Kavernoj de rokaro en Klokočí

Kavernoj de rokaro en Klokočí (legu Klokoĉi) situas proksimume 3 – 5 km oriente kaj nordoriente de Turnov, 5 km sude de Malá Skála, super vilaĝo Klokočí kaj ili estas libere alireblaj.

La plej konata kaj la plej granda kaverno estas ĉi tie Postojna. Ĝi estas ankaŭ signifa arkeologia loko. El okulfrapa kaj grandspaca kaverna portalo en rokmuro kondukas malalta koridoreto ĝis kelke da ĉambretoj kun malaltaj trarampejoj – rampovojoj. La muroj kaj la plafono estas glate eroziiĝintaj ĝis rondaj formoj, la fundon plenigas pura fajna sablo. La suma longeco de la kaverno atingas ĉirkaŭ 30 m.

Du enirejoj ĝis Kapelo de Hus situas en muro de deklivo kontraŭ kaverno Postojna. La enirejo estas 7 m longa kaj 5 m larĝa niĉo, el kiuj eblas tra malgranda aperturo eniri ĝis ronda, proksimume 10 m longa koridoro, plilarĝiĝinta supre per rokgrado. La suma longeco de la kaverno estas proksimume 22 m.

Tiuj ĉi spacoj de la kavernoj estis konvena loĝejo de pratempaj antaŭuloj. Multnombraj trovaĵoj de ŝton- kaj ost-ilaroj en kaverno Postojna pruvas ties loĝigon jam ekde paleolito. Signifaj estas ankaŭ trovaĵoj el bronzepoko.

En elstaraĵo de suda rando de la rokaro en Klokočí staras burgoruinoj de burgeto Rotštejn. Ĝi staris sur tri rokoj, el kiuj unu servis kiel elŝovita turo, kiu estis kun ĝi kunigita per ponto. Konserviĝis vico en roko hakitaj ĉambroj, profunda puto, muro kun kreneloj kaj restaĵoj de palaco kaj multe da enhakejoj por traboj de lignokonstruaĵoj. En suba parto de la burgo ni trovos pli grandajn kaj pli malgrandajn kelojn, kiujn okaze loĝigis malriĉularo. Ĉi tie estas ankaŭ niĉo, en kiu povis stari nur unu homo. Tio estas „mantelo“ kaj ĝi estis karcero pro pli malgrandaj krimetoj. Al la supra burgo kondukis koridoro, kiu laŭ konservintaj spuroj estis fermebla.

La burgeton lasis konstrui en la 2-a duono de la 13-a jarcento Vok kaj li nomigis ĝin germane Rothenstein (Ruĝa ŝtono, evidente laŭ koloro de la roko). La burgeto fariĝis dezerta ekde la 15-a jarcento kaj eĉ nun ĝi estas nealirebla, sed ĝi estas reguligata.