Preĝejo Sankta Nikolao (Saalfeld)

Preĝejo Sankta Nikolao (germane: St. Nicolai) estas sakraluze pereinta ejo apud la burgruino Hoher Schwarm en Saalfeld, Germanio. Jam en la 15-a jarcento ĝi profanitis.

la eksa Nikolao-kirko en Saalfeld

Historio redakti

En 1180 la kirko konstruitis kiel kapelo de granda bieno. Ĝi poste pligrandiĝis por servi kiel rezidejo dum vojaĝoj de ŝtaŭfaj reĝoj kaj episkopoj de Kolonjo. Rolo de paroĥa kirko perdiĝis post la konstruo de la Johano-preĝejo urbokerne. Pro tiu ĉi malaltrangiĝo la ejo pli kaj pli ekuzitis por neliturgiaĵoj.

Jenas ĝiaj uzoj en la kuro de historio:

  • 1456: armila deponejo
  • 1530: grenejo urba
  • 1669: garaĝo por la urba kaleŝaro
  • 1796: rajdejo duka
  • 1836: sukerbeto-fabriko de Paul Herold
  • 1848: malriĉulejo (ĝis 1937)
  • hodiaŭ: loĝejoj

Damaĝoj por aliaj uzadoj redakti

De la preĝeja muraro nur la eksteraj muroj konservitis kun plenigitaj romanikaj fenestroj kaj en la kelo reliefa ŝtono kun krucifikso. La tuto tiom ŝanĝiĝis ke eĉ pri la vera formo de la kirko estas neniu klareco sed nur supozoj.

Eksteraj ligiloj redakti