La Kavernaro Yungang situas en la suda piedo de la monto Wuzhou, 16 kilometrojn okcidente de la urbo Datong, provinco Shanxi, norda Ĉinio.

Kavernaro Yungang
Groto [+]

LandoĈinio
RegionoCentra Ĉinio

Situoprovinco Ŝanŝio
- koordinatoj40° 6′ 35″ N, 113° 7′ 20″ O (mapo)40.109722222222113.12222222222Koordinatoj: 40° 6′ 35″ N, 113° 7′ 20″ O (mapo)
Areo3,49 km² (348,75 ha) [+]

Kavernaro Yungang (Ĉinio)
Kavernaro Yungang (Ĉinio)
DEC
Map
Kavernaro Yungang
Vikimedia Komunejo:  Yungang Grottoes [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Lando  Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Fonto 1039
Regiono** Azio
Geografia situo 40° 6′ 35″ N, 113° 7′ 20″ O (mapo)40.109722222222113.12222222222
Registra historio
Registrado 2001  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La ĉizado de la kavernaro startis en la jaro 453, en la dinastio Wei kaj daŭris ĝis la jaro 525. Kun la enkondukiĝo de budaismo en Ĉinion en la dua jarcento, ankaŭ la arto de groto-farado enmigris el Hindio, kaj rapide progresis en nia lando post la kvara jarcento. Kavernoj estis fositaj sur krutaĵoj en multaj lokoj, precipe en la norda landparto. La plej fame konataj el tiuj estas la Kavernaro de Dunhuang en la provinco Gansu de la okcidenta Ĉinio, la Kavernaro Yungang en la provinco Shanxi de la nordokcidenta Ĉinio kaj la Kavernaro Longmen en la provinco Henan de la centra Ĉinio. Ili estas tri ĉefaj artotrezorejoj de Ĉinio.

Fositaj sur krutaĵoj en la formo de mielĉelaro, la grotoj etendiĝas tutan kilometron de oriento al okcidento. La grotoj konstruiĝis antaŭ proksimume 1 500 jaroj, en la Norda Wei-dinastio. Imperiestro Wencheng, iniciatinto de budaismo, akceptis proponon de la tiama eminenta bonzo Tan Yao kaj entreprenis la fosadon de la kavernoj kaj skulptadon de budaismaj statuoj. La projekto komenciĝis je ĉirkaŭ 460 jaroj post nia erao. En la daŭro de 40 jaroj, mil kavernoj kaj proksimume cent mil budaismaj statuoj kompletiĝis kune kun granda nombro da niĉoj kaj pompaj dekoracioj.Hodiaŭ restas 51 mil statuoj, el kiuj la plej granda estas 17 metrojn alta kaj la plej malgranda du centimetrojn. Ĉu mamutaj, ĉu etaj, ĉiuj skulptiĝis kun la plej granda precizeco.

Krom la budhismaj statuoj, estas ankaŭ multaj niĉoj en la muroj de la ŝtonaj ĉambroj ornamitaj per skulptaĵoj de flugantaj feinoj, budaismaj epizodoj, konstruaĵoj, floroj kaj aliaj desegnoj. Ĉio ĉi helpas al esplorado pri arkitekturo, skulpturo, kostumoj kaj muzikiloj de antikva Ĉinio.

El la ekzistantaj 53 kavernoj, 21 estas spacoplenaj kaj dividiĝas en tri distingajn grupojn orientan, mezan kaj okcidentan. La orienta grupo ( Kavernoj n. 1 – 4) entenas ĉefe kolonojn kaj budaismajn statuojn; la meza grupo (Kavernoj n. 5 – 13) kaj la okcidenta grupo (Kavernoj n. 14 – 21) estas la plej grandiozaj. Vizitantoj ĝenerale komencas sian spektadon per la meza grupo. Enirinte en la unuan kavernon, oni venas vid-al-vide al 17 metrojn alta Budho skulptita el solida roko. La statuo sin tenas en la digna sida pozo. La esprimo sur ĝia vizaĝo ofte mirigas la spektantojn, kiuj povas tiun vidi, nur kiam ili finfine atingis la kvaran etaĝon de la kaverna vojo, ĉar ĝia kapo preskaŭ tuŝas la plafonon. La orelo mezuras 3,1 metrojn, la piedo 4,6 metrojn kaj la mezfingro 2,3 metrojn. La muroj kaj la plafono estas plenaj de skulptitaj niĉoj kun graciaj figuretoj de bodisatvoj kaj flugantaj feinoj.

En decembro de la jaro 2001, la Kavernaro Yungang de Ĉinio estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

Bildaro redakti