Kingmanrifo
(Alidirektita el Kingman Reef)
La Kingmanrifo (angle Kingman Reef [kinmen ri:f]) estas korala rifo en la Pacifika Oceano kaj apartenas kiel neadministrata teritorio (angle: unincorporated territory) al Usono. Ĝi situas 61 km nordokcidente de Palmiro kaj 1713 km sudokcidente de Honolulu. Oficiale, ĝi estas parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj, dependa teritorio de Usono en Oceanio. Geografie, ĝi konsideratas parto de Polinezio.
- Situo: Meze inter Havajo kaj Samoo, 6° 40′ N 162° 24′ O / 6.667 °N, 162.400 °O (mapo)
- Areo: 1 km².
- Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.
Kingmanrifo | ||
---|---|---|
protektata areo • insula areo de Usono • korala rifo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Supermara alteco | 1 m [+] | |
Koordinatoj | 6° 23′ N, 162° 25′ U (mapo)6.3833333333333-162.41666666667Koordinatoj: 6° 23′ N, 162° 25′ U (mapo) | |
Plej alta punkto | ? [+] | |
- alteco | 1,5 m [+] | |
Plej malalta punkto | Pacifiko [+] | |
Areo | 0,012 km² (1 ha) [+] | |
Loĝantaro | 0 [+] (2015) | |
Horzono | UTC-11:00 [+] | |
Kingmanrifo | ||
Vikimedia Komunejo: Kingman Reef [+] | ||
La rifo havas maksimuman alton de ĉ. 1 metro super meza marnivelo. Ĝi estas inundata dum ĉiu alta tajdo, do ne estas loĝebla, kaj konsistigas danĝeron por la ŝipa trafiko.