Kelicero

(Alidirektita el Kelikero)

Kelicero, kelikeroĥelicero (en latina chelicerae) estas la buŝeroj de Chelicerata, nome grupo de artropodoj kiu inkludas araneoidojn, hufokrabojn, kaj piknogonidojn. Ordinare referencataj kiel "mandibloj", kelkaj keliceroj, kiaj tiuj kiuj troviĝas en araneoj, fakte estas kavaj kaj enhavas (aŭ estas konektata al) venenglandoj, kaj estas uzataj por injekti venenon en predon aŭ (ŝajna) minaco.

Tipoj de keliceroj: (A) poŝtranĉilo, (B) tondilo, kaj (C) 3-segmenta ĥelato.

Keliceroj estas akraj apendicoj kiuj estas uzataj por kolekti manĝaĵojn, anstataŭ la mandibloj kiujn havas aliaj artropodoj. La plej multo da Chelicerata ne kapablas manĝi solidajn aferojn, do ili trinkas sangon aŭ kraĉas aŭ injektas digestajn enzimojn en iliajn predojn.

Keliceroj donas al la subfilumo Chelicerata ĝian latinan nomon.