Kluzo Duisburg-Meiderich

La Kluzo Meiderich apartenas – ekde la Rejno – al launuaj de la kvin kanalŝtupoj de la Rejn-Herne-Kanalo (RHK). Ĝi troviĝas en Duisburg en la urboparto Meiderich tuj oriente de la havenoj de Duisburg-Ruhrort. Ĝi estas la ununura kluzo de ĉi tiu kanalŝtupo.

Malsupra kapturo de la Kluzo Meiderich

Akvovojoj redakti

 
Akvovoja reto en Duisburg

La akvovoja reto en Duisburg ligas la riveron Ruhr kaj la Rejn-Herne-Kanalon aparte per la ligokanalo supre de la Ruhr-Kluzo Duisburg.

Ekde la Rejno oni povas veturi kaj sur la havenkanalo (kun la havenoj de Duisburg-Ruhrort) kaj tra la Kluzo Meiderich kaj ankaŭ sur la Ruhr kaj tra la Ruhr-Kluzo Duisburg supren kaj malsupren de la kanalo.

La Rejn-Ruhr-Haveno en Mülheim ĉe Ruhr estas alveturebla sur la kluzokanalo (neoficiale konata kiel Ruhr-Ŝipkanalo) kaj tra la Ruhr-Kluzo Raffelberg. La kluzokanalo detranĉas la vastajn meandrojn de la Ruhr, kiuj ne taŭgas por la enlanda ŝiptrafiko.

La Rejn-Herne-Kanalo disbranĉiĝas norden ĉe la kanalo de la havenoj de Duisburg-Ruhrort. Oni povas atingi per ĝi la urbon Waltrop, kie finiĝas la Rejn-Herne-Kanalo kaj transiras en la Dortmund-Ems-Kanalon (DEK). Tiu ĉi unuaflanke kondukas plu norden kaj aliaflanke trans la kanalŝtupo Henrichenburg sudorienten en la Havenon Dortmund. Trans la Dortmund-Ems-Kanalo en nordan direkton oni povas atingi la kanalkrucon en Datteln, tie disbranĉiĝas la Datteln-Hamm-Kanalo (DHK) en orientan direkton kaj iomete pli norde la Wesel-Datteln-Kanalo (WDK) en nordokcidentan direkton.

La kluzo redakti

En 1980 estis finkonstruata la nuna kluzo, kies malsupra pordego 24 metrojn alta kun la stirejo metas de malproksime videblan flavan distingilon de la pejzaĝ el havenoj kaj Ruhr. La antaŭhaveno de la malnova kluzo estas ankoraŭ nuntempe videbla en la malsupra akvo pro la masonaĵo de la kanalmuroj. Oni ne plenigis ĝin por havi rezervan lokon por eventuale necesa novkonstruo de la kluzo.

La antaŭa konstruaĵo de la nuna kluzo ekfunkciis kune kun la kanala malfermado en la jaro 1914. Anstataŭ la malnova kluzokamero 165 metrojn longa kaj 10 metrojn larĝa la nova kluzokamero havas uzeblan longecon da 190 metroj kaj larĝecon de 12 metroj, tiel ke ankaŭ grandaj ŝovoboataroj povas trapasi la kluzon.

La faloalto dependas de la akvonivelo de la Rejno. Je konvena altakvo de la Rejno la akvonivelo en proksimeco al Rejno povas esti eĉ pli alta ol en la kanalo, tiel ke oni kluzas en la kanalon ne kiel kutime almonten, sed alvalen. La kluzo ne havas propran pumpstacion, sed la pumpiloj en la havenbaseno C de la haveno en Ruhrort prizorgas la retropumpadon de la akvo en la kanalon.

La kluzon povas mastrumi ununura persono. Ĉi tie, je la komenca punkto de la kanalo, troviĝas la vojimposta pagejo por la uzkotizoj. Tiu ankaŭ registras la en- la elveturajn ŝipojn kaj mastrumas la Ruhr-Kluzojn Duisburg kaj Raffelberg. Proksimume 25000 ŝipoj kun entute 15 milionoj tunoj da ŝarĝo trapasis en 1996 la kluzon de Meiderich.

La kanalŝtupo havas nur unu kluzon, ĉar la funkcion de dua povas transpreni la proksima Ruhr-Kluzo Duisburg

 
Mapo de la kanalo havenoj, kluzoj ktp.

Eksteraj ligiloj redakti