Bruna arbarkoturno
La Bruna arbarkoturno aŭ Kolombianda koturno (Odontophorus hyperythrus) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj aŭ Amerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi povus estis samspecifa kun tri aliaj specioj, nome O. speciosus, Ruĝfrunta koturno, O. erythrops kaj Nigradorsa koturno, O. melanonotus. Eble ĝi estas plej rilata al O. speciosus. Estas ia montro de diferencoj en plumarkoloro inter populacioj de okcidentaj kaj centraj Andoj. Tiu specio estas monotipa (sen subspecioj).
Bruna arbarkoturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bruna arbarkoturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Odontophorus hyperythrus (Gould], 1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas nur en okcidentaj kaj centraj Andoj de Kolombio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi iĝas rara pro habitatoperdo.
Temas pri bruneca koturno pli malhelbruna en krono, nuko kaj supraj partoj, kun nigraj grandaj makuloj en flankoj kaj tre ruĝecabrunaj vizaĝo kaj supra brusto. Estas grizeca nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj beko kaj kruroj estas malhelgrizaj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Odontophorus hyperythrus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.