La kololoj estas subetno de la sotoj, kiu komence de la 19-a jarcento pro la militoj de la Zulu-reĝo Shaka fuĝis norden kaj setlis en la okcidento de Centrafriko norde de la Viktoria Akvofalo. Venkita de la cvanoj la sota tribestro Sebetswane gvidis sian tribon ĉirkaŭ 1840 trans la Zambezon al nordokcidenta Zambio, kie li konkeris la reĝlandon de la lozioj, kiu tie en la 18-a jarcento estis fondita kaj ekde tiam dominis okcidentzambion. Sed la triumfo de la kololoj ne daŭris. Ekde 1864 malariepidemio mortigis multajn. Krome malforta kaj malsaniĝema reĝo surtroniĝis, kio favoris la loziojn kaj finis la hegemonion de la kololoj. Tamen ĝis hodiaŭ variaĵo de la sota estas komuna lingvo en tiu regiono.

Kololoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr