Fürst

(Alidirektita el Kníže)

Fürst (ĉeĥe: kníže) (Germanlingva prononco: [ˈfʏʁst], ina formo Fürstin, plurale Fürsten; el malnovaltgermana lingvo furisto, "la unua", traduko de la Latina princeps) estas Germana vorto por reganto kaj estas ankaŭ princlanda titolo, tio estas princo. Fürsten estis, ekde la Mezepoko, membroj de la plej alta nobelaro kiu regis super ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio kaj poste de ties iamaj teritorioj, sub la reganta Kaiser (imperiestro) aŭ König (reĝo).[1]

Deputacia krono de Fürsten uzita en heraldiko.
Solena enveturo de barata fürst en la urbon (bildo de lordo Edwin Weeks)

La Princo de la Sankta Romia Imperio estis la reĝanta suverena reganto de Imperia stato kiu tenis Imperian senperecon ene de la limoj de la Sankta Romia Imperio.[2] La teritorio regata estas referencata en Germana lingvo kiel Fürstentum (princlando),[3] la familia dinastio referencata kiel Fürstenhaus (princlanda domo), kaj la (ne-regantaj) posteuloj de Fürst estas titolitaj kaj referencataj en Germana kiel Prinz (princo) aŭ Prinzessin (princino).[4]

Ĝermanaj (angla, germana, nederlanda) kaj Slavaj lingvoj (rusa, pola, ukraina, serba, kroata, ktp.) uzas diferencajn terminojn por princo kaj Fürst. Dume Latinidaj lingvoj (franca, itala, rumana, hispana, portugala) uzas nur unusolan terminon por ambaŭ konceptoj.

Ekde la Mezepoko, la Germana nomumo kaj titolo Fürst referencas al:

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "Difino de la Germana titolo Fürst". Duden (germane). [1] Alirita la 7an de Majo 2018.
  2. Duden
  3. "Difino de Fürstentum". Duden (germane). [2][rompita ligilo] Alirita la 7an de Majo 2018.
  4. "Difino de la Germana titolo Prinz". Duden (germane). [3] Alirita la 7an de Majo 2018.