KindamoKindama (en Sanskrito: किन्दम) en la Hindua eposo Mahabarato, estas "riŝi" (saĝulo) kiu vivis en la arbaroj. Kindamo estas tre hontema persono kaj liaj sentoj de modesteco evitis, ke li faras amoron en akompano de aliaj homoj. Por kontentigi siajn seksajn dezirojn, Kindamo uzis siajn povojn por konverti sin kaj sian edzinon en cervoj. Kiam li kaj lia edzino estis amorantaj en la arbaro, la reĝo Panduo de Hastinapuro, kiu estis ĉasante tie, sagopafis al ili miskomprenante ilin kiel cervoj, kaj grave vundis ilin. Kolera Kindamo (ankoraŭ kiel cervo) malbenis lin pro sia morto antaŭ la kopulacio, dirante ke se la reĝo okupiĝus pri amorado, li mortus.[1][2] Tial, Panduo retiriĝis al la arbaro kun siaj du edzinoj, kaj lia frato Dritaraŝtro regis poste, malgraŭ lia blindeco.

Kindamo
character in the Mahabharata
Verko Mahabarato
Informoj
vdr
Epizodoj de la historio inter Panduo kaj Kindamo.

Referencoj redakti

  • Chakravarti V. Narasimhan; The Mahabharata. Columbia University Press, 1965.
  1. Uberoi, Meera. The Mahabharata. ISBN 9788170702313.
  2. Pattanaik, Devdutt (2000). The goddess in India: the five faces of the eternal feminine. Rochester, Vt: Inner Traditions International. ISBN 9780892818075.

Eksteraj ligiloj redakti

  • The Mahābhārata de Vyasa, tradukita el sanskrito en anglan fare de Kisari Mohan Ganguli kaj publikigita rete ĉe sacred-texts.com.