Kokosa triĥogloso
Kokosa triĥogloso (Trichoglossus haematodus) estas tre bela multkolora birdo el genro triĥoglosoj de familio papagedoj. Trichoglossus haematodus apartenas al ŝatataj birdoj de multaj birdobredistoj, kvankam ili ne "parolas" multe, ili kapablas lerni nur kelkajn vortojn. Estas pli ol 30 subspecioj. Ili povas vivi pli ol 20 jarojn[1].
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Trichoglossus haematodus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Trichoglossus haematodus L., 1771 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Geografia disvastiĝo
redaktiNordo kaj oriento de Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj kelkaj indoneziaj insuloj.
Kresko
redaktiLongeco estas 26 ĝis 30 centimetroj, longeco de vosto estas 9,3 ĝis 11,8 centimetroj, longeco de aloj estas 13,5 ĝis 15 centimetroj.
Reproduktiĝo
redaktiInbesto metas du aŭ tri ovojn en neston en arba kavo. Ŝi kovas ilin dum 25 tagoj.