Kolono de la Diino

La Kolono de la Diino - france Colonne de la Déesse - estas la populara nomo donita de la civitanoj de Lille (Francio) al la Memorejo pri la sieĝo de 1792. La memorejo daŭre situas en la centro de la Grand' Place (centra placo) de Lille, kaj ekde la jaro 1990 ĉirkaŭiĝas de fontano.

Kolono de la Diino
triumfa kolono [+]
Koordinatoj50° 38′ 13″ N, 3° 3′ 48″ O (mapo)50.636944443.06333333Koordinatoj: 50° 38′ 13″ N, 3° 3′ 48″ O (mapo)

ArkitektoCharles Benvignat

Estiĝo8-a de majo 1845

Kolono de la Diino (Lillo)
Kolono de la Diino (Lillo)
DEC
Kolono de la Diino
Kolono de la Diino

Map
Kolono de la Diino
Vikimedia Komunejo:  Colonne de la Déesse [+]
vdr
la Kolono de la Diino en la Granda Placo de Lille

La sieĝo redakti

La sieĝo de septembro 1792 estis unu el la multaj dum la Francaj Revoluciaj Militoj. La urba loĝantaro konsideras ĝin grava okazaĵo en la urba historio, malgraŭ ĝia relative malalta milita signifo sur ampleksa skalo.

Kelkajn monatojn antaŭe, en aprilo 1792, francaj armeaj fortoj en la sama areo ne kondukis noble - fuĝante post bataleto kun aŭstraj armeaj fortoj kaj poste mortigante sian propran komandanton, la baronon Théobald Dillon batalantan en la revolucia armeo. Tiu antaŭa evento eble kaŭzis ke la aŭstroj nun atendis facilan venkon, sed ne estis tiel.

Aŭstra armeo de 20 000 soldatoj sieĝis la urbon Lille. Tiam la urbo estis atakita de Albert Kasimir, duko de Teŝino. Dum naŭ tagoj kaj noktoj, la aŭstroj seninterrompe bombardis la urbon, sed devis finfine levi la sieĝon, alfrontita kun la decidita rezisto de la civitanoj, gvidata de urbestro François André. La aŭstroj detruis multajn domojn kaj la ĉefan preĝejon (Saint-Etienne) de la urbo, kiu estis sur la Granda Placo (hodiaŭ la Placo de Generalo De Gaulle).

 
la statuo de la "Kolono de la Diino"

La monumento redakti

La preĝejo estis neniam esti rekonstruita kaj la Granda Placo de Lille estas ankoraŭ unu el la malmultaj centraj lokoj de la regiono sen preĝejo aŭ sonorilturo (kontraste al similaj urboj kiel Bruĝo kaj Bruselo).

Hyacinthe Jadin komponis sian Marŝon de la sieĝo de Lille en 1792, rekte post la sieĝo. Por multaj jaroj estis, tamen, neniu fizika monumento en la urbo mem. Preskaŭ kvindek jarojn poste, la lokaj aŭtoritatoj konsciiĝis ke nenio estis farita por memorfesti la 50-an naskiĝtago de tiu okazaĵo. Ili decidis pri la konstruado de memoriga monumento, iusence triumfa kolono, kaj solene metis ties unuan ŝtonon en septembro 1842, sed daŭris ĝis 1845 ke la memorejo estis finita.

La monumenton konsistigas antikva kolono sur kiu staras statuo. La kolono estis desegnita de la arkitekto Charles Benvignat, dum la statuo estis skulptita de Théophile Bra kiel alegorio de la sieĝita urbo portante muran kronon. La loĝantoj de Lille jam baldaŭ post la starigo neformale nomis la memorejon la "Diino", kiel pruvas lokaj poemoj tiutempaj.