Kelta arto estas termino kiu aludas al la arta esprimo de la nomataj keltaj popoloj. Tamen temas pri kategorio iel subjektiva kaj disputata, same kiel la propra koncepto de "kelta civilizo", ĉar ĝi aplikiĝas al tempoperiodo tro ampleksa kaj al multaj kulturoj interrilataj sed diferencaj.

Kelta kruco de Brompton (Irlando).
Paĝo el Libro de Kells - Folio 183r,

Fakte, la esprimo "Kelta arto" uzatas ĉefe rilata al la arto malfrupagana kaj prakristana de la Brita Insularo, kies plej elstara montro estas la iluminitaj manuskriptoj de la frua Alta Mezepoko riĉe ornamitaj per estetikaj elementoj propraj de la insula indiĝena arto. Ekzemploj estas la Libro de Kells, la Libro de Durrow aŭ la Evangelioj de Lindisfarne. Elstaras ankaŭ la skotaj piktaj ŝtonoj, kalikoj, fiboloj kaj keltaj krucoj.

La insula kelta arto, kun karakteraj motivoj de laĉoj kaj spiraloj, estas tre forte rilata al (kaj influita de) la ornama kaj bestoforma vikinga arto, ĉefe ĉe la stilo Borre.

Laŭ Francisko Azorín Kelta arto estas simple Arto de praloĝantoj en Britlando k. Francio.[1] Li indikas etimologion el la latina celta.[2]

Pluaj fotoj redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.