Kol Nidre (aŝkenaza), Kal Nidré (sefarda), estas la nomo de la deklaro recitita en la sinagogo antaŭ la komenco de la vesperservo de Jom Kipur (Tago de la Pekliberigo). Ties nomo devenas de la unuaj vortoj de la deklaro en la aramea lingvo.

Liturgio redakti

Antaŭ la sunsubiro, la heĥalo (kesto) estas malfermita en la sinagogo kaj la du ruloj de la Torao estas subtenitaj de du rabenoj aŭ du membroj de la komunumo. Ili prenas siajn lokojn, po unu sur ĉiu flanko de la kantisto, kaj la tri el ili simbolas la Bet Din aŭ rabena tribunalo.

De tiu momento la kantisto (ĥazan) ekkantas la aramean preĝon komencante per la vortoj Kol Nidre (‘Ĉiuj la votoj’):

Teksto en la Aramea Teksto en Esperanto
כָּל נִדְרֵי, וֶאֱסָרֵי, וּשְבוּעֵי, וַחֲרָמֵי, וְקוֹנָמֵי, וְקִנוּסֵי, וְכִנוּיֵי, דִנְדַרְנָא, וּדְאִשְתַּבַּעְנָא, וּדְאַחֲרִמְנָא עַל נַפְשָׁתָנָא. •מִיוֹם כִּפּוּרִים שֶׁעָבַר עַד יוֹם כִּפּוּרִים זֶה, וּ־־• ♦מִיוֹם כִּפּוּרִם זֶה עַד יוֹם כִּפּוּרִים הַבָּא עָלֵינוּ לְטוֹבָה.♦ בְּכֻלְהוֹן אִחֲרַטְנָא בְהוֹן. כֻּלְהוֹן יְהוֹן שָׁרָן, שְׁבִיקין, שְׁבִיתִין, בְּטֵלִן וּמְבֻטָלִין, לָא שְׁרִירִין, וְלָא קַיָמִין. נִדְרָנָא לָא נִדְרֵי, וֶאֱסָרָנָא לָא אֱסָרֵי, וּשְׁבוּעָתָנָא לָא שְׁבוּעוֹת.‬ Ĉiuj votoj, kaj malpermesoj, kaj ĵuroj, kaj konsekradoj, kaj interligoj kaj dekretoj kaj iuj samsencaj terminoj, kiujn ni votis, aŭ ĵuris, aŭ konsekris, aŭ malpermesis al ni mem, •ekde la pasinta tago de Jom kipur (Tago de Pekliberigo) ĝis tiu ĉi Jom Kipur kaj ...• ♦ekde tiu ĉi Jom Kipur ĝis la venonta Jom Kipur kiu venos por nia bono.♦ Ĉiujn ilin ni malakceptas, ili estu malfaritaj, forlasitaj, nuligitaj, abolitaj kaj neniigitaj, ne devigaj kaj ne efektivaj. Niaj votoj ne estas votoj, niaj malpermesoj ne estas malpermesoj, kaj niaj ĵuroj ne estas ĵuroj.

Poste ĉiuj kune recitas la Bibliajn Versojn el Nombroj 15, 26 (en la hebrea lingvo): "Kaj estos pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu loĝas inter ili; ĉar la tuta popolo eraris." [1]

En multaj komunumoj la verso de Nombroj. 14. 19-20 estas recitita antaŭ la beno. Tial, la ruloj de la Torao revenas al la heĥalo kaj la religia servo daŭras.

Origino redakti

La judoj, kiel aliaj ŝemidaj popoloj, kutimis elsendi troajn promesojn kaj ĵurojn al Dio kiujn ne eblis plenumi, sed alifoje, ili ne deziris volonte malrespekti. Tiel la religia konscienco serĉis en la ĝenerala formulo de Kol Nidre eskapon a la streĉoj kaŭzitaj de tiaj devontigoj. Ĉi tio konsentas kun la plej antikva teksto de la formulo, konservita en la preĝlibro de Amram Gaón (ed. Varsovio, i. 47a) kaj en la ha-Pardés (p. 12b). 

Kol Nidre eniriĝis en la liturgio kun la opozicio de kelkaj rabenaj aŭtoritatoj, kaj ĝi estis multfoje atakita fare de la sekvantoj de la Halaĥa (juda leĝo) al la punkto ke en la 19-a jarcento ĝi estis forigita de la preĝlibroj el kelkaj judaj komunumoj el Okcidenta Eŭropo.

Kol Nidre en la karaismo redakti

En ĉi tiu branĉo de la judismo ĉi tiu preĝo ne estas recitita ĉar liberiĝi de ĵuro al Dio sen plenumi ĝin estas malpermesita: "Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi ĝin; ĉar la Eternulo, via Dio, postulos ĝin de vi, kaj estos sur vi peko. Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko. Kio eliris el via buŝo, tiun observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via buŝo " (Readmono 23, 22-24). [2]   

Muzikaj verkoj redakti

Max Bruch redakti

La germana komponisto Max Bruch verkis en 1880 Kol Nidre por violonĉelo kaj orkestro, kaj li dediĉis ĝin al la juda komunumo de Liverpulo, la urbo kie li loĝis ĉar li estis la dirigento de ĝia orkestro.

Arnold Schönberg redakti

La aŭstria komponisto Arnold Schönberg verkis en 1938 Kol Nidre por recitanto, ĥoro kaj malgranda orkestro, kvin jaroj post sia alveno al Usono. la Ŝomberga koncepto de Kol Nidre estas signifa; kaj pli konsiderante ke Schönberg estis juda de naskiĝo, estis baptita protestanto kiam li estis 23-jara en Vieno (dum la 25-a de marto 1898) kaj li revenis al la juda komunumo per dokumento subskribita en Parizo dum la 24-a de julio1933, tri monatojn antaŭ sia ekzilo al Usono. 

John Zorn redakti

La usona saksofonisto kaj komponisto John Zorn verkis en 1996 Kol Nidre de kiu ekzistas versioj por arĉa kvarteto, por klarnetkvarteto kaj por arĉorkestro.[3]

Referencoj redakti

  1. Sankta Biblio en Esperanto (Legita en https://www.steloj.de/esperanto/biblio/libro_rea.html)
  2. Sankta Biblio en Esperanto (Legita en https://www.steloj.de/esperanto/biblio/libro_rea.html)
  3. Milken Archive of Jewish Music[rompita ligilo] (consultado el 14/09/2013

Fontindiko redakti