Klingsor (mitologio)

Klingsor (germane: Klingsor von Ungarlant; aliaj versioj: Klingsohr, Klinschor, Klingesor, Klinsor) estas pure legenda persono el Transilvanio el la komenco de la 13-a jarcento kiu aperas en la poemo pri la kantokonkurso je Wartburg (ene de Manesse-kodekso) havante la rolon de ĵuriano.

Klingsor
literatura rolulo • rolulo en opero • fikcia homo
Verko Parzival
Kantokonkurso je Wartburg
Parsifalo
Informoj
Sekso vira
Okupo sorĉisto
vdr
Drachenhaus - domo de Klingsor en Braŝovo

Li venas el la personaro de Parzival de Wolfram von Eschenbach kie Klingsor prezentatas duko de Kapuo kiu senigite je la generpovo intencis venĝi sin pro la kastriĝo pro malpermesita amrilato. Venĝocelo ŝajnas esti la tuta homaro. Li konstruigis miraklan kastelon en kiun li forlogis multajn kavalirojn kaj virinojn. Revivigis verke ĉi tiun figuron ekz. la poeto Novalis ĉe Heinrich von OfterdingenE.T.A. Hoffmann. Venante el Artura legendo Klingsor trajte iel simila estas kun Merlin.

En Braŝovo aperis inter 1924 kaj 1939 altkvalita kulturgazeto Klingsor kiu portis lian nomon. Laŭlegende loĝis li en Braŝovo en la t.n. Draka domo.

Literaturo redakti

  • Norbert Richard Wolf: Die Gestalt Klingsors in der deutschen Literatur des Mittelalters. Ĉe: Südostdeutsche Semesterblätter. Band 19, 1967, p. 1–19

Fontoj redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Leipzig 1907, p. 143 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti