Mona Mahmudnizhad - perse ‏مونا محمودنژاد‎, latinliterigo laŭ sistemo DMG Mona Maḥmūd-Nižād - estis irana bahaanino, kiu en 1983 deksepjara kune kun naŭ aliaj bahaaj virinoj estis kondamnita al morto kaj pendigita en Ŝirazo, Irano pro sia membreco en la Bahaa Kredo. La oficiala akuzo gamis de "erarigo de infanoj kaj junuloj" ĉar ŝi instruis infanojn kiuj estis forpelitaj el la lernejo pro siaj kredoj kaj ĉar ŝi servis en orfejo, ĝis esti "cionisma", ĉar la Bahaa Mondcentro situas en Israelo.

Mona Mahmudnizhad
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de septembro 1965(nun 1965-09-10)
en Adeno, State of Aden,  Federacio de Sud-Arabio
Morto la 18-an de junio 1983
en Ŝirazo, Irano
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo instruisto
vdr

La historio de ŝia mallonga vivo estis plurvoje arte temigita, interalie en la filmo Mona's Dream ("Sonĝo de Mona")[1] de la kanadano Jack Lenz.

Referencoj redakti