Preĝejo Sankta Triunuo (Sondershausen)

La Preĝejo Sankta Triunuo (germane: Kirche St. Trinitatis) estas protestantisma preĝejo en Sondershausen, Germanio, Trinitatisplatz.

La preĝejo kun la princa kriptokapelo dekstre

Historio redakti

La urba preĝejo estas baroka trinava halo-preĝejo de la 17-a jarcento, kiun uzis kaj la kortego de Schwarzburg kaj la burĝaro por diservoj. En 1620 ĝi konstruitis anstataŭante la mezepokan antaŭulan Andreo-preĝejon. Sed nur unu jaron poste, fajrego ege damaĝis la tuton (3.6.1621). En la dua duono de la 17-a jarcento la preĝejo devis laŭetape esti rekonstruata. Nur en la 25.11.1691 okazis solena rekonsekro.

Vizitanto-okuloj frapatas per riĉe ornamita trietaĝa princogalerio: la tri etaĝoj motive rerakontas al oni la dinastian evoluon de la duklando ĝis 1691. Blazonoj de la preĝeja fondodato estas faritaj mallonge antaŭ la plirangiĝo grafa de la dukoj. Videblas la nova grafo Chsristian Wilhelm von Schwarzburg-Sondershausen kaj liaj edzinoj unua kaj dua. Spekteblas ankaŭ princaj monogramaĵoj kaj kronoj.

Tre fama estas la bildo "Lutero sur la mortolito" pentrite de Lucas Fortenagel. Ĝi troviĝas en la biblioteko de la kirka komunumo. Sendube Fortenagel ĉeestis en Eisleben kiam mortis la t.n. reformanto Marteno Lutero.

Princa funebra kapelo redakti

Ĝis 1890 la preĝejo estis ankaŭ la entombigejo de la dinastianoj de Schwarzburg-Sondershausen. En 1890/91 alkonstruitis oriente apude fortimpresa funebrokapelo, maŭzoleo do. Volbaĵo kun stelĉielaj ornamaĵoj sterniĝas super sep sabloŝtonaj sarkofagoj. Okaze de la maŭzoleofarado oni ankaŭ novfaris la internon de la preĝejo mem laŭ historisma maniero. La ĥorejo iĝis novromanika kaj du fare de la princoj donacitaj vitraloj montras la naskiĝon kaj la krucumon de Jesuo Kristo.

Denove oni refaris la preĝejan internon en 1931/32 forigante la historismaĵojn de la 19-a jarcento kaj rebarokigis multon. La skulptisto Alexander Höfer el Dresdeno kreis novan altaron kun granda krucifikso supere. Ĉealtare estas baroka bildo pri la entombigo de la Savinto el la 1680-aj jaroj.

En 1987 pro kadukiĝego necesis restaŭradi la tutan preĝejon. Post unu jardeko iĝis rekonsekro kaj de la preĝejo kaj de la nova Hey-orgeno en la 15.6.1997. En 2004 Ronald Paris pentris novan edifan bildon por danki la savon miraklan de multaj infanoj en la aprilo de 1945, kiam estis bombardoj de la Aliancanoj. La preĝejo ankaŭ ofte uzatas por koncertoj grandeco, heleco kaj bona akustikaj kondiĉoj.

Ĉirkaŭajo redakti

Norde de la preĝejo estas la strato Pfarrstraße, kie estas la iamaj loĝejoj de la pastoroj, diversaj lernejoj kaj la superintendantejo. Sudoriente de la preĝejo estas eksa tombejo - ekde 1900 ĝi estas la urba parko (Stadtpark). Tie i.a. la poeto kaj filozofo Johann Karl Wezel entombigitis.

Literaturo redakti

  • Hendrik Bärnighausen: Evang.-Luth.Trinitatiskirche Sondershausen. Schnell & Steiner, Regensburg 1997, ISBN 3-7954-5838-2.

Eksteraj ligiloj redakti