Preĝejo Sankta Georgo (Seebergen)

La Preĝejo Sankta Georgo (germane: Georgskirche) estas belega protestanta preĝejo situanta en la centro de Seebergen, Germanio.

La eksa defendo-preĝejo en Seebergen
Interno

Historio redakti

Jam de malproksime videblas la 40 metrojn alta preĝejoturo kun okangula spajro. La konstruaĵo mem tute el surloka sabloŝtono faritis. La disktrikta ĉefurbo Gotha troviĝas nur 7 km okcidente de la loko, kiu situas ĉepiede de la monteto Großer Seeberg kaj menciitis unuafoje en 1240 en dokumento de la grafo Heinrich von Schwarzburg. Tamen la vilaĝo ĝis 1823 ne apartenis al Gotha sed ad la Duklando Schwarzburg-Rudolstadt.

Priskribo redakti

La inter 1511 kaj 1587 konstruita preĝejo kerne estis defendo-preĝejo. Ties karaktero ekkoneblas facile per la ĉirkaŭbaraĵo de la pereinta tombejo (kun kelke da belaj tomboŝtonoj el la 17-a/18-a jarcentoj) kaj per ĉirkaŭanta defendogalerio de la turo.

Multaj dum la preĝeja novkonstruo reŭzitaj brikoj konkludigas onin je romanika antaŭula preĝejo. En la interno oni admiru la bildojn sur du galerioj kaj ambono kun scenoj el la Malnova kaj la Nova Testamento respektive de la evangeliistoj. Pentris ĉion la pentristo Michael Käseweis. Li faris la 65 tabulojn de intensa kolorigeco per gluaj koloroj en la jaro 1625-a. Restaŭro de ili faritis inter 1995-99.

Specialaĵo de tiu ĉi preĝejo estas orgeno de Ernst Ludwig Hesse el la jaro 1822. La orgenkonstrumajstro el Dachwig nombriĝis inter la plej gravaj de sia fako en tuta Turingio. Por Seebergen li produktis instrumenton de sono elstara, de prilaborado perfekta kaj de artmetiaj formoj - marketroj kaj plakaĵoj ĉe la klavaro kaj alie - neĉiutage spekteblaj.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 220

Eksteraj ligiloj redakti