Kaverno de Paclt (ankaŭ nomata Kaverno de Patzelt) troviĝas en orienta deklivo de valo de rivero Morava, proksimume 1,5 km norde de norda parto de vilaĝo Velká Morava, 11 km nordoriente de urbo Králíky.

La kaverno estas unu el kelkaj karstaj kavernoj en kalkŝtonaj insuletoj de la valo de supra fluo de Morava kaj Králický Sněžník (legu Kralicki Snjeĵnik). La kavernon kreis subteraj akvoj en lenso de blanka kristala kalkŝtono – marmoro, en signifa geologia perturbo de la tn. ensudeta rompo. Malantaŭ neokulfrapa, nur 1,2 m larĝa enirejo, falas en krutmasivon sakforma, 30 m longa kaj preskaŭ 6 m larĝa koridoro. En ties plej profunda parto estas akva katedralo, preskaŭ 6 m larĝa kaj 10 m alta, proksimume el tri metroj plenigita per kristale pura karsta akvo. Malantaŭ la lageto kondukas ankoraŭ larĝa, sepmetra koridoro kun falintaj kalkŝtonaj blokoj.

La kaverno tute malhavas karstan aŭ sintran ornamaĵaron. Sed ties murojn ornamas sukere blanka marmoro kun pli malhelaj vejnetoj aŭ verdeta kalkŝtono. La fundo estas plenigita per argilo kaj detruintaj rokblokoj. La kaverno estas rifuĝejo de kelkaj dekoj da insekto.

Kiel estis unusignife pruvita per hidrogeologiaj esploroj, la kaverno estas unu el multaj konsistoj de ĝis nun nemalkovrita kaverna sistemo, ligita al karstaj akvoj, kiuj en profunda subterejo de Králický Sněžník kunigas kavernojn kaj karstajn elfluojn en multkilometra distanco en la moravia kaj la pola flanko de tiu ĉi montarmasivo. Tiel estas komplikigita ĝis nun uzata imago pri unusignifeco de tiu ĉi signifa eŭropa disfluejo de tri maroj.

La kaverno de Paclt troviĝas en la loko, kie estis en fora pasinteco verŝajne rompata marmoro kaj ĝi akiris la nomon laŭ iama okupito de loka arbaradministracio Patzelt, kiu malkovris ĝin en la jaro 1864. Dum la unua mondmilito estis en la kaverno konstruitaj ŝtupoj, kiuj estas spite al sia granda difektiĝo estas ankoraŭ uzeblaj eĉ nuntempe kaj ili ebligas sekuran malsupreniron ĝis la lageto.

Eksteraj ligiloj redakti