La Koleruloj (france Les Enragés) estis malgranda nombro de agitistoj konataj ĉar defendis la malaltan klason kaj esprimis la postulojn de la radikalaj Senkulotuloj dum la Franca Revolucio.[1] Ili ludis aktivan rolon en la ribeloj de 31a de Majo al 2a de Junio, 1793, en Parizo, kiuj okazigis la forpelon de la ĝirondanojn el la Nacia Konvencio, kio permesis al la Montaruloj ekhavi tutan kontrolon.[2]

Koleruloj
politika grupo
Komenco 1792 vd
Fino 1794 vd
Lando(j) Francio vd
Ĉefestro(j) Jacques Roux vd
vdr

La Koleruloj iĝis asociitaj kun tiu termino pro sia kolerema retoriko en la Konvencio por ke ĝi decidu en favoro de la malriĉuloj. Jacques Roux, Jean-François Varlet, Théophile Leclerc kaj Claire Lacombe, ĉefaj estroj de la Enragés, estis stridaj kritikantoj de la Konvencio ĉar ĝi malsukcesas plenumi la promesojn de la Revolucio.[3]

La Koleruloj ne estis unuigita partio. Male, la individuaj gravuloj kiujn enhavis la grupo identigita kiel Enragés laboris por siaj propraj celoj, kaj pruvoj de kunlaborado estis nekonkludaj.[4] Kiel individuaj politikaj gravuloj, la Enragés estis skeptikaj ĝis la punkto de anarkiismo, suspektitaj el plej politikcaj organizoj kaj individuoj, kaj ili malakceptis ligojn al aliuloj.[5] La estroj ne vidis sin mem kiel parto de kuna movado, kaj Roux eĉ alvokis por la aresto de Varlet.[6] La koncepto de Enragés kiel kohera grupo estis pluigita fare de Jakobenoj ĉar ili kunigis la kritikantojn Leclerc kaj Roux en unu grupon.[7]

Notoj redakti

  1. Jeremy D. Popkin, A Short History of the French Revolution, (Hoboken, NJ: Pearson Education, Inc., 2015), 68.
  2. Paul R. Hanson, The A to Z of the French Revolution, (Lanham, Maryland: Scarecrow Press, Inc., 2007), 120.
  3. Popkin, A Short History, 68.
  4. R.B Rose, Enragés: Socialists of the French Revolution?, (Sydney: Sydney University Press, 1965), 73.
  5. Rose, Enragés, 41.
  6. Rose, Enragés, 74.
  7. Rose, Enragés, 75.