Grand' Place (Lille)

La Granda Placo de la urbo Lille, ekde septembro 1944 nomata Placo de Generalo De Gaulle, estas urba publika spaco de la urbo Lille en la departemento Nord kaj de la regiono Nordo-Kaleza Markolo de Francio. La loko estas tipa "Granda Placo" karakteriza por multaj urboj de la iama "Suda Nederlando" respektive Flandrio (vidu por komparo ekzemple la artikolon pri la Granda Placo de Bruselo).

Grand' Place
placo [+]

LandoFrancio
RegionoNord
SituoLille
- koordinatoj50° 38′ 13″ N, 3° 3′ 48″ O (mapo)50.63693.06341Koordinatoj: 50° 38′ 13″ N, 3° 3′ 48″ O (mapo)

Longo155 m
Larĝo72 m
Formorektangula

Grand' Place (Nord)
Grand' Place (Nord)
DEC
Grand' Place
Grand' Place
Lokigo de Nord en Francio

Grand' Place (Lillo)
Grand' Place (Lillo)
DEC
Grand' Place
Grand' Place
Map
Grand' Place
Vikimedia Komunejo:  Place du Général-de-Gaulle (Lille) [+]
vdr
la Placo Generalo de Gaulle en Lille, malfone la Kolono de la Diino

Precipe ĝi ekestis en la 14-a jarcento. Tiam la loka rivero Deûle estas kanaligita, la grundo de la placo estis ebenigita kaj pavimita por krei foirejon. En la 17-a jarcento, la konstruo de la komerca borso dividis la antaŭan foirejon al "Granda Placo" kaj "Malgranda Placo" (nun "Teatra Placo").

Kadre de la sieĝo de Lille en 1792, parto de la Francaj Revoluciaj Militoj, la loka kirko Saint Étienne de la placo estis detruita kaj neniam poste restarigita. Kvindek jarojn post tiu sieĝo, meze de la placo estis starigita memoreja Kolono de la Diino. Post la Dua Mondmilito, la placo estas renomita en honoro de Charles de Gaulle. La lokuloj tamen daŭre nomas la lokon "Granda Placo" («Grand' Place») aŭ, pli malofte, "Placo de la Diino" («place de la Déesse»).


panorama bildo
panorama bildo