Preĝejo Sankta Triunuo (Salzburg)

La Preĝejo Sankta Triunuo (germane: Dreifaltigkeitskirche) estas la plej grava sakrala konstruaĵo de la maldekstra malnova urbocentro de Salcburgo (Dreifaltigkeitsgasse nr 14) kaj samtempe la unua kreitaĵo arkitektura de la granda barokĉefarkitekto Johann Bernhard Fischer von Erlach. La kirko fakte estas meza parto de la komplekso de la Porpastra seminario de Salcburgo.

Sankta Triunuo de Salcburgo
Interno

Priskribo redakti

La domina kupolo, la volviĝanta fasado, la du turoj kaj la palacformaj flankaj aloj ege plibeligas la Makart-placon.

Ŝuldas sian kreon la preĝejo al la princĉefepiskopo Johann Ernst von Thun kiu volis fari surloke porpastran seminarion. La fortimpresa konstruaĵo faritis en 1694-1702. Modelo por la preĝejo, kiu havas rektan aliron al la seminario, estis verkoj de romiaj arkitekoj.

Rimarkindas la nova, baroka trajto de Fischer von Erlach konstatebla poste ankaŭ ĉe aliaj salcburgaj preĝejoj de li. Famiĝis la preĝejo precipe pro la giganta kupola fresko de Johann Michael Rottmayr kiu reprezentas la koronigon de la Virgulino kaj la Sanktan Triunuon. Tiu ĉi preĝejo ankaŭ belas pro la netroŝarĝita interno kompare al aliaj barokaj preĝejoj.

Eksteraj ligiloj redakti