Klára Vályi
Klára Vályi [vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi Klára estis hungara akuŝistino, poeto. Ŝia geedziĝa nomo estis hungarlingve Kováts Gáborné [kovAĉ].
Klára Vályi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1757 en Rimavské Janovce |
Morto | 1-an de januaro 1820 (62-jaraĝa) en nekonata valoro |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | poeto • akuŝisto |
Klára Vályi [1] naskiĝis supozeble en 1750 en Hungara reĝlando en Jánosi (nuntempa Rimavské Janovce en Slovakio), ŝi mortis ie en 1820.
Biografio redakti
Pri vivo de Klára Vályi postrestis malmulte da informoj. Ŝi akiris akuŝistan diplometon en kurso de Reĝa Universitato de Pest. En la 1790-aj jaroj ŝi vivis en Komárom, kie ŝi apartenis al poezia rondo de Mihály Csokonai Vitéz kaj József Gvadányi. En la malfruaj 1790-aj jaroj kaj fruaj 1800-aj jaroj ŝi lernis en Vieno. En 1802 ŝi havis akuŝistan postenon en Hont, kie ŝi propagandis ankaŭ la bankultutron.
Ŝiaj poemlibroj redakti
- Buzdító versek a nemes magyar insurgensekhez (1798)
- Magyar Tempe (Vác, 1807)