La kersantito, aŭ ŝtono de Kersanton, estas vejna magma roko, kun konsisto proksima al granito, kaj kun certa intereso por skulptado, ĉar ĝi kunigas facilecon por skulptado kaj reziston kontraŭ la tempo kaj malbona vetero.

La nomo "kersantito" venas de la domareto Kersanton[1] (komunumo Loperhet) situanta proksime de la rodo de Brest, je ĉirkaŭ 15 km sudoriente de Brest. La mino de Rhunvras, en Hôpital-Camfrout ankaŭ provizas tiun rokon[2]. Tavoloj troviĝas ankaŭ en Penallen en Plougastel-Daoulas, en Penavoas en Faou, en Kerascoët kaj Tréoc en L'Hôpital-Camfrout, en Kersanton en Loperhet, en Moulin-Mer kaj Le Roz en Logonna-Daoulas, ktp., ĉiuj tiuj tavoloj estas proksimaj al la rodo de Brest. Aliaj tavoloj troviĝas iom pli en interna Bretonio, en la Moulin du Crann en Lennon, Guervénec en Rumengol, Resthervé en Poullaouen, Saint-Roch en Carhaix aŭ ĉirkaŭ Tréhou[3].

Tio estas preskaŭ la sola ŝtono (alia ekzemplo, malpli konata, tamen ekzistas, la sizunito[4] kies nomo devenas de kabo Sizun kaj kiu estas simila al kersantito) kies oficiala nomo venu rekte de toponimo de Bretonio. Roko unika en la mondo, ĝi apartenas al la monda geologia heredaĵo[5].

Ĝia nomo estas skribita ankaŭ kerzanton en la pasinteco, kaj ankoraŭ komence de la 20-a jc[6].

Proprecoj redakti

Kersantito estas ano de la lamprofiroj. La lamprofiroj estas magmaj rokoj subvulkanaj (t.e. kreita per la vulkana aktiveco, sen okazinta erupcio). Konsekvence, ili aperas en tavoloj kaj havas tre fajnan grajnecon. Ili kutime estas malhelkoloraj (melanokrataj rokoj).

 
 Sub la nomo kersanton oni ekspluatas de jarcentoj malhelajn rokojn en Bretonio, konsistantajn precipe el plagioklaza feldspato kaj el glimo, famajn pro ili rezisto al la aero, kiu uzigas ilin, en ĉiuj tempoj, por skulptado. [...] Tiuj famaj rokoj estas tre multaj en la rodo de Brest, aparte sur la komunumo de Loperhet, kie ili konsistigas apud la domareto Kersanton, tra devoniaj skistoj tavolon dikan je 10 metroj. [...] Kersantite konsistas precipe el graniteca asocio de oligoklazo kaj de nigra glimo. [...] La ĉefaj mintavoloj, krom tiu klasika de Kersanton, vidiĝas en Fret, en Kerascoet, Troeoc, en L'Hôpital, Penan-Voas en Faou), Le Château kaj Rohon en Logonna, Penallen en Plougastel-Daoulas ; Tiuj, kiuj prezentiĝas laŭ formo de glimhava porfirito, [...] inter Poullaounen kaj Carhaix, ĉe moulin du Crann kaj Quenecadec en Lennon, en Guervenec en Rumengol, le Roz en Loyonna, ktp[7] 

« Kersantito estas ofte konsiderata, kvankam malprave, kiel granito, kun kiu estas komuna nur la profunda origino. Tio estas magma roko, kiu rezultas de la parta fandiĝo de materialoj en la profundaĵo de la tera krusto (30 ĝis 50 km). La fandiĝintaj amasoj, malpli densaj ol sia ĉirkaŭaĵo, estis pelitaj supren, t.e. la fenomeno de entrudiĝo (entrudiĝaj rokoj). La magmo finis sian kristaliĝadon (pli aŭ malpli rapide) kaj progresive malvarmiĝis sen atingi la surfacon. Tiuj rokoj estas nun observeblaj ĉar erozio forigis plurajn milojn da metroj da kovraĵo »[2].

Pli precize kersantito estas ano de la kalcia-alkalaj lamprofiroj. Tipa konsisto de kersantito estas :

La abundaj elementoj redakti

  • Plagioklazoj (oligoklazo, andezino), tiuj estas variaĵoj de kalcia-alkalaj feldspatoj, entenanta natrion (Na) kaj kalcion (Ca).
  • Biotito : t.e. nigra glimo, ankaŭ troviĝanta en granito.
  • Aŭgito : t.e. unu el la inozilikatoj kun formulo : (Ca, Mg, Fe, Ti, Al)2((Si, Al)2O6). Aŭgito estas ĉiam malmulte kolorita per flaveta bruno.

La malpli abundaj elementoj redakti

Elementoj en malgrandaj kvantoj redakti

La ekspluatado de la ŝtono de Kersanton redakti

 
La alsurfaciĝoj de kersantito proksime de la rodo de Brest

La ŝtono de Kersanton estas ekspluatata de almenaŭ la 15-a jc, kiel atestas la plej malnovaj monumentoj (sed gaŭla statuo trovita en Plougastel jam estis el kersantito[8]), el ŝtonejoj, nomo, kiu tiutempe estis uzata por nomi 'ŝtonminon'. Pri la ŝtonmino de Roz en Logonna-Daoulas estas aktoj de la 3-a de oktobro 1514 kaj alia de 1625, kiuj devigis « teni la diratan ŝtonejon puran, malembarasitan kaj liberan de ĉiuj 'attraits' (?) »[8].

Tiu ekspluatado okazis el malprofundaj minoj ĉar la mintavoloj estas profundaj je 20 m ĝis 40 m. Pro la malalteco de la minoj, la tajlofronto devis esti konstante sekigata per pumpado. Tiuj tavoloj situas inter skistaj tavoloj, kio ebligas sufiĉe facile eltiri ĝin.

La ŝtono de Kersanton estas verdeta, sed ĝi nigriĝas kun la tempo ; oni tajlas ĝin ĉe la elirejo de la mino, kaj ĝi malmoliĝas poste pro la aero[9]. Alia avantaĝo de la situo de Kersanton, krom la kvalito de la ŝtono, estas la proksimeco al la maro. Situanta je malpli ol 8 km de la bordo, la mara transporto ĉiam estis uzata por liveri tiujn ŝtonojn en la tuta mondo. Sed granda parto de la produktado estis skulptita surloke kaj transportita kiel finita produkto[10].

Kelkaj monumentoj el ŝtono de Kersanton redakti

Multaj monumentoj[10] estis konstruitaj el kersantito, pro ties proprecoj. Prosper Mérimée priskribis la kvalitojn de la ŝtono de Kersanton : « La ŝtono uzata por tio estas treege taŭga por la skulptado de ornamoj, pro siaj malmoleco kaj grajnfajneco. Ĝi neniam perfekte poluriĝas kaj restas tuŝaspra… »[11].

 
Kristo kun ligiloj, statuo el kersantito, preĝejo de Irvillac.
  • Granda nombro da bretonaj kalvarioj kaj religiaj statuoj estas skulptitaj el ŝtono de Kersanton.
  • La baziliko de Folgoët estas unu el la plej luksaj mionumentoj el kersantito.
  • La kalvario de Plougastel-Daoulas, el ŝtono de Kersanton kompletigita per la okra ŝtono de Logonna-Daoulas, estas unu el la plej grandaj de Bretonio. Li estis starigita inter 1602 kaj 1604, sekve de la pesto kiu frapis la landon en 1598. La kalvario vidigas 110 tre malsamajn personojn.
  • La statuo de Annaïg la Mam Goz (bretonlingve 'avino') de Faouët, skulptaĵo de Louis-Henri Nicot, en l'Hôtel-Dieu de Rennes.
  • La plej malnova verko el ŝtono de Kersanton estas la kuŝostatuo de sankta Ronan sur la komunumo Locronan ; ĝi datiĝus de la komenco de la 15-a jc[12],[13].
  • La soklo de la statuo de Libereco, situanta sur la insulo 'Liberty Island', ĉe la enirejo de la haveno de Novjorko estas el ŝtono de Kersanton.
  • La lumturo de Eckmühl estas konstruita el ŝtono de Kersanton.
  • Ankaŭ la lumturoj Creac'h kaj Île Vierge estas el kersantito.

La kersantito ankaŭ multe servis por la publikaj konstruaĵoj, por ekzemplo plej multaj viaduktoj de la fervojo inter Châteaulin kaj Brest (escepte de la viadukto de Daoulas) kaj marbordaj fortikaĵoj konstruitaj en la epoko de Napoleono la 3-a ĉirkaŭ la rodo de Brest.

Bibliografio redakti

  • Le kersanton, une pierre bretonne par Pierre Chauris, 2010, Presses Universitaires de Rennes, [ISBN 978-2-7535-1162-0]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. "La kersantite de Kersanton", Bretagne vivante, section rade de Brest,Infini.fr[rompita ligilo]
  2. 2,0 2,1 france La kersantito de Kersanton. Alirita 7-an de septembro 2010..[rompita ligilo]
  3. Charles Barrois, Sur le kerzanton de la rade de Brest, Annales de la Société géologique du Nord, 1886, Gallica
  4. J. Cogné, La sizunite (Cap Sizun, Finistère) et le problème de l'origine des lamprophyres, Bulletin de la Société française de géologie, 1962
  5. retpaĝejo de la Maison des minéraŭ en Saint-Hernot, Crozon[rompita ligilo]
  6. Charles Barrois, Sur le kerzanton de la rade de Brest, Annales de la Société géologique du Nord, 1886, Gallica
  7. Charles Vélain, Conférences de pétrographie, 1er fascicule, 1889, Gallica
  8. 8,0 8,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-28. Alirita 2012-11-29.
  9. J. Foy, Étude sur les matériaŭ de construction, Revue Annales industrielles, 1880, Gallica
  10. 10,0 10,1 http://hgsavinagiac.over-blog.com/article-31193678.html
  11. Prosper Mérimée, Notes d'un voyage dans l'Ouest de la France
  12. Datumbazo Palissy: IM29001241
  13. http://hgsavinagiac.over-blog.com/article-31193678.html