Parzival
La versa romano Parzival (Parsifalo), aŭtorita de la trobadoro kaj poeto Wolfram von Eschenbach, estis verkita en la mezaltgermana lingvo, probable dum la unua jardeko de la 13-a jarcento. La eposo apartenas al la mezepoka kavalira poezio.
Parzival | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Wolfram von Eschenbach | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | mezaltgermana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | Kavalira libro • Artura legendo | ||||
| |||||
En arte interplektitaj enhavaj temaroj rakontiĝas la aventuroj de du kavaliraj ĉefaj personaĵoj – unuflanke la evoluo de la titola heroo Parsifalo de la nescianto en amuzistaj vestoj al la reĝo de la Sankta Gralo, kaj aliflanke la danĝeraj provoj por la artura kavaliro Gavano.
Laŭteme la romano apartenas al la tiel nomata artusa epiko, eĉ de la membrigo de Parsifalo en la kavaliran rondon de la mita brita reĝo Arturo nur estas traira stacio en lia serĉo de la Sankta Gralo.
La temaro literare, sed ankaŭ en la bildiga arto (vidu interalie sube en tiu-ĉi teksto) kaj en la muziko estis multfoje prilaborita – la plej gravan efikon probable havis la adapto de la komponisto Richard Wagner per la romantika opero Parsifalo, kiu premieris dum la jaro 1882.
La verko ampleksas preskaŭ 25.000 pare rimitajn versojn kaj en la modernaj eldonoj dispartiĝas en 16 librojn.
Konciza resumo de la enhavo
redaktiLa eduko de Parzifalo kaj lia serĉo de la Sankta Gralo estas – kiel la aŭtoro plurfoje akcentas – la ĉefa temo de la enhavo, sed preskaŭ same intense la aŭtoro paralele rakontas la kavaliran vojaĝon de Gavano.
Dum Gavano ĉiam aperas kiel la praktike perfekta kavaliro kaj en multaj aventuroj ĉiam pruviĝas sukcesa pri tio, respondecigi la ŝultantojn pri misoj en la monda ordo kaj restarigi tiun ordon, kontraste Parsifalo prom (-estante?) aventurojn ankaŭ travivas ekstremajn personajn konfliktojn kaj – parte pro nescio aŭ pro misinterpretoj de eldiroj aŭ situacioj – mem ripete ŝuldiĝas.
Sed tamen estas li, kiu post plurjara sufera portado de la sekvoj de lia misaj kondukoj, fine iĝas la honorega reĝo de la Sankta Gralo.
La eposo finiĝas per aludo al la sekva historio pri la filo de Parsifalo, Lohengrin.
La romanoj Parzival de Wolfram kaj Perceval de Chrétien
redaktiĈefa literatura fonto por la versa romano Parzival estas la nefinita versa romano Perceval le Gallois ou le conte du Graal/Li contes del Graal de la aŭtoro Chrétien de Troyes, kiu ekestis inter la jaroj 1180 kaj 1190.
Wolfram mem en la epilogo de sia verko distanciĝas de Chrétien, sed plurfoje nomas la verkon de aŭtoro kun nomo ‚Kyot‘ kiel modelo por sia romano – li eĉ rakontas aventuran ekestohistorion pri la romano de Kyot‘. Ĉar tamen tia romano aŭ aŭtoro ekster la poezio de Wolfram ne povis esti identigata, probable tiuj indikoj estis pli koketaĵoj de la aŭtoro Wolfram ol veraj faktoj.
La enhavo de la romano Parzival kompare al la probabla fonto Perceval estas amplekse plivastigita, aparte per la kadrigo fare de la enkonduka antaŭhistorio pri la patro de Parzival, Gahmuret, kaj per la finaj okazaĵoj, kiam Parzival renkontas sian duonfraton Feirefiz. La inkluzivigo de la familia historio ne ekestis nur pro pura pasio je poezio, sed pro la deziro de Wolfram kaŭze komprenigi la evoluon de la enhavo. Fine la verko de Wolfram atingas proksimume 24.900 versojn kompare al iom pli ol 9.200 versoj en la verko de Chrétien.
Sed ankaŭ en tiuj partoj, en kiuj Wolfram enhave sekvas la verkon de Chrétien (libro III ĝis libro XIII), li esence pli libere kaj memfide prilaboras la legendon ol aliaj samtempaj aŭtoroj (ekzemple ol Hartmann von Aue, kies dessen Arturo-romanoj Erec kaj Iwein ankaŭ inspiriĝis per la verko de Chrétien): la teksta amplekso preskaŭ duobliĝas kompare kun la modelo, al proksimume 18.000 Verse, ankaŭ pro tio, ĉar Wolfram lasas siajn romanajn personaĵojn multe pli intense diskutigi etikajn kaj religiajn demandojn, kaj ĉar li mem ripete kiel komentanta rakontisto esprimas sian interpreton pri temoj de la fikcia enhavo.
Prilaboro en la bildiga arto
redaktiInteralie, dum la 20-a jarcento la pentristino Margret Hofheinz-Döring bildigis temojn el la Parsifala legendo en desegnaĵoj kaj oleaj pentraĵoj.
-
rajdanta Parsifalo, Margret Hofheinz-Döring, 1982
-
la sonĝo de Parsifalo, Margret Hofheinz-Döring, 1977
-
Belakane kaj Feirefiz, Margret Hofheinz-Döring, 1967
-
Gawan, Margret Hofheinz-Döring, 1981
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- digitaligita plena teksto de manuskripta versio de la romano el la Bibliotheca Palatina (nun parto de la universitata biblioteko Hejdelbergo) – kreita en la manuskripta metiejo de Diebold Lauber en Hagenau, Alzaco inter la jaroj 1443 kaj 1446.
- (la mezepokaj bildoj en tiu artikolo fontas al tiu manuskripto)
- digitaligita plena teksto de la altgermana traduko de Karl Lachmann, ('Bibliotheca Augustana' en Aŭgsburgo), kvina eldono Berlino 1891
- Parsifalo-projekto de la svisa nacia fondaĵo en la universitatoj de Berno kaj Bazelo
- (La projekto havas la celon atingi elektronikan teksan eldonon de ĉiuj manuskriptaj variaĵoj kiel antaŭkondiĉo por nova kritika altgermana traduko de la verko – iuj eldonaj provaĵoj Arkivigite je 2009-02-26 per la retarkivo Wayback Machine demonstras la eblecojn de tiu projekto.)
- listo de ĉiuj konservitaj manuskriptoj kaj fragmentoj de la romano (en la retejo de la universitato de Marburgo) Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- fikcia listo de praparencoj de Parsifalo[rompita ligilo]
- anglalingvaj informoj Arkivigite je 2009-04-03 per la retarkivo Wayback Machine