko) verkita de Ibn' Arabí kaj eldonita de Sindbad (Parizo, Francio, 1988)
  • L'eschatologie islamique et l'apparition du Mahdî (la islama eskatologio kaj la apero de la Mahdi) verkita de Mokri Mohammad kaj eldonita de Désiris (1994)
  • Le Dévoilement des choses cachées (La malvualigo de kashitaĵoj) verkita de Sejestani Abu-Ya'qub, tradukita de Henry Corbin kaj eldonita de Verdier (1988)

2) en la angla lingvo pri la "Promesito" :

  • Millenarian and Messianic Tendencies in Islamic Thought (tendencoj mesiaj kaj miljaraj en la islama penso) verkita de Shauhat Ali kaj eldonita de Publishers United (Lahoro, Barato, 1993)
  • Holiest Wars: Islamic Mahdis, Jihad and Osama Bin Laden (Plej sanktaj militoj : islamaj Mahdi-oj, Ĝihado kaj Osama ben Laden) verkita de Timothy Furnish kaj eldonita de (: Westport, Praeger, 2005) ISBN 0-275-98383-8
  • Islamic Messianism: The Idea of the Mahdi in Twelver Shi'ism (Islama Mesiismo : la ideo de la Mahdi en dekduimama ŝijaismo) verkita de Abdulaziz Abdulhussein Sachedina kaj eldonita de (Albany: State University of New York Press, 1981) ISBN 0-87395-458-0
  • The Approach of Armageddon (la alproksiimiĝo de Armagedono) verkita de Shaikh Hisyam Kabbani kaj eldonita de Islamic Supreme Council of America (2002)

3) en la franca lingvo pri Ŝejĥismo :

  • Essai sur le cheikhisme (Eseo pri la Ŝejĥismo) verkita de A-L-M Nicolas kaj eldonita de Paul Geuthner (Parizo, Francio, 1910, 2 Volumoj)
  • L'ecole Shaykhie en Theologie Shi`ite (la ŝejĥisma skolo en la ŝijaisma teologio), verkita de Henry Corbin kaj eldonita de Taban (Teherano, Irano, 1967)
  • En islam iranien (En islam irano, volumo 4-a) verkita de Henry Corbin kaj eldoniota de Galimard (Parizo, Francio, 1972, 4 volumoj)
  • Une absence remplie de présences. Herméneutiques de l'occultation chez les Shaykhiyya (Aspects de l'imamologie duodécimaine VII) (Foresto plena je ĉeestado. Hermeneŭtikoj de la kaŝado ĉe la ŝejĥistoj : aspectoj de la dekduimama imamologio) verkita de Mohammad Ali Amir-Moezzi" en Bulletin of the School of Oriental and African Studies Vol. 64, No. 1. (2001), pp. 1-18.

4) en la angla lingvo pri Ŝejĥismo :

  • The Development of Shaykhi Thought in Shi`i Islam (la disvolviĝo de la ŝejĥisma penso en ŝijaisma islamo) verkita de Vahid Rafati por doktoriĝo (Ph.D. dissertation, University of California, Los Angeles, 1979).
  • Ahsa'i, Shaikh Ahmad b. Zayn al-Din verkita de Denis Maceoin. S.V. en Encyclopaedia Iranica, 3 vols. - (eldonita de Routledge and Kegan Paul, Londono, Britio, 1983)
  • The World as Text: Cosmologies of Shaykh Ahmad al-Ahsa'i (la mondo kiel teksto : Kosmologioj de Shaykh Aḥmad al-Aḥsa'í verkita de Juan Cole en Studia Islamica, No. 80. (1994), pp. 145-163.
  • The Metaphysics and Cosmology of Process According to Shaykh Ahmad al-Ahsa'i verkita de Idris Samawi Hamid por doktoriĝo (Ph.D. dissertation: State University of New York at Buffalo, 1998).