Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Sibiu)

La Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (rumane: Biserica Sf. Petru și PavelBiserica dintre Brazi - laŭvorte: 'Preĝejo inter la abioj') estas unu el la multnombraj preĝejoj en Sibio (Reconstrucției-strato 17).

La preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo.

Historio redakti

Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la Rumana grek-katolika eklezio en Sibio, konstruite inter 1778-88. Ĝi situas je la cisa parto de la rivero Cibin vidite disde la urbokerno. La ĝenerala aspekto estas baroka kaj tronas supre granddimensia bulboforma turo. La fasado havas ankoraŭ aliajn tipajn barokelementojn kiel kolonojn grandajn, pilastrojn kaj la konko-motivon.

La konstruon de la preĝejo instigis episkopo Inocențiu Micu-Klein, kiu estis memoriginta al la regantoj la promesoj doni al la kun Romo unitaj fideluloj la samajn rajtojn kiel al la romkatolikan. Post la ekziliĝo de Klein alia episkopo nome Grigore Maior relanĉis tiujn ideojn kaj sukcesis metigi la fundamentan ŝtonon. En la jaro 1778-a donacitis ankaŭ la ĝis hodiaŭ ekzistanta sonorilo "en la nomo de la rumanoj de ĉe Cibin".

En 1992 la transilvania mitropolito Antonie Plămădeală aldonis kromajn sanktulojn protektantajn, la sanktajn martirojn Brâncoveanu.

Tombejo historia redakti

Sur la eta tombejo estas la tomboj de kelkaj personuloj de la rumana kulturo en Transilvanio, kvazaŭa eta panteono, ekz. de:

  • Ghe. Baritiu (1812-1893): monumento kun obelisko el nigra marmoro (farita de I. Roubischeck)
  • Al. Papiu Ilarian (1828-1877): historiisto kaj filologo, akademiano. Faris la monumenton la skulptisto Carol Cauner, kun bela busto el blanka marmoro sub kolono de 1,27 m
  • David Urs, grafo de Marginime (1816 - 1897): oficiro rumana, partoprenis la Revolucion de 1848; monumento el blanka ŝtono.
  • Ioan Ratiu (1828 - 1902): advokato kaj politikisto - monumento kun 3 m alta obelisko
  • Iosif Sterca Sulutiu (1827 - 1911): politikisto kaj prezidento de la Albina-banko; faris la obeliskon de alteco de 2,8 m I. Roubischeck.
  • Alexandru Vaida-Voevod (1872 - 1950): politikisto, kuracisto, ĵurnalisto, politike debutita en la entuziasmo de la Ĉefduko Franz Ferdinand kiel subtenanto de la rajtoj de transilvanaj rumanoj. Prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Rumanio.

Eksteraj ligiloj redakti