Kemari (japane: 蹴鞠) estas speco de piedpilkado tre populara en Japanio dum la Heian-epoko. Nuntempe ĝi iĝas denove populara.

La ludo devenas de ĉina sporto: cuju kaj estis enkondukita en Japanion ĉirkaŭ la jaro 600.

Kemari estas tre fizika sporto.

La celo de la ludo estas, ke la pilko ne tuŝu teron. Ĉiuj ludantoj kunlaboras al tiu celo. La pilko nomiĝas mari kaj estas farita el bestfeloj.