l Jináb-i-Ṭáhirih (arabe طاهره "La Pura") aŭ Qurratu'l-'Ayn (arabe قرة العين "Konsolo de la Okuloj") aŭ Zarrín-Táj estis titoloj de Fáṭimih Baraghání (n. en 1817-18, m. en 1852), kiu estis influa poetino kaj teologino de Babismo (el kiu kreskis poste la Bahaa Kredo) en Persio, (Irano).[1][2]

Tahirih
Persona informo
Naskiĝo 18141817
en Kazvin, Irano
Morto 16-27 de aŭgusto 1852
en ĝardeno Ilĥani, Teherano, Irano
Lingvoj persaturkaaraba
Ŝtataneco Kaĝara Persio
Familio
Patro Mulla Muhammad Salih Baraghani
Patrino Amina Qazvini
Frat(in)oj Mardiyyih • Rubabih • Khadijeh Sultan
Infanoj Isma‘il • Ibrahim • Zaynih • Ishaq
Okupo
Okupo poeto • teologo • aktivisto pri virinaj rajtoj • verkistoinstruisto
vdr

Kiel juna knabino ŝi estis private edukita de ŝia patro kaj montris sin kompetenta verkisto. Dum adoleskaĝo ŝi edziniĝis al la filo de sia onklo, kun kiu ŝi havis malfacilan rilaton. En la fruaj 1840-aj jaroj ŝi intense studis la instruojn de Ŝejĥo Ahmad kaj komencis sekretan korespondadon kun lia posteulo Sajid Kazim Raŝti. Tahirih vojaĝis al la ŝijaisma sankta urbo Karbalo por renkonti Kazim Raŝti, sed li mortis kelkajn tagojn antaŭ ol ŝia alveno[3][4][5]. En 1844, ĉirkaŭ 27 jaroj, ŝi konatiĝis kun la instruoj de Báb kaj akceptis liajn religiajn asertojn. Ŝi frue gajnis renomon kaj infamion pro sia fervora fido kaj "sentima devoteco"[6]. Poste ekzilita el Irano, Tahirih instruis sian kredon preskaŭ ĉiumomente. La persa klerikaro malamis ŝin kaj strebis malliberigi ŝin por meti finon al ŝia misia laboro. Ŝi batalis kun sia familio laŭlonge de sia vivo, kiu volis ke ŝi revenu al la tradicia kredo de la familio.

Tahirih estas probable pli memorata pro sia ekspono en kunveno dum la Konferenco de Badaŝto. La inaŭguro kaŭzis abundan diskutadon kaj Báb nomis ŝin La Pura por montri sian subtenon al ŝi. Ŝi baldaŭ estis arestita kaj metita en domareston en Teherano. Kelkajn jarojn poste, meze de 1852 ŝi estis kaŝe ekzekutita pro sia kredo je Babismo. Ekde ŝia morto, baba kaj bahaa literaturoj veneradas ŝin je la nivelo de martiro, priskribita kiel "la unua virino kiu estis martiro". Kiel elstara babano (ŝi estis la deksepa disĉiplo aŭ "Litero de la Vivanto" de Báb) ŝi estas alte estimata de bahaanoj kaj bajananoj kaj ofte menciata en bahaa literaturo kiel ekzemplo de kuraĝo en la lukto por la virinaj rajtoj. Ŝia naskiĝdato estas necerta ĉar la registrolibro estis detruita okaze de ŝia ekzekuto[7][8].

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Fruaj jaroj redakti

 
Domo de Tahirih en Kazvin.

Tahirih naskiĝis kiel Fátimih Baraghání en Kazvin, Irano (proksime al Teherano[1] ), la plej aĝa el kvar filinoj de Mulla Muhammad Salih Baraghani, usulo muĝtahid kiu estis memorata pro legado de la Korano, lia glorado de la tragedioj de Karbalo, pro lia fervoro por plenumado de punoj kaj lia aktiva kontraŭstaro al la vintrinkado[9]. Ŝia patrino devenis el persa nobela familio, kies frato estis la imamo de la Ŝaha Moskeo de Kazvin. Ŝia patrino, kiel Tahirih, kaj ĉiuj ŝiaj fratinoj studis en Salehijo, la salehija madraso kie ŝia patro estis establita en 1817, kiu inkludis virinan sekcion. La onklo de Tahirih, Mulla Muhammad-Taqi Baraghani, estis ankaŭ muhtahido kies povo kaj influo regis la kortegon de Fath-Ali Ŝaho Kaĝaro.[2]. La manko de nuntempaj provoj malebligas determini ŝian ĝustan naskiĝdaton[10]. La historiisto Nabil-i-A'zam citis ke ŝi naskiĝis en 1817, dum aliaj asertas pri pli frua dato, en 1814[11]. Ŝia nepo sugestas tre postan daton, je 1819[10], dum iuj modernaj historiistoj asertas ke ŝi naskiĝis ĉirkaŭ 1815[12]. Shoghi Effendi kaj William Sears sugestas la jaron 1817[4][13], kaj aliaj verkistoj konsentas pri tio[14][15][16]. Tio ĉi estas subtenata de asertoj de kronikisto de la 19-a jarcento, kiu skribis ke Tahirih estis "tridek ses jaraĝa" kiam ŝi estis mortigita laŭ la luna kalendaro. Post intervjui Tahirih la familio kaj la familioj de samtempuloj same kiel legado de dokumentoj pri ŝia vivo, Martha Root kredis ke la plej preciza naskiĝdato estis inter 1817 kaj 1819. Tiuj konkludoj aperis en pluraj libroj kaj artikoloj, sed la evidenteco ne donas definitivajn indicojn.

La fratoj Baraghani migris el obskura vilaĝo proksime de Kazvin al la urbo kie ili faris siajn fortunojn en klerikaj lernejoj. Ili baldaŭ atingis altrangajn poziciojn en la klerikaro kaj en la kortego de la ŝaho de Persio kaj eĉ en la religiaj sektoroj de Kazvin. La fratoj estis ankaŭ implikitaj en la komercado amasigante grandan riĉecon kaj reĝan favoron. Ŝia patro estis elstara kaj respektata kleriko, kiel same estis lia plej aĝa onklo kiu edziĝis al filino de la monarko. La du pli junaj onkloj de Tahirih ne estis tiel altrangaj kiel la pli maljunaj sed ankoraŭ ili havis konvenan potencon en la kortego. Ŝia onklino estis renoma poetino kaj kaligrafiistino en reĝaj rondoj kaj verkis registarajn dekretojn per ŝia "bela mano". Je la tempo de ŝia naskiĝo, la Baraghani-oj estis unu el la plej respektataj kaj potencaj familioj en Persio.

Eduko redakti

 
Tahirih pilgrimis kaj predikis en la sankta urbo Karbalo, nun en Irako.

Tahirih estis bone edukita kompare precipe kun aliaj knabinoj el ŝia epoko[3]. Klera virino estis malofta fenomeno kaj surprize ŝia patro decidis ne sekvi la protokolon kaj zorgeme tutoris sian filinon. Kvankam daŭre vivante en strikta religiema hejmo, Tahirih estis edukita pri teologio, jurisprudenco, persa literaturo, kaj poezio[17]. Ŝi ricevis la permeson entrepreni islamajn studojn, kaj estis konata pro la kapablo parkeri la Koranon same kiel bona komprenanto de religia juro[1][2]. Ŝia patro eĉ bedaŭris la fakton ke ŝi ne estis virseksa ido. Tahirih laŭdire superis la masklajn studentojn de sia patro kiuj plue konvinkis lin pri ŝia literatura inteligento. Ŝia patro eĉ permesis al ŝi aŭskulti liajn lecionojn, kiujn li donis al masklaj lernantoj, kun la kondiĉo ke ŝi kaŝiĝu malantaŭ kurteno kaj ne sciigu iun ajn pri la ĉeesto. Ŝia patro ame konis ŝin kiel "Zarrín Táj" ("Krono el Oro").

Sub la eduko de ŝia patro kaj onklo, la juna Tahirih povis akiri pli bonan komprenon de teologiaj kaj instruaj aferoj kompare kun ŝiaj samtempuloj. Tiuepoke knabinoj devis resti obeemaj kaj neparolemaj kaj multaj kontraŭis permesi ke siaj filinoj okupiĝu pri ajnspeca eduko. Ŝia patro Muhammad-Salih Baraghani estis verkisto kaj liaj skribaĵoj laŭdas la martirecon de la Imamo Husajn kaj diskutas pri persa literaturo. Li skribis ke ŝi dediĉis multe da tempo por studado ol por kortegaj aferoj, male al sia pli aĝa frato. Amanat citas ke Tahirih ankaŭ estis konata pro ŝia esotera interpreto de la koranaj versikloj. La eduko de Tahirih en Kazvin pruviĝis en pli postaj jaroj, inspirante multajn novajn tendencojn inter virinoj en ŝia socia cirklo kaj eble estis nepraĵo kiu kondukis ŝin en la pli radikalan movadon kie ŝi konatiĝis kun la instruoj de ŝejĥismo kaj Báb.

Tahirih ekzercis potencan ĉarmon kaj karismon sur tiujn, kiuj renkontis ŝin, kaj ŝi estis ĝenerale laŭdita pro sia beleco[18]. Samtempuloj kaj modernaj historiistoj komentas la maloftan fizikan belecon de Tahirih. Kortegano priskribis ŝin kiel "lunvizaĝa"[19], kun "hararo kiel mosko" dum unu el la lernantoj de ŝia patro scivolis kiel virino tiel bela povas esti tiel inteligenta[3][10]. La historiisto Nabil-i-A'zam raportas la "plej altajn esprimojn de [ŝia] beleco",[20], George Curzon skribis "beleco kaj la ina sekso ankaŭ pruntedonis ilian konsekron al la nova kredaro kaj la heroismo… la bela sed fatala poetino de Kazvin". Brita profesoro Edward Granville Browne kiu parolis al granda nombro de ŝiaj samtempuloj skribis ke ŝi estis fama pro sia "mirinda beleco". La aŭstra kuracisto de la ŝaho ankaŭ citis ŝian belecon. 'Abdu'l-Bahá kaj Bahiyyih Khanum notis ŝian belecon en pluraj babiladoj kaj skribaĵoj. La eduko de Tahirih kun ŝia patro igis ŝin tre kredema kaj tio firmiĝis dum la resto de ŝia vivo. Tio ankaŭ igis ŝin malsata pri scio kaj okupigis ŝin en legado kaj skribado de religiaj kaj alispecaj verkoj. Ŝia formala eduko finiĝis kiam ŝi estis proksimume dek tri aŭ dek kvar jaraĝa, kiam ŝi estis alvokita de la patro por gefianĉiĝo aranĝita de la onklo kaj la patro.

Geedziĝo kaj postaj sekvoj redakti

 
Sajid Kazim Raŝti

Kvankam Tahirih montriĝis kapabla verkisto kaj poetino,[12] ŝi estis devigita observi la familian premon kaj en la aĝo de dek kvar jaroj ŝi estis edziĝinta al sia kuzo Muhammad Baraghani la filo de ŝia onklo[3]. La geedziĝo donis tri infanojn: du filoj: Ibrahim kaj Ismail kaj unu filino[3]. La geedzoj tamen, estis malfeliĉaj ekde la komenco kaj Muhammad Baraghani ŝajnis kontraŭa permesi al ŝi okupiĝi pri literaturaj aferoj[1][3]. En Kazvin Tahirih laŭdire gajnis renomon pro sia beleco kaj respekto kaj pro sia scio, aliflanke ĉi-lasta estis kvalito rigardata kiel nedezirinda en filino kaj edzino. Ŝia edzo poste iĝis la gvidanto de la vendredaj preĝoj[2]. Ŝiaj du filoj fuĝis de la patro post la morto de la patrino al Naĝaf kaj Teherano dum la filino mortis baldaŭ, post la morto de la patrino. Estis en la hejmo de ŝia kuzo, kie Tahirih unue konatiĝis kaj ekkorespondis kun gvidantoj de la ŝejĥisma movado,[10] inkluzive de Sajid Kazim, kiu prosperis en la ŝijaismaj sanktaj urboj en Irako.

Tahirih estis enkondukita en la radikalan novan ŝejĥisman instruon en la biblioteko de sia kuzo, Javad Valiyani. Komence Valiyani konstraŭis ke ŝi legu tian literaturon, ankaŭ pro la fakto ke ŝiaj patro kaj onklo estis grandaj malamikoj de la movado[2]. Tahirih tamen estis tre altirita de la instruo, kaj estis en regula korespondado kun Sajid Kazim, al kiu ŝi regule skribis demandante teologiajn aferojn. Sajid Kazim estis kontenta pro ŝia sindonemo kaj pro tio ke li havis plian subtenanton ene de la potenca familio Baraghani. Li skribis al ŝi kiel "Konsolo de la Okuloj" ("Qurat-ul-Ayn") kaj "la animo de mia koro"[2][21]. Komence Tahirih retenis sian novan religian kredon en kaŝiteco, por ke la familianoj ne sciu. Tamen kun sia ĵus trovita kredo, estis malfacile por ŝi observi la rigidan religian doktrinon de la familio kaj komencis malkaŝe batali kontraŭ ili. La religia streĉiteco kondukis al Tahirih peti permeson al siaj patro, onklo kaj edzo por pilgrimi al la sanktaj lokoj de Karbalo. Kiam pli malpli ŝi aĝis 26 jarojn, en 1843, Tahirih disiĝis de sia edzo kaj akompanata de sia fratino, restis en Karbalo. Ŝia vera celo por la pilgrimado estis la renkonto kun sia instruisto Sajid Kazim.[1] Tamen, li mortis antaŭ ol ŝi alvenis. Kun la aprobo de lia vidvino, ŝi ekloĝis en la domo de Sajid Kazim kaj daŭre instruis al liaj anoj malantaŭ kurteno.[1]

En Karbalo, Tahirih instruis al la lernantoj de Sajid Kazim. Lia vidvino permesis al ŝi akiri aliron al plejmulto el la neeldonitaj verkoj de Sajid Kazim, kaj Tahirih amikiĝis kun aliaj virinoj de tiu domaro[10]. Ŝi estis tamen devigita sekvi protokolon kaj instruis al la lernantoj malantaŭ kurteno, ĉar tiam montri la vizaĝon de virino publike estis malkonvenaĵo. Same estis eĉ konsiderata kiel neadekvata afero ke virino instruu anstataŭ viro kaj tio kaŭzis multajn konfliktojn en Karbalo. Malgraŭ tio, ŝi gajnis famon kaj multajn sekvantojn inkluzive de multaj virinoj kiel ekzemple Kurshid Bagum (la estonta edzino de la Reĝo de la Martiroj kaj la fratino de Mulla Husayn. Alia fama ano estis la patrino de Kazim-i-Samandar. Ŝia instruado estis malbone akceptita de la maskla pastraro kaj de aliaj masklaj ŝejĥismanoj kiuj devigis ŝin retiriĝi al Kazimayn por mallonga periodo[10].

Konvertiĝo redakti

En 1844, ŝi, per korespondado, trovis kaj akceptis 'Ali ibn Abi Talib Muhammad de Ŝirazo (konata kiel la Báb) kiel la Mahdion.[22] Ŝi iĝis la deksepa disĉiplo aŭ "Litero de la Vivanto" de la Báb, kaj rapide iĝis konata kiel unu el liaj plej famaj sekvantoj[2]. Tahirih petis al la edzo de sia fratino sendi al la Báb mesaĝon: "La brilego de via vizaĝo ekbrilis, kaj la radioj de via surfaco iris supren, tiam diru 'Ĉu ne estas mi via Sinjoro?' kaj 'Vi estas!' ni ĉiuj respondos"[10]. Kiel la nura virino en tiu komenca grupo de disĉiploj, ŝi ofte estas komparita kun Maria Magdalena kiu estas same ofte konsiderita kiel kristana precedenco de Tahirih[23]. Male al la aliaj Literoj de la Vivanto, Tahirih neniam renkontis la Báb. Dum ŝi loĝis en la hejmo de Sajid Kazim, ŝi komencis anonci la novan religion de la Báb, Babismo, kaj altiris multajn ŝejĥismanojn al Karbalo. La angla orientalisto Edward Granville Browne priskribis Tahirih-on kiel "la apero de tia virino kia Qurratu'l 'Ayn estas en ĉiu lando kaj en ĉiu aĝo malofta fenomeno, sed en lando tia kia Irano, tio estas ne mirindaĵo sed preskaŭ miraklo. Pro ŝia virto kaj mirinda beleco, ŝiaj unikaj intelektaj trajtoj, ŝia fervora elokventeco, ŝia sentima pieco kaj ŝia glora martiriĝo, ŝi elstaras kiel nekomparebla kaj senmorta inter ŝiaj samlandaninoj. Eĉ se la religio de Báb ne havus alian pretendon je grandeco, sufiĉus se ĝi kreus tian heroinon kia Qurratu'l 'Ayn".[2]

Kiel babano (1844-1848) redakti

Dum ŝi restis en Karbalo, Irako, Tahirih daŭre instruis sian novan kredon. Post kelkaj plendoj de la ŝijaistaj klerikoj, la registaro movis ŝin al Bagdado, kie ŝi loĝis en la hejmo de la muftio de Bagdado, Ŝejĥo Mahmud Alusi, kiu estis impresita de ŝia sindonemo kaj intelekto[1][2]. Tahirih estis ŝtonbatita elirinte el Bagdado. Tie ŝi komencis fari publikajn deklarojn instruante la novan kredon, kaj defiante kaj debatante temojn kun la islama klerikaro. La konduto de Tahirih estis konsiderata kiel tiu el maldecaj virinoj precipe pro ŝia familia fono, pro tio ŝi estis malbone ricevita fare de la klerikaro. Malgraŭ tio, multaj virinoj admiris ŝin kaj ŝi gajnis grandan nombron de virinoj kiuj sekvis ŝin. En iu momento la aŭtoritatuloj en Bagdado argumentis kun la reganto, ke Tahirih estis persino kaj do ŝia kazo devus esti argumentita en Irano, kaj en 1847, laŭ instrukcioj de la otomanaj aŭtoritatoj, ŝi, kune kun aliaj babanoj, estis deportita al la persa limo[2].

La usona bahaanino Martha Root skribis pri Tahirih: "Imagu unu el la plej belaj junulinoj en Irano, genio, poeto, la plej klera erudiciulo de la Korano kaj la tradicioj; pensu pri ŝi kiel la filino de jurista familio, filino de la plej alta pastro de ŝia provinco kaj tre riĉa, ĝuante altan rangon, vivante en arta palaco, kaj distingiĝis inter ŝiaj amikoj pro sia senlima, senmezura kuraĝo. Imagu kion devas signifi por juna virino kiel tiu, ankoraŭ en siaj dudekaj jaroj, iĝi la unua ina disĉiplo [de la Báb]".[24]

Poezio redakti

Post sia konvertiĝo al la baba kredo, la poemoj de Tahirih floris[2]. En la plimulto el ili ŝi parolas pri la sopiro renkonti Báb-on. Ŝia poezio ilustras impresan konon de persa kaj araba literaturoj kiun Tahirih posedis kaj kio estis malofte trovebla en virino de tiuepoka Irano[2]. Unu el la plej famaj poemoj atribuitaj al ŝi nomiĝis Punkto el Punkto. Kvankam estas larĝe konsiderata poemo kaj ĉefverko ŝia, ĝi estis postulita de Mohit Tabátabá'i esti pli malnova kaj de alia persono, kvankam farante ĉi aserton li proponis neniun pruvon kaj neniun argumenton al la kontraŭa[25]. Kiam Tahirih estis mortigita, malfavoraj familianoj detruis ŝiajn ceterajn poemojn, dum aliaj estis dise en Irano. Oni sugestis ke Tahirih havis malmultan intereson presi la poemojn. `Abdu'l-Bahá memoras ke kiam li estis kvinjaraĝa Tahirih kantis tiujn poemojn al li per sia bela voĉo. Edward Granville Browne akiris ŝiajn poemojn pere de la kontakto kun bahaanoj, babanoj kaj azalanoj kaj eldonis ilin en sia libro Unu jaro inter la persoj[26][27].

Lastatempe kelkaj fakuloj asertis eltrovi novajn poemojn atribuitajn al Tahirih, sed ĉi tio ankaŭ estis diskutita. En 2008 kaj 2011 anglalingvaj tradukoj de pli fruaj nekonataj poemoj estis eldonitaj, inkluzive de longa poemo nomata La deziro de Adamo pri la deziro de Adamo kaj de ĉiuj aliaj pasintaj profetoj vidi la maturaĝon de la homaro. Iuj islamaj fakuloj provis senkredigi ŝiajn verkojn ĉar ili konsideras ŝin suspekteme inteligenta virino[28].

Reveno al Irano redakti

Dum ŝia vojaĝo reen al Kazvin, Irano, ŝi malkaŝe instruis la Baban kredon, inkluzive de haltoj en Kirand kaj Kermanŝaho, kie ŝi debatis kun la gvida ĉefkleriko de la urbo[2], Aqa `Abdu'llah-i-Bihbihani[29]. Aqa `Abdu'llah-i-Bihbihani, en ĉi tiu punkto, skribis al la patro de Tahirih petante ke ŝiaj parencoj forpelu ŝin el Kermanŝaho. Ŝi poste vojaĝis al la malgranda vilaĝo Sahneh kaj poste al Hamedan, kie ŝi renkontis siajn fratojn, kiuj estis senditaj por peti ŝian revenon al Kazvin. Ŝi konsentis reveni kun siaj fratoj post fari publikan deklaron en Hamedan pri la Báb. Ŝiaj patro kaj onklo estis aparte timigitaj pro ŝia konduto ĉar ĝi povus alporti malhonoron al la prestiĝa familio Baraghani. Reveninte al Kazvin en julio 1847 ŝi rifuzis vivi kun sia edzo kiun ŝi konsideris nekredanto, kaj anstataŭe ŝi restis kun sia frato[2].

Alveno en Kazvin kaj eskapo al Teherano redakti

 
Fortikaĵo de Máh-Kú kie la Báb estis enprizonigita

Post alveni al la familia hejmo, ŝiaj onklo kaj patro penis malkonvertigi ŝin, sed Tahirih argumentis kaj prezentis religiajn "pruvojn" por la valideco de la Báb-aj asertoj[10]. Kelkajn semajnojn poste ŝia edzo rapide eksedziĝis, kaj ŝia onklo Muhammad Taqi Baraghani komencis publike denunci sian nevinon[10]. Ĉi tio estis tre polemika en Kazvin kaj plu malfortigis la Baraghani-familion.[2] Onidiroj cirkulis en la kortego de Tahirih pri senmoraleco, kvankam ĉi tiuj estis plej verŝajne onidiroj elpensitaj por subfosi ŝian pozicion kaj ruinigi ŝian reputacion. Iu kaĝara kronikisto skribis ke li estis mirigita de ŝia beleco priskribanta ŝian "korpon kiel pavo de Paradizo", kaj ke ŝi havis naŭ edzojn (poste ŝanĝita al naŭdek). Li ankaŭ verkis ke ŝi havis devojiĝintan konduton kun "vagantaj babanoj".[3]

Tia estis la fifamo kiu damaĝis la reputacion de la Baraghani-familio. Tahirih skribis leteron al sia patro dirante ke temas nur pri mensogoj. Al ŝia patro ŝi aludas al "kalumniema mensogado". Ŝia patro estis konvinkita pri la ĉasteco. de la filino. Li restis senĉese dediĉita al la memoro de ŝi[3]. Post la kalumnio kaj misuzo de la klerikaro en Kazvin, li retiriĝis al Karbalo , kie li mortis en 1866. Ŝia patro eble restis nekonvinkita pri la onidiroj, sed ŝia onklo Mulla Muhammad Taqi Baraghani estis malamika al Báb, kiun li kulpigis je falo en malbonan reputacion.[10]

Dum ŝi estis en Kazvin, ŝia onklo, Mulla Muhammad Taqi Baraghani, estis murdita, kaj la kulpo pro ĉi tio metis sur ŝin ŝian edzon[1], kvankam ŝi neis ajnan implikaĵon.[2] Baraghani estis aldone nekuracebla malamiko de Ŝejĥo Ahmad al-Ahsai. Dum Tahirih estis en Kazvin, Baraghani entreprenis serion de predikoj en kiu li atakis la Báb-on kaj liajn sekvantojn.[30] Neniam estis evidenteco pri la identeco de la murdinto, nenia pruvo pri impliko de Tahirih aŭ manko de ĝi. Kun ŝia aresto la fortega influo de la patro konvinkis la aŭtoritatulojn ke anstataŭ mortigi Tahirih-on, ŝi estu enprizonigita en sia hejmo. La patro retenis ŝin per domo-aresto en sia kelo, destinante siajn servistinojn por agi kiel spionoj[31]. Kvankam interpretita kiel kruela ago en intervjuoj kun familianoj de Tahirih, unu el ili asertis ke ĉi tio estis farita el vera timo pro ŝia sekureco. Lia patro estis konvinkita de la senkulpeco, sed ŝia edzo estis perforte kontraŭ ŝi. Li argumentis, ke Tahirih devas esti juĝata pro la murdo de sia onklo[32]. Ŝia patro absolute rifuzis citante ke Tahirih neniam forlasos sian hejmon. Tamen, aŭtoritatuloj arestis energie Tahirih-on kaj unu el ŝiaj servistinoj, kun la espero, ke ŝi atestu kontraŭ ŝi[33].

En sia juĝo Tahirih estis pridubita horon post horo pri la murdo de ŝia onklo, en kiu ŝi neis ajnan implikaĵon[34]. Por ekzerci premon sur ŝin, Tahirih estis minacita esti markita kiel estis ŝia servistino. Tamen, ĝi falis post la konfeso de la murdinto mem. Tahirih revenis hejmen, ankoraŭ mallibera, kaj estis tenata sub fermita gvidado. Tiu akuzo endanĝerigis ŝian vivon, kaj tra la helpo de Bahá'u'lláh, ŝi eskapis al Teherano. Tahirih restis en la hejmo de Bahá'u'lláh en la privata saloneto de lia edzino Asiyih Khanum[1][2]. Asiyih persone postrigardis Tahirih-on dum ŝi kaŝis sin en sia domo. Estis tie, kie ŝi unue renkontis `Abdu'l-Bahá-on kaj kreskis tre ligita la knabo de ĉirkaŭ tri aŭ kvar jaroj. Tahirih demandis al Bahá'u'lláh, ĉu ŝi povus iri al Mah-Kú kiel pilgrimanto por vidi la Báb-on, kiu estis tiam ankoraŭ malliberulo, sed Bahá'u'lláh klarigis la neeblon de la migrado.[3]

Konferenco de Badaŝto redakti

 
Konferenco de Badasht

En junio-julio 1848, grupo de babaj gvidantoj renkontiĝis en la vilaĝeto Badaŝto en konferenco, parte organizita kaj financita de Bahá'u'lláh, kiuj starigis la publikan ekziston de la Baba Movado. En unu rakonto la celo de la konferenco estis ekigi kompletan rompon en la Baba komunumo kun la islama pasinteco. La sama rakonto ankaŭ diras ke sekundara celo estis trovi manieron por liberigi la Báb-on el la malliberejo de Chihriq[35], kaj estis Tahirih kiu puŝis la nocion, ke estu armita ribelo por savi la Báb-on kaj krei la ripozon[36] . Alia fonto diras ke ne estis dubo, ke elstaraj babaj gvidantoj volis plani armitan ribelon[37].

Babanoj estis dividitaj iom inter tiuj kiuj vidis la movadon kiel rompo kun islamo, centrita ĉirkaŭ Tahirih, kaj tiuj kun pli singardema alproksimiĝo, centrita ĉirkaŭ Quddus. Kiel ago de simbolismo, ŝi deprenis sian tradician vualon antaŭ kunveno de la homoj en unu okazo kaj iu svingis glavon sur alian. La inaŭguro kaŭzis ŝokon kaj konsternon inter la homoj ĉeestantaj. Antaŭ tio, multaj konsideris Tahirih-on kiel la paradigmon de pureco kaj la spiritan revenon de Fatima Zahra , la filino de la profeto Mahometo. Multaj kriegis pro hororo pri la fenomeno, kaj unu homo estis tiel panike ŝokita ke li tranĉis sian gorĝon kaj, kun sango verŝante el lia kolo, forkuris el la sceno. Tahirih tiam leviĝis kaj komencis paroladon pri la ripozon de Islamo. Ŝi citis el la Korano, "Vere, inter ĝardenoj kaj riveroj, la pia restado en la sidejo de vero, en la ĉeesto de la potenca Reĝo", tiel proklamante mem la Vorton kiun la Kajmo devus eldiri en la tago de juĝado. La inaŭguro kaŭzis grandan polemikon, ke eĉ kelkaj el la babanoj forlasis sian novan kredon.

La konferenco de Badaŝto estas konsiderita de babanoj kaj bahaanoj kiel signifa momento kiu pruvis ke islama ŝario estis abrogita kaj anstataŭigita per Baba leĝaro. La inaŭguro tamen kondukis al akuzoj pri senmoraleco de islamaj klerikoj de la epoko, kaj poste de kristana misiisto[38] La Báb respondis al la akuzoj de senmoraleco apogante sian pozicion kaj subtenis la nomon kiun Bahá'u'lláh donis al ŝi en la konferenco: la Pura (Tahirih)[39]. Kiuj havis personan kontakton kun ŝi laŭdis ŝian karakteron kaj konduton kaj modernaj inaj erudiciuloj reviziis tian akuzon kiel parto de obstaklo kiun alfrontas virinoj en tiu mondareo[40].

Malliberigo kaj morto (1848-1852) redakti

 
Malliberejo de Tahirih en Teherano

Post la konferenco en Badaŝto Tahirih kaj Quddus vojaĝis al la provinco Mazandarano kune, kie ili poste disĝis pro persekuto. Ekzistas kelkaj kontraŭdiraj raportoj pri la kialo de tiu persekuto. Laŭ Lisan al-Mulk ĝi ŝuldiĝis al ilia restado en la samaj gastejoj, kaj uzado de la sama publika banejo.[41] En malsama rakonto la babanoj estas persekutitaj fare de kontraŭ-babaj loĝantoj de vilaĝoj tra kiuj ili pasis. Finfine, kiam ili alvenis en Barfuruŝo (en Mazendarano), ili ricevis iun tranoktejon ĉe la babanoj.

Proksimaj vilaĝanoj atakis la babanojn kaj dum tiu tempo Tahirih estis kaptita, kaj metita sub hejmareston en Teherano en la domo de Mahmud Ĥan[1]. Dum en la domo de Mahmud Ĥan ŝi gajnis respekton de virinoj ĉirkaŭ Teherano kiuj venadis por vidi ŝin kaj eĉ Mahmud Ĥan mem. Tahirih ŝajnis esti akirinta la respekton de Mahmud Ĥan kaj liaj familianoj.

Prezento en la kortego redakti

 
Naser al-Din Ŝaho, reĝo de Persio.

Post ŝia kapto kaj aresto, Tahirih estis eskortita al Teherano. Estis en Teherano kie Tahirih estis prezentita en la kortego de la juna monarko Naser al-Din Ŝaho. Oni raportis ke li diris vidinte ŝin "Mi ŝatas ŝian aspekton, liberigu ŝin, lasu ŝin esti tiel"[10]. Ŝi tiam estis portita al la hejmo de la ĉefo Mahmud Ĥan. La ŝaho tiam skribis al ŝi leteron en kiu li klarigis ke ŝi devus nei la instruon de la Báb, kaj tiel ŝi estus ricevonta ekzaltitan pozicion en sia haremo[3] . Tahirih malaprobis liajn celojn per poemo kiun ŝi verkis[3]. La ŝaho estis laŭdire kontentigita per ŝia inteligenteco. Malgraŭ la peto de la reĝo ke ŝi estu liberigita, ŝi daŭre troviĝis sub hejmaresto[10] . La tagon antaŭ ŝia martireco ŝi denove estis prezentita al la reĝo, kiu prijuĝis denove koncerne ŝian kredon. Dum kvar jaroj Tahirih restis kaptita.

Lasta sentenco redakti

Kvankam kaptito, Tahirih daŭre havis relativan liberecon en la senco ke ŝi daŭre instruis sian religion al homoj en la domo de la urbestro mem. Ŝi malkaŝe kondamnis poligamion, la vualon kaj aliajn katenojn metitajn sur virinojn. Ŝiaj vortoj baldaŭ igis ŝin influhava kaj virinoj venadis por vidi Tahirih-on, inkluzive de unu princino de la kaĝara familio kiu konvertiĝis. La pastraro kaj membroj de la kortego, aliflanke, timis ke ŝi iĝu tro influa, kaj ili organizis sep konferencojn kun Tahirih por konvinki ŝin malkonfesi la kredon je Báb. Anstataŭe, Tahirih prezentis religiajn "pruvojn" pri la misio de la Báb kaj, ĉe la lasta el tiuj konferencoj, ŝi ekkriis "Kiam vi levos viajn okulojn al la Suno de Vero?"[42] . Ŝiaj agoj terurigis la delegitaron kaj estis viditaj kiel malkonvenaj por virino.

Post la fina konferenco, la delegitaro revenis kaj komencis redakti edikton per kiu Tahirih estis deklarita herezulo, kaj tio implicis la mortkondamnon. Tahirih tiam estis limigita al unu ĉambro en la hejmo de la urbestro. Ŝi foruzis siajn lastajn tagojn en preĝado, meditado kaj fastado. "Plori ne", ŝi rakontis la edzinon de la urbestro, "la horo kiam mi devas esti kondamnita por sufersperti martirecon rapide alproksimiĝas"[43].

Ekzekuto redakti

 
Martirigo de Ṭahirih

Du jarojn post la ekzekuto de Bab, tri babanoj, agante proprainiciate, provis murdi Naser al-Din Ŝahon kiam li revenis el ĉasado al sia palaco ĉe Niyávarfin. La provo malsukcesis, sed estis la kialo por akra kaj kruela persekuto kontraŭ la babanoj kaj Tahirih estis kulpigita pro ŝia aneco al ĉi tiu movado. Ŝi estis ekzekutita eĉ antaŭ la planita dato. Tahirih kisis la manojn de la mesaĝisto, vestis sin en nupta vesto, ornamis sin parfume kaj diris siajn preĝojn.[1] Al la edzino de Mahmud Ĥan ŝi faris unu petegon: ke ŝi estu lasita en paco por daŭrigi siajn preĝojn trankvile. La juna filo de Mahmud Ĥan akompanis Tahirih-on al la ĝardeno. Al li ŝi donis silkan blankan naztukon kun kiu ŝi elektis esti strangolita.

En la mallumo de la nokto, en sekreto, Tahirih estis kondukita al la proksima ĝardeno nomata Ilĥani, en Teherano, kaj kun ŝia propra vualo estis strangolita ĝis morto. Ŝia korpo estis ĵetita en malprofundan puton kaj estis ĵetitaj ŝtonoj sur ĝin. Elstara babano, kaj poste bahaa historiisto citas la edzinon de oficiro kiu havis la ŝancon scii ke ŝi estis strangolita de ebria oficiro de la registaro kun sia propra vualo kiun ŝi elektis por sia antaŭigita martiriĝo.[1][3] Unu el ŝiaj plej rimarkindaj citaĵoj estas ŝia fina eldiraĵo, "vi povas mortigi min tuj kiam vi volos, sed vi ne povas ĉesigi la emancipiĝon de la virinoj" Ŝi tiam estis proksimume 35 jaraĝa, kaj estis la patrino de tri geinfanoj. D-ro Jakob Eduard Polak[44], la kuracisto de la ŝaho, estis ĉeestinto en la ekzekuto kaj priskribis ĝin kiel: "Mi estis atestanto de la ekzekuto de Qurret el Ayn, kiu estis ekzekutita de la milit-ministro kaj siaj helpantoj; la bela virino eltenis sian malrapidan morton kun superhoma forto"[45]. 'Abdu'l-Bahá laŭdis Tahirih-on skribante ke ŝi estis "virino ĉasta kaj sankta, signo de superado de beleco, brula marko de la amo al Dio". The Times je la 13-a de oktobro 1852 raportis la morton de Tahirih, priskribante ŝin kiel la "Justa Profetino de Kazvin", kaj la "Leŭtenanto de Báb".

Heredaĵo redakti

Tahirih estas konsiderita kiel unu el la plej elstaraj virinoj de la baba religio kaj grava figuro en ĝia evoluo[1][2]. Kiel karisma unuopulo, ŝi povis transcendi la restriktojn kutime metitajn sur virinojn en tradicia socio en kiu ŝi vivis, kaj tiel altiris atenton al la Afero[2]. Ŝi abunde verkis pri babaj aferoj, kaj de tiu volumeno proksimume dekduo da signifaj verkoj kaj dekduo da privataj leteroj pluvivis. Ili estas skizitaj (inkluzive de la enhavo de kelkaj pliaj disertaĵoj kiuj estis perditaj) fare de Denis MacEoin en "La Fontmaterialo por Fruaj Baba Doktrino kaj Historio". Eble 20 poemoj apartenas al ŝi, kaj estas altagrade estimataj en la persa kulturo[2] . Aldone al la bonkonateco inter bahaanoj, kiuj konsideras ŝin unu el la gvidantoj de ilia religio, la influo de Tahirih etendiĝis preter la Bahaa komunumo kiam ŝia vivo inspiris pli postajn generaciojn de feministoj. Azar Nafisi, fama irana akademiulo kaj verkisto, rakontis pri ŝia influo, dirante ke "la unua virino, se temas pri rivelo kaj pridubo, kaj politika kaj religia ortodokseco, estis virino nomita Tahirih kiu vivis en la fruaj 1800aj ... Kaj ni portas tiun ĉi tradicion."[46] Shahrnush Parsipur menciis ŝin en speco de genealogio de virinaj verkistoj el kiuj ŝi estis inspirita[47]. Tre frua okcidenta raporto pri Tahirih estiĝis la 2-an de januaro 1913 kiam 'Abdu'l-Bahá, tiam estro de la Bahaa Kredo, parolis pri virina balotrajto al la Ligo por Ina Libereco. Parto de lia parolado kaj posta raporto pri ĝi en la preso notis menciojn pri Tahirih al la organizo.[48][49]

En fikcio redakti

Tahirih estis fokuso de kelkaj verkistoj de la Bahaa Kredo en fikcio. Pola-rusa dramisto Isabella Grinevskaja skribis la prezentaĵon Báb bazita sur la vivo kaj okazaĵoj de la fondinto de la Baba Kredo kun fokuso sur la personeco de Tahirih[50]. Ĝi estis ludita en Sankt-Peterburgo en 1904 kaj denove en 1916/7, kaj laŭdita de Lev Tolstoj[51] kaj aliaj recenzistoj tiutempaj[52].

Proksimume en 1908[53] Constance Faunt Le Roy Runcie provis publikigi romanon pri la Báb kaj pri la "fama persa poetino Zerryn Taj" (alia el la nomoj de Tahirih)[54].

Bahiyyih Nakhjavani publikigis sian verkon La virino kiu legadis tro en 2007[55]. Ĝi rakontas la vivon de Tahirih. La verkisto adoptas la rotaciantajn vidpunktojn, de patrino, fratino, filino kaj edzino respektive, por spuri la efikon de la agoj de tiu virino sur ŝiaj samtempuloj kaj legi ŝiajn profetajn komprenojn koncerne ŝian epokon, kaj eble nian ankaŭ.

Nazanin Afshin-Jam ludis la rolon kiel Tahirih en filmo de Jack Lenz nomita Revo de Mona pri la vivrakonto de Mona Mahmudnizhad[56][57][58].

Sarah Bernhardt la plej konata franca aktorino el ŝia epoko, petis al du el siaj verkistoj Catulle Mendès kaj Henri Antoine Jules-Bois skribi prezentaĵon pri Tahirih kaj la babanoj por ŝi ludi sur scenejo[59].

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 Momen, Moojan; Lawson, B. Todd. (2004) “Tahirih”, Holy People of the World: A Cross-cultural Encyclopedia. Santa Barbara (Kalifornio): ABC-CLIO. ISBN 1-57607-355-6.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 Smith, Peter. (2000) Táhirih. Oksfordo: Oneworld Publications, p. 332–333. ISBN 1-85168-184-1.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 Milani, Farzaneh. (1992) Veils and words: the emerging voices of Iranian women writers, ‑a eldono, Contemporary issues in the Middle East, I.B.Tauris, p. 295, es 3, 8, 27, 49, 53, 61, 63, 77–82, 90. ISBN 978-1-85043-574-7.
  4. 4,0 4,1 Effendi, Shoghi. (1944) God Passes By. Wilmette, Ilinojso, Usono: Bahá'í Publishing Trust, p. 72. ISBN 0-87743-020-9.
  5. The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative of the Early Days of the Bahá’í Revelation. US Bahá’í Publishing Trust. Alirita 2008-07-05.
  6. Close up: Iranian cinema, past, present, and future, Hamid Dabashi, p. 217
  7. Shi'ism: a religion of protest By Hamid Dabashi, p. 341 This radical interpretation of Shaykhism... wedded the messianic message to the figure of al-Bab
  8. Resurrection and renewal: the making of the Babi movement in Iran, 1844-1850, Abbas Amanat "her rise to leadership aptly characterized the messianic ethos around which the entire Babi movement was formed"
  9. Momen, Moojan (2003). “Usuli, Akhbari, Shaykhi, Babi: The Tribulations of a Qazvin Family”, Iranian Studies 36, p. 317–337. doi:10.1080/021086032000139113. 
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 10,11 Root, Martha L.. (2000) Tahirih The Pure. Kalimat Press, Los-Anĝeleso, Usono. ISBN 1-890688-04-5.
  11. Foltz 2004, paĝoj 151
  12. 12,0 12,1 Āfāqī, Ṣābir. (2004) Táhirih in history: perspectives on Qurratu'l-'Ayn from East and West. Kalimat Press. ISBN 978-1-890688-35-6.
  13. Sears. (1995) Release the Sun. Usono: Bahá'í Publishing Trust. ISBN 0-87743-003-9.
  14. Fisher, Mary. (2006) Women in Religion. Usono: Longman. ISBN 0-321-19481-0.
  15. Urubshurow, Victoria. (2008) Introducing World Religions. Usono: Routledge. ISBN 0-321-19481-0.
  16. Ma'ani, Baharieh Rouhani. (2008) Leaves of the Twin Divine Trees. Oksfordo: George Ronald. ISBN 0-85398-533-2.
  17. Early Bahá'í Heroines. Bahá'í International Community. Alirita 2008-07-05.
  18. Nabil-i-A'zam. (1932) The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative, ‑a eldono, Wilmette, Ilinojso, Usono: Bahá'í Publishing Trust, p. 278–300. ISBN 0-900125-22-5.
  19. Tio estas tipa persa esprimo kiam ulo estas ege bela
  20. The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative of the Early Days of the Bahá’í Revelation. US Bahá’í Publishing Trust. Alirita 2008-07-05.
  21. (1997) Memorials of the Faithful, ‑a eldono, Wilmette, Ilinojso, Usono: Bahá'í Publishing Trust. ISBN 0-87743-242-2.
  22. laŭ la islama kredo estonta posteulo de Mohamedo, kiu la lastajn jarojn antaŭ la tempofiniĝo alvenos kaj forigos la malbonon el la mondo
  23. Mazal, Peter. Selected Topics of Comparison in Christianity and the Bahá'í Faith. bahai-library.org (2003-10-21). Alirita 2006-06-25.
  24. (la 15-an de decembro 1988) MacEoin, Denis M: ENCYCLOPÆDIA IRANICA.
  25. Lee, Anthony. (2004) Tahirih: A Portrait in Poetry: Selected Poems of Qurratu'l-'Ayn. Kalimat Press, p. 4–10. ISBN 1-890688-36-3.
  26. (2008) Adam's Wish: Unknown Poetry of Tahirih. Baha'i Publishing Trust, p. 1–36. ISBN 1-890688-36-3.
  27. Browne, Edward Granville. (1927) A Year Amongst the Persians - Impressions as to the Life, Character, & Thought of the People of Persia - Received during Twelve Months' Residence in that Country in the Year 1887-1888. Cambridge University Press.
  28. (2011) The Quickening: Unknown Poetry of Táhirih. Baha'i Publishing Trust, Wilmette, Ilinojso, Usono. ISBN 978-1-931847-83-4.
  29. Balyuzi, Hasan. (1973) The Báb: The Herald of the Day of Days. Oksfordo, Britio: George Ronald, p. 163–171. ISBN 0-85398-048-9.
  30. Maneck, Susan. Religion and Women. SUNY Press (1994).
  31. Sears, p.111
  32. Root, p. 49
  33. Sears, p.112
  34. Sears, p.113
  35. (1985) Women and the Family in Iran. A. Fathi, p. 82–83. ISBN 9004074260.
  36. Mysticism and Dissent: Socioreligious Thought in Qajar Iran, By Mongol Bayat, p. 118
  37. Dabashi, Hamid. (2011) Shi'ism: A Religion of Protest. Belknap Press of Harvard University Press. ISBN 0674049454.
  38. Maneck, Susan Stiles. (2004) “Táhirih: A Religious Paradigm of Womanhood”, Táhirih in History: Perspectives on Qurratu'l-'Ayn from East and West, RENNER studies on new religions. Kalimat Press, p. 185–201. ISBN 978-1-890688-35-6.
  39. Maneck, Susan Stiles (1989). “Sacred Táhirih: A Religious Paradigm of Womanhood”, p. 39–54. 
  40. Mysticism and Dissent: Sociorelgious Thought in Qajar Iran, Mangol Bayat, p. 118
  41. Sears, p.414
  42. Sears, p.115
  43. (la 15-an de decembro 2009) POLAK, Jakob Eduard: ENCYCLOPÆDIA IRANICA.
  44. Polak, Jakob Eduard; tradukita el la germana fare de amiko de David Merrick. (1865) “Martyrdom of Tahirih (Dr Jakob Eduard Polak)”, enciklopedio Brockhaus. F.A. Brockhaus, p. 350.
  45. Táhirih mentioned on PBS NewsHour Arkivigite je 2014-01-21 per la retarkivo Wayback Machine - Mencio pri Tahirih kiel fondinto de la persa feminismo de Azar Nafizi en parolado pri Shirin Ebadi, gajninto de la Nobel-premio pri Paco en 2003.
  46. Milani, Farzaneh. (1992) Veils and Words: The Emerging Voices of Iranian Women Writers. Syracuse University Press. ISBN 1-931847-26-6.
  47. (Jan 3, 1913) “The Equality of Woman. Abdul Baha to Lecture to a W.F.L. Meeting”, The Vote, p. 7. Alirita 2010-04-04.. 
  48. (January 10, 1913) “(two stories) Towards Unity & An Eastern Prophet's Message: Abdul Baha says: "There is no distinction: Men and Women are Equal”, The Vote, p. 180–182. Alirita 2010-04-04.. 
  49. Grinevskaya, Isabella. Bab (PDF) (1916). Alirita 2009-03-21.
  50. Momen, Moojan. manuskripto por "A Short Encyclopedia of the Bahá'í Faith" en Rusio. Bahá'í Library Online. Alirita 2008-04-14.
  51. Hassall, Graham (1993). “Notes on the Babi and Baha'i Religions in Russia and its territories”, Journal of Bahá'í Studies 5, p. pp 41–80, 86. Alirita 2009-03-20.. 
  52. [1]Arkivigite je 2013-11-05 per la retarkivo Wayback Machine [Letter 1908, Nov. 23d, St. Joseph, Missouri [to] Editors, Scribners Magazine [manuscript], (An inquiry about the return of the manuscript The Bab.)
  53. [2] Arkivigite je 2013-11-05 per la retarkivo Wayback Machine, manskribita teksto fare de Constance Faunt Le Roy Runcie, supozeble antaŭ 1908.
  54. (2007) La femme qui lisait trop. Actes Sud. ISBN 978-2-7427-7036-6.
  55. (July 27, 2008) “Story of Bahá’í girl’s martyrdom to be shot in Malta”, Malta Independent Online. Alirita 2012-04-18.. 
  56. Kadivar, Darius (07/18/08). “Mona's Dream”, Payvand Iran News. Alirita 2012-04-18.. 
  57. Progress of the Film. Jack Lenz (2012). Alirita 2012-04-18.
  58. Banani, Amin. Tahirih: A Portrait in Poetry, Selected Poems of Qurratu'l-'Ayn. Kalimat Press. ISBN 1-890688-36-3.

Literaturo redakti

  • "Tahirih in History, Studies in the Bábí and Bahá'í Religions, Vol. 16: Perspectives on Qurratu'l-'Ayn From East and West" (Ṭáhirih en historio, Studoj pri la baba kaj bahaa religioj), eldoninto Sabir Afaqi (2004), eldonejo Kalimat Press, Los-Anĝeleso, Usono, ISBN 1-890688-35-5
  • "Tahirih La Persane: L’aurore de la femme" (Tahirih la persanino: la matenruĝo de la virino) de Christiane Marciano, eldonejo du Lys, 2010, 293 paĝoj, ISBN 978-2-903693-73-2 (konciza prezento Arkivigite je 2015-05-05 per la retarkivo Wayback Machine)
  • "The Báb: The Herald of the Day of Days" (la Báb, Heroldo de la Tago de'l Tagoj), de Hasan M. Balyuzi (1973), eldonejo George Ronald, Oksfordo, Britio, ISBN 0-85398-048-9
  • "Tahirih: A Portrait in Poetry, Selected Poems of Qurratu'l-'Ayn" (Poemoj de Ṭáhirih) en traduko de Amin Banani (2004), Kalimat Press, Los-Anĝeleso, Usono, ISBN 1-890688-36-3
  • "God Passes By" (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi (1944), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Ilinojso, Usono, ISBN 0-87743-020-9
  • "The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative" (La Herooj de la Nova Tagiĝo: Kroniko de Nabíl) de Nabíl-i-Zarandí (Nabíl-i-A'ẓam) kaj Shoghi Effendi (tradukinto) (1932), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Ilinojso, Usono, ISBN 0-900125-22-5
  • "Tahirih, The Pure" (Ṭáhirih, la Pura) de Martha L. Root, Kalimat Press, Los-Anĝeleso, Usono (2000), ISBN 1-890688-04-5
  • "La femme qui lisait trop" ("La virino kiu legis tro") de Bahiyyih Nakhjavani, eldonejo Actes Sud, Francio, 2007, ISBN 978-2-7427-7036-6

Eksteraj ligiloj redakti