Kokomeso (portugallingve Missa do Galo) estas rakonto de la brazila verkisto Machado de Assis (1839-1908). La rakonto estis unue publikigita en 1894, en la gazeto A Semana ("La Semajno"), kaj poste, en 1899, enigita en la unua eldono de la libro Páginas Recolhidas ("Kunigitaj paĝoj"), kolekto de rakontoj kaj alitipaj tekstoj de Machado de Assis farita de la aŭtoro mem. La rakonto aperis en Esperanto en 2005, en la libro La divenistino kaj aliaj rakontoj, kiu kunigas kvin rakontojn de Machado de Assis modele tradukitajn de Paulo Sérgio Viana.

Kokomeso
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joaquim Maria Machado de Assis
Lingvoj
Eldonado
vdr

Kokomeso estas la nomo de la meso okazanta en la Kristnaska vespero, dum la meznokto inter la tagoj 24 kaj 25 de decembro. Tiun nomon oni uzas ĉefe en katolikaj kaj latinaj landoj. En kelkaj lokoj oni ankaŭ ĝin nomas la Meznokta meso.

La rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Roluloj redakti

La rakonto havas du ĉefajn rolulojn, la deksepjara junulo Nogueira kaj la tridekjara virino Conceição. Aliaj roluloj estas la notario Meneses kaj Sr-ino Inácia, respektive edzo kaj patrino de Conceição. La rakonto ankoraŭ prezentas du sklavinojn kaj unu najbaron.

Resumo redakti

Nogueira, deksepjara junulo, transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro, tiam brazila kortegurbo, por tio, kion li nomas preparaj studoj. Li venas de Mangaratiba, internlanda urbeto, kaj gastiĝis en la domo de la notario Meneses, vidvo de iu kuzino sia kaj nuntempe en dua nupto kun Conceição, ia "sanktulino" rezigninta pri eksteredzeca rilato de sia edzo. Meneses dormas for po unufoje por semajno, dirante iri al la teatro. Ankaŭ loĝas en lia domo Sr-ino Inácia, patrino de Conceição, kaj du sklavinoj.

La rakonto okazas en la vespero de Kristnasko, en 1861 aŭ 1862, kiam Meneses ne estas hejme. Nogueira planas iri kun najbaro al la kokomeso kaj akordis, ke li vekos la kolegon antaŭ ol la meznokto. Li pretiĝas kaj decidas atendi tiun momenton en la antaŭa ĉambro, por foriri sen riski veki la aliajn, kiuj estus dormantaj. Li legas romanon de Dumas, "La tri musketeroj", kiam aŭdas brueton kaj paŝojn. Aperas Conceição, kaj ili kunekigas babiladon plurteman. La babilado kelkfoje iĝas strange intima, subtile intensa, kvazaŭ silente varmega, kaj Nogueira ne plu atentas pri la horo. Tial sekvas, ke lia najbaro frapas la pordon, alvokante lin pro lia malfruiĝo. Ili do interrompas la babiladon kaj Nogueira iras al la meso. En la sekvinta tago, Conceição ŝajnas normala, sen io, kio rememorigus al Nogueira la pasintan nokton.

En la Novjaro li vizitas sian urbeton, Mangaratiba, kaj revenas al Rio-de-Ĵanejro nur en Marto. Tiam li malkovras, ke Meneses mortis pro apopleksio. Neniam refoje li rekontis Conceição kaj sciis, ke ŝin edzinigis la laŭleĝa skribisto de ŝia mortinta eks-edzo. Li ne revizitis ŝin, kaj restis al li la memoro de tiu konversacio en tiu neatendite malkvieta atmosfero.

Eksteraj ligiloj redakti