Mullá Muḥammad-i-Zarandí (n. la 29-an de julio 1831 - m. en 1892), pli ofte konata kiel Nabíl-i-A'ẓam (perse: نبيل أعظم ‎ "la Granda Nabíl") aŭ Nabíl-i-Zarandí (perse: نبيل زرندي ‎ "Nabíl de Zarand"), estis eminenta bahaa historiisto dum la tempo de Bahá'u'lláh, kaj unu el la dek naŭ Apostoloj de Baha'u'llah. Li estas plej fama pro verkado de la Kroniko titolita "Herooj de la Nova Tago", kiu elstaras kiel unu el la plej gravaj kaj ampleksaj klarigoj de la ministerio de la Báb.

Nabil-i-A'zam
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1831 (1831-07-29)
en Zarand
Morto 1-an de januaro 1892 (1892-01-01) (60-jaraĝa)
Mortokialo drono
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Li aŭdis pri la Baba Kredo kiam li havis dek ses jarojn kaj renkontis Bahá'u'lláh-on en 1851. Li faris plurajn vojaĝojn je la nomo de Bahá'u'lláh, estis malliberigita en Egiptio kaj estas la nura persono konata kiu faris du pilgrimadojn al la domo de la Báb en Ŝirazo kaj la domo de Bahá'u'lláh en Bagdado laŭ la ritoj dekretitaj de Bahá'u'lláh. Post la forpaso de Bahá'u'lláh, kaj laŭ la peto de 'Abdu'l-Bahá, li aranĝis vizit-tabulon de la skribaĵoj de Bahá'u'lláh kiu nun estas uzata en la Sanktejoj.

Vojaĝoj redakti

De Bagdado kaj Adrianopolo, Bahá'u'lláh plusendis Nabilon multajn vojaĝojn al la babanoj de Irano. Dum 1867-1868 lia plej grava tasko estis informi la babanojn pri la aserto de Bahá'u'lláh esti "Tiu, kiun Dio manifestos" (man yuẓhiruhu'lláh, arabe : من یظهر الله‎ , perse: مظهر کلّیه الهی‎ ). En unu vojaĝo, li pilgrimis al la domo de la Báb en Ŝirazo kaj al la domo de Bahá'u'lláh en Bagdado, igante lin la unuan elfari la pilgrimadon laŭ la leĝoj de Bahá'u'lláh.

En 1868 Nabil estis sendita de Bahá'u'lláh al Egiptujo, kie li estis malliberigita. Kiam li estis liberigita, Nabil ekiris al Akko, sed post rekonado de li fare de azalanoj kiuj staris proksime de la pordego de la urbo, li estis forpelita de tie. Li vojaĝis ĉirkaŭ la areo inkluzive de vivado sur Monto Karmel kaj en Nazareto, ĝis kiam li povis eniri en Akkon. Ĉe lia dua provo envojaĝi la malliberej-urbon li povis resti 81 tagojn, renkontante Mírzá Áqá Ján kaj tiam Bahá'u'lláh.

Post tio, li estis sendita de Bahá'u'lláh denove al Irano por konfirmi la kredon de multaj el la bahaanoj. En 1888 li komencis skribon de sia kroniko kun la persona asistado de Mírzá Músá, la frato de Bahá'u'lláh. Ĝi estis finita en proksimume jaro kaj duono, kaj partoj de la manuskripto estis reviziitaj kaj aprobitaj, kelkaj fare de Bahá'u'lláh mem, kaj aliaj fare de 'Abdu'l-Bahá.

Forpaso redakti

Post lia reveno de Irano, li vivis en Akko ĝis la forpaso de Baháu'lláh en 1892. Ege malesperigita kaj ĉagrenita de tiu morto, li dronis sin en la maro kaj lia mortinta korpo estis trovita lavita marborde proksime de la urbo Akko.

Krom skribado de detalema historio de la Bahaa Kredo, li skribis poezion pri la historiaj okazaĵoj de la religio, kiun li sendis al la iranaj bahaanoj. Lia poezio, aliflanke, ne estis publikigita.