La Kroniko de Nabil estas historia raporto, kiun verkis en la persa lingvo Muḥammad-i-Zarandí kromnomita Nabíl-i-A'ẓam, pri la fruaj jaroj de la Babismo kaj de la Bahaismo. Oni ĝin konas ankaŭ per la titolo "La Herooj de la Nova Tago" (angle : The Dawn-Breakers). Jen kion skribis la verkisto en Akko (Israelo) dum la jaro 1305 p.H. (1887-1888) kiel dankesprimo kaj antaŭparolo por sia libro :

"Estas mia intenco, per la helpo de Dio, dediĉi la enkondukajn paĝojn de ĉi tiu historio al tiaj rakontoj, kiajn mi povis akiri rilate al tiuj duopaj grandaj lumoj, Shaykh Aḥmad-i-Aḥsá’í kaj Siyyid Káẓim-i-Rash, post kio estas mia espero rakonti kronologie la ĉefajn okazintaĵojn, kiuj okazis de post la jaro ’60 (1260 p.H. = 1844), la jaro, kiu vidis la deklaron de la Kredo de Báb, ĝis la nuna tempo, la jaro 1305 p.H. (1887-1888). En certaj okazoj mi iom detalos, en aliaj mi kontentiĝos per mallonga resumo de okazintaĵoj. Mi priskribos la epizodojn, kiujn mi mem vidis, kiel ankaŭ tiujn, kiuj estis raportitaj al mi de fidindaj kaj konataj informantoj, kaj specifos en ĉiu okazo iliajn nomojn kaj rangon. Tiuj al kiuj mi ĉefe ŝuldas, estas la jenaj : Mírzá Aḥmad-i-Qazvíní, la sekretario de Báb; Siyyid Ismá`íl-i-Dhabíh; Shaykh Ḥasan-i-Zunúzí; Shaykh Abú-Turáb-i-Qazvíní; kaj, laste sed ne malpleje, Mírzá Músá, Áqáy-i-Kalím, frato de Bahá'u'lláh. Mi dankas al Dio pro tio, ke Li helpis min verki tiujn ĉi antaŭajn paĝojn, kaj pro tio, ke Li benis kaj honorigis ilin per la aprobo de Bahá’u’lláh, kiu afable bonvolis pripensi ilin, kaj kiu konigis, pere de sia sekretario Mírzá Áqá Ján, kiu legis ilin al Li, siajn plaĉon kaj akcepton. Mi preĝas, ke la Plejpotenculo subtenu kaj gvidu min, por ke mi ne peku kaj ŝanceliĝu en la tasko, kiun mi entreprenis plenumi. [1]

Nabil komencis la verkadon en 1888 kaj finverkis ĝin post unu jaro kaj duono. Parton de la manuskripto kontrolis kaj korektis Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá, sed bedaŭrinde perdiĝis tiu korektita versio komence de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Parte ĝin tradukis al la angla Shoghi Effendi en 1932 el la originala persa manuskripto nekorektita, kaj poste esperantigis Roan Orloff-Stone. La plena teksto originala neniam eldoniĝis sed ĝian manuskripton oni konservas en la Bahaa Mondcentro sur la Monto Karmel en Ĥajfo (Israelo)

  • Ĉapitroj 1-a kaj 2-a : La Tagoj antaŭ la Revelacio
  • Ĉapitro 3-a : La Deklaro de Báb pri sia Misio
  • Ĉapitro 4-a : La Vojaĝo de Mullá Ḥusayn al Teherano
  • Ĉapitro 5-a : La Vojaĝo de Bahá'u'lláh al Mazenderano
  • Ĉapitro 6-a : La Vojaĝo de Mullá Ḥusayn al Ĥorasano
  • Ĉapitro 7-a : La Pilgrimado de Báb al Mekko kaj Medino
  • Ĉapitro 8-a : La Restado de Báb en Ŝirazo post la Pilgrimado
  • Ĉapitro 9-a : La Restado de Báb en Ŝirazo post la Pilgrimado (daŭrigita)
  • Ĉapitro 10-a : La Pasloĝo de Báb en Esfahano
  • Ĉapitro 11-a : La Restado de Báb en Kaŝano
  • Ĉapitro 12-a : La Vojaĝo de Bab el Kaŝano al Tabrizo
  • Ĉapitro 13-a : La Enkarcerigo de Báb en la Kastelo de Máh-Kú
  • Ĉapitro 14-a : La Tumulto de Zanĝan
  • Ĉapitro 15-a : La Vojaĝo de Ṭáhirih el Karbila al Ĥorasano
  • Ĉapitro 16-a : La Konferenco de Badasht
  • Ĉapitro 17-a : La Enkarcerigo de Báb en la Kastelo de Chihríq
  • Ĉapitro 18-a : Eldemandado de Báb ĉe Tabrizo
  • Ĉapitro 19-a : La Tumulto de Mazenderano
  • Ĉapitro 20-a : La Tumulto de Mazenderano (daŭrigita)
  • Ĉapitro 21-a : La Sep Martiroj de Tehrano
  • Ĉapitro 22-a : La Tumulto de Nayríz
  • Ĉapitro 23-a : Martiriĝo de Báb
  • Ĉapitro 24-a : La Tumulto de Zanĝano
  • Ĉapitro 25-a : La Vojaĝo de Bahá'u'lláh al Karbila
  • Ĉapitro 26-a : Atenco sur la Vivon de la Ŝaho, kaj ĝiaj Rezultoj
  • Epilogo
  • Genealogioj

Notoj redakti

  1. antaŭparolo de la Kroniko de Nabil]

Eksteral ligiloj redakti

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».