Klera mezepoka kastilia liriko

En Hispana literaturo, oni konas per la nomo de Klera kastilia liriko la poezion prilaboritan en la kortegoj de la hispanaj mezepokaj reĝoj kaj ĉefe de Johano la 2-a, Henriko la 4-a kaj Katolikaj Gereĝoj, fare de la nobeluloj kiuj ĉeestis en ili (nome reĝoj, politikistoj, riĉuloj...) kaj kiu konserviĝis danke al la cancioneros (kantaroj), nome diversaj kolektoj de lirika poezio (antologioj) kiuj estis kolektitaj ekde fino de la 14a jarcento kaj ĉefe komencoj de la 15a jarcento; la plej gravaj kantaroj estas tiuj de Baena kaj de Stúñiga.

Pro la specifa kreada kunteksto, temas pri poezio esence socia, kaj ne tiom persona, intima, kiom la tradicia. Tiu socia funkcio videblas la diversa temaro: nome politiko, moralo, filozofio, teologio, korteza amo, ktp.

La plej gravaj reprezentantoj de tia klera liriko estis Íñigo López de Mendoza, markizo de Santillana; Juan de Mena; kaj Jorge Manrique.

Karakteroj redakti

Stilo redakti

Temoj redakti