Kiboŝa

morala societo

Kiboŝa estis morala societo, havinta pli ol unu milionon da membroj en Japanio de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Ekde 1930 ĝi eldonis gazeton „Esperanto Kiboŝa“ sub la gvido de Ishiguro. Ĝi poste nomis sian esperantistan grupon „Nippon (Tutjapana) Esperanto-Unuiĝo“. En 1933 ĝi estis disigita, kaj ĝia gvidanto S. Gotoo estis malliberigita. En la Enciklopedio de Esperanto de 1934 notiĝis la diplomatie singarda frazo "Ĉu la disfalo kaj malliberigo okazis pro politikaj motivoj aŭ pro efektiva krimoj, tion la redakcio ne povis konstati fideble". Por la kunteksto de la Esperanto-movado en la naciisma japana ŝtato de la 1930-aj jaroj vidu la artikolon Esperanto-movado en Japanio ĝis 1934.