Kepler-22 estas stelo el la spektraklaso G, kiu situas proksimume 600 lumjaroj for de la Tero. Kepler-22 estas iom pli malgranda kaj pli malvarma ol nia propra Suno. La stelo situas inter la konstelacioj Cigno kaj Liro.

Je la 5-a de decembro 2011 oni malkovris rotaciantan ekstersunsisteman planedon, Kepler-22b, kiu troviĝas en la enloĝebla zono de Kepler-22. Tio signifas ke la planedo rotacias ne tro proksime kaj ne tro malproksime ĉirkaŭ la stelo. Principe ĝi do taŭgas por vivado, kiel sur la Tero.